Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 3a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 30, 1-20


El la libro Readmono.

Tiam Moseo diris al la popolo:

Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio; kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo: tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio. Eĉ se vi estus forĵetita ĝis la rando de la ĉielo, eĉ el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos. Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.

Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu. Kaj la Eternulo, via Dio, venigos ĉiujn ĉi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin. Kaj vi konvertiĝos kaj aŭskultos la voĉon de la Eternulo, kaj plenumos ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ. Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj; se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima. Ne en la ĉielo ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu suprenirus por ni en la ĉielon kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu? Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu? Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.

Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon; ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin. Sed se dekliniĝos via koro kaj vi ne aŭskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj kaj servos al ili: en tia okazo mi sciigas al vi hodiaŭ, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi ĝin.

Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro, amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.

Unua Responsorio


Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro. Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn.

Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro. Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn.

Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi.

Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro. Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn. – Jer 29, 13-14a; Mat 7, 7bc

Dua Legaĵo – Ioannes Mediocris Neapolitanus


El la predikoj de la episkopo Johano la Modera el Napolo

Dilige Dominum et ambula in viis eius

Dóminus illuminátio mea et salus mea: quem timébo? Magnum servum, qui sciébat quómodo illuminabátur, unde illuminabátur, qualis erat qui illuminabátur. Vidébat lucem, non istam, quæ ad vésperum tendit; sed illam lucem, quam óculus non videt. Mentes ex hac luce illuminátæ non ruunt in peccáta, non offéndunt in vítiis.

Dicébat enim Dóminus: Ambuláte dum habétis lucem in vobis. De qua enim luce dicébat, nisi de ipso? qui dixit: Ego lŭ veni in mundum, ut qui vident, non vídeant, et cæci lumen recípiant. Iste ergo Dóminus illuminátio nostra, sol iustítiæ, qui radiávit Ecclésiam suam cathólicam ubíque diffúsam, et clamábat Prophéta in figúra eius: Dóminus illuminátio mea et salus mea: quem timébo?

Illuminátus homo intérior non cláudicat, a via non recédit, totum tólerat. Qui de longínquo videt pátriam, adversitátes sústinet, in temporálibus non contristátur, sed in Deo confirmátur; déprimit cor et sústinet, et humilitáte sua patiéntiam habet. Lumen istud verum, quod illúminat omnem hóminem veniéntem in hunc mundum, dat se metuéntibus, infúndit cui vult, ubi vult, revélat se cui Fílius vult.

Qui sedébat in ténebris et umbra mortis, in ténebris malórum et umbra peccatórum, orta luce horret sibi et ádicit se, pænitet, erubéscit et dicit: Dóminus illuminátio mea et salus mea: quem timébo? Magna salus, fratres mei. Ista salus infirmitátem non timet, lassitúdinem non formídat, dolórem non videt. Debémus ergo plene atque perfécte non tantum lingua, sed étiam mente clamáre et dícere: Dóminus illuminátio mea et salus mea: quem timébo? Si ipse illúminat, ipse salvat, quem timébo? Véniant calígines suggestiónum, Dóminus illuminátio mea. Veníre possunt, profícere non possunt, cor nostrum impugnándo, non tamen vincéndo. Véniat cæcitas cupiditátum, Dóminus illuminátio mea. Fortitúdo ergo nostra ipse est, qui se dat nobis et nos ipsos damus illi. Cúrrite ad médicum cum potéstis, ne cum velítis non possítis.


Originala teksto: Ioannes Mediocris Neapolitanus (5a aŭ 6a jarcento): Sermo 7; en: PLS 4, 785-786

Dua Responsorio


Forsendu Vian Saĝecon el la sanktaj ĉieloj, kaj sendu ŝin de Via glora trono, por ke ĉeestante kun mi ŝi laboregu, por ke mi sciu, kio estas plaĉa al Vi.

Forsendu Vian Saĝecon el la sanktaj ĉieloj, kaj sendu ŝin de Via glora trono, por ke ĉeestante kun mi ŝi laboregu, por ke mi sciu, kio estas plaĉa al Vi.

Donu al mi la Saĝecon, kiu sidas apud Via trono,

por ke mi sciu, kio estas plaĉa al Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Forsendu Vian Saĝecon el la sanktaj ĉieloj, kaj sendu ŝin de Via glora trono, por ke ĉeestante kun mi ŝi laboregu, por ke mi sciu, kio estas plaĉa al Vi. – Saĝ 9, 10.4a

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.