Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Nox atra rerum contegit


Senkolorigas nigra nokt'
objektojn ĉiujn sur la ter'.
Vin, kiu juĝas en justec'
la korojn, petas ni kun fid':

Forprenu, kio estas pek',
malpuron lavu for de l' kor',
kaj Vian gracon donu, Krist',
por ke forrestu ĉiu krim'.

Jen rigidiĝis nia mens',
mordita de venena ŝuld'.
Obskuron fuĝi strebas ni,
kaj nove serĉi Vin, Savant'.

Tenebro granda tenas nin
interne, Vi ĝin pelu for,
por ke transiru ni kun ĝoj'
kaj loĝu en beata lum'.

Al Vi, ho Kristo, pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirito, Paraklet',
adoro same en etern'. Amen.

latina T: 6a / 7a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Christe, precamur adnuas


Ni petas, Kristo: Diru jes
al niaj preĝoj kun favor';
por ke la maljustec' de l' mond'
nin ne retenu fidi Vin.

Ne pensu ni kun malpiec',
malgrand-anime, kun envi'.
Anstataŭ venĝi venku ni
malbonan ĉion per la bon'.

El nia koro restu for
orgojlo, fraŭdo kaj koler',
avaro ĉefe kaj avid',
en kiuj fontas ĉiu mav'.

Sincera estu nia am',
ligita al konstanta pac'.
La ĉasto estu sen difekt',
ne ŝanceliĝu nia kred'.

Al Vi, Jesu', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirito, Paraklet',
honor' eterne kaj ador'. Amen.

latina T: Marbordus Redonensis (1035–1123) • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Rigardu, ho Eternulo,
vidu nian malhonoron! – el Lam 5, 1

Unua Psalmo – Psa 89 (88), 39-46


Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, *
Vi koleris Vian sankt-oleiton.

Vi disigis la interligon kun Via sklavo, *
ĵetis sur la teron lian kronon.

Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, *
ruinigis liajn fortikaĵojn.

Prirabas lin ĉiuj pasantoj; *
li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.

Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, *
Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.

Vi returnis la tranĉon de lia glavo, *
kaj ne subtenis lin en la milito.

Vi forigis lian brilon, *
kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.

Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, *
Vi kovris lin per honto. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Rigardu, ho Eternulo,
vidu nian malhonoron! – el Lam 5, 1

Dua Antifono


¶ Mi estas la markoto kaj ido de David,
la hela, la matena stelo. – Apo 22, 16

Dua Psalmo – Psa 89 (88), 47-53


Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese *
kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, *
por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.

Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, *
savos sian animon de la mano de Ŝeol?

Kie estas Viaj antaŭaj favor-faroj, mia Sinjoro, *
pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?

Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, *
kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,

kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, *
per kiu ili malhonoras la paŝo-signojn de Via sankt-oleito. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi estas la markoto kaj ido de David,
la hela, la matena stelo. – Apo 22, 16

Tria Antifono


¶ Niaj jaroj pereas kiel herbo.
Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne. – kp. Lam 5, 19

Tria Psalmo – Psa 90 (89)


Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo *
de generacio al generacio.

Antaŭ ol la montoj naskiĝis / kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, *
kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio. ¶

Vi venigas homon al polvo; *
kaj Vi diras: Revenu, homidoj.

Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, *
kaj kiel nokta gardo-parto.

Vi for-fluigas ilin torente, / ili estas kiel sonĝo; *
matene ili renoviĝas kiel herbo:

Matene ĝi floras kaj ĝermas, *
vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas. ¶

Jes, ni pereas de Via kolero, *
kaj de Via kolerego ni neniiĝas.

Vi metis niajn malbon-agojn antaŭ Vin, *
nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.

Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, *
malaperis niaj jaroj, kiel sono.

La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, *
kaj ĉe forteco okdek jaroj;

kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, *
ĉar ĝi for-kuras rapide kaj ni for-flugas.

Kiu scias la forton de Via kolero, *
Vian timindecon kaj Vian indignon?

Instruu nin kalkuli niajn tagojn, *
por ke ni akiru saĝan koron. ¶

Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? *
Kaj kompatu Viajn sklavojn.

Satigu nin matene per Via boneco; *
kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.

Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, *
tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, *
kaj Via beleco al iliaj infanoj.

Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; / kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, *
kaj fortikigu la faron de niaj manoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Niaj jaroj pereas kiel herbo.
Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne. – kp. Lam 5, 19

VERSIKLO


Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo.

Kaj en Via lumo ni vidas lumon. – Psa 36 (35), 10

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo