Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 3a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 32, 48-52; 34, 1-12


El la libro Readmono.

Pri la morto de Moseo

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraŭ Jeriĥo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedaĵon; kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektiĝu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektiĝis al sia popolo: pro tio, ke vi pekis kontraŭ Mi inter la Izraelidoj ĉe la Akvo de Malpaco en Kadeŝ, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj. Ĉar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.

Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan, kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro, kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar. Kaj la Eternulo diris al li: Jen estas la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos. Mi vidigis ĝin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.

Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laŭ la diro de la Eternulo. Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraŭ Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ. Kaj Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakriĝis lia okulo, kaj ne malaperis lia freŝeco. Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.

Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de saĝeco, ĉar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj aŭskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo; koncerne ĉiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super ĉiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando, kaj koncerne la tutan potencon, kaj ĉiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaŭ la okuloj de la tuta Izrael.

Unua Responsorio


La Vorto loĝis inter ni, plena de graco kaj vero. El lia pleneco ni ĉiuj ricevis. Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.

La Vorto loĝis inter ni, plena de graco kaj vero. El lia pleneco ni ĉiuj ricevis. Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.

Ĉio ĉi tio estas la leĝo, kiun donis al ni Moseo, heredaĵo por la komunumo de Jakob.

Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Vorto loĝis inter ni, plena de graco kaj vero. El lia pleneco ni ĉiuj ricevis. Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. – el Joh 1, 14-17; Sir 24, 23

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo

Mysterium mortis

Coram morte ænígma condiciónis humánæ máximum evádit. Non tantum cruciátur homo dolóre et córporis dissolutióne progrediénte, sed étiam, immo magis, perpétuæ exstinctiónis timóre. Recte autem instínctu cordis sui iúdicat, cum totálem ruínam et definitívum éxitum suæ persónæ abhórret et réspuit. Semen æternitátis quod in se gerit, ad solam matériam cum irreductíbile sit, contra mortem insúrgit. Omnia téchnicæ artis molímina, licet perutília, anxietátem hóminis sedáre non valent: prorogáta enim biológica longævitas illi ulterióris vitæ desidério satisfácere nequit, quod cordi eius ineluctabíliter inest.

Dum coram morte omnis imaginátio déficit, Ecclésia tamen, revelatióne divína edócta, hóminem ad beátum finem, ultra terréstris misériæ límites, a Deo creátum esse affírmat. Mors ínsuper corporális, a qua homo si non peccásset subtráctus fuísset, fides christiána docet fore ut vincátur, cum homo in salútem, culpa sua pérditam, ab omnipoténte et miseránte Salvatóre restituétur. Deus enim hóminem vocávit et vocat, ut ei in perpétua incorruptíbilis vitæ divínæ communióne tota sua natúra adhæreat. Quam victóriam Christus, hóminem a morte per mortem suam liberándo, ad vitam resúrgens adéptus est. Cuicúmque ígitur recogitánti hómini fides, cum sólidis arguméntis obláta, in eius anxietáte de sorte futúra respónsum offert; simúlque facultátem præbet cum diléctis frátribus iam morte præréptis in Christo communicándi, spem cónferens eos veram vitam apud Deum adéptos esse.

Christiánum certe urgent necéssitas et offícium contra malum per multas tribulatiónes certándi necnon mortem patiéndi; sed mystério pascháli consociátus, Christi morti configurátus, ad resurrectiónem spe roborátus occúrret.

Quod non tantum pro christifidélibus valet, sed et pro ómnibus homínibus bonæ voluntátis in quorum corde grátia invisíbili modo operátur. Cum enim pro ómnibus mórtuus sit Christus cumque vocátio hóminis última revéra una sit, scílicet divína, tenére debémus Spíritum Sanctum cunctis possibilitátem offérre ut, modo Deo cógnito, huic pascháli mystério consociéntur.

Tale et tantum est hóminis mystérium, quod per revelatiónem christiánam credéntibus illucéscit. Per Christum et in Christo, ígitur, illuminátur ænígma dolóris et mortis, quod extra eius Evangélium nos óbruit. Christus resurréxit, morte sua mortem déstruens, vitámque nobis largítus est ut, fílii in Fílio, clamémus in Spíritu: Abba, Pater!


Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius témporis nn. 18.22

Dua Responsorio


La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi.

La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? – Psa 27, 1; el Psa 23, 4

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.