Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Summæ Deus clementiæ


Plej milda Dio, ho farant'
de l' mond' en daŭra evolu',
de ĉio Vi la firmigant',
ho alta sankta Triunu'.

Ploradon nian kun favor'
akceptu. Ni per pia kant'
petegas Vin el pura kor':
Amplekse montru Vin Savant'.

Ardigu niajn lumbojn Vi
per decaj flamoj, per fervor',
por ke, zonitaj, pretu ni
kun am' atendi Vin, Sinjor'.

Nun kune ni en nokta hor'
kantante, Dio, laŭdas Vin.
Do fine en patruja glor'
abunde pridonacu nin.

Vi, sankta Patro, ho Kreant',
Vi nia savo, Krist' Jesu',
Spirito, nia sanktigant':
Gloratu, Dio, plu kaj plu. Amen.

latina T: 6a / 7a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Auctor perennis gloriæ


Aŭtoro de l' eterna glor',
sep-forman gracon donas Vi:
Sepoble helpas la Spirit'
la feblajn, kiuj fidas Vin.

Malsanojn pelu for de l' korp',
skandalojn, tentojn el la mens',
ke krimoj ne perfortu nin,
nek vundu ajna kor-dolor'.

Serena estu nia mens'
honeste brilu nia far'.
Akceptu, kion petas ni.
Donacu vivon en etern'.

En ritmo de sep tagoj sin
konsumas ĉiu nia temp',
ĝis fine jena oka tag'
aperos: tag' de l' mondo-juĝ'.

Bonvolu tiam, ho Savant',
nin ne akuzi en koler',
starigu ne maldekstre nin,
sed dekstre de la tron' de l' glor'.

La gentoj, kies preĝojn Vi
kun mild' akceptis kaj favor',
kun ni eterne gloru Vin,
plej sankta alta Triunu'. Amen.

latina T: anonima • E: Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Gloru la Eternulon por Lia boneco,
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

Unua Psalmo – Psa 107 (106), 1-16


Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco:

Diru la liberigitoj de la Eternulo, *
kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,

kiujn Li kolektis el la landoj, / de oriento kaj okcidento, *
de nordo kaj de la maro. ¶

Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, *
urbon loĝatan ili ne trovis;

ili malsatis kaj soifis, *
ilia animo en ili senfortiĝis.

Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, *
kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, *
ke ili venu al urbo loĝata.

Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, *
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

Ĉar Li satigis animon soifantan, *
kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo. ¶

Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, *
katenitaj de mizero kaj fero;

ĉar ili malobeis la vortojn de Dio *
kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.

Kaj Li frapis ilian koron per sufero; *
ili falis, kaj neniu helpis.

Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, *
kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, *
kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.

Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, *
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, *
kaj disbatis ferajn riglilojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Gloru la Eternulon por Lia boneco,
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

Dua Antifono


¶ Ili vidis la farojn de la Eternulo;
admiris Liajn miraklojn.

Dua Psalmo – Psa 107 (106), 17-32


La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj *
kaj pro siaj krimoj;

ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, *
kaj ili atingis la pordegon de la morto.

Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, *
kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.

Li sendis Sian vorton, *
kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.

Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, *
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, *
kaj rakontu Liajn farojn kun kantado. ¶

Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, *
kiuj komercas sur grandaj akvoj,

tiuj vidis la farojn de la Eternulo *
kaj Liajn miraklojn en la profundo.

Li diris, kaj aperis granda ventego *
kaj alte levis ĝiajn ondojn:

Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; *
ilia animo konsumiĝas de sufero;

ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, *
kaj ilia tuta saĝeco malaperas.

Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, *
kaj Li eligis ilin el ilia mizero.

Li kvietigis la ventegon, *
kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.

Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; *
kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.

Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, *
kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.

Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, *
kaj en kunsido de plej-aĝuloj ili Lin laŭdu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ili vidis la farojn de la Eternulo;
admiris Liajn miraklojn.

Tria Antifono


¶ La virtuloj vidas, kaj ĝojas;
ili komprenas la favoraĵojn de la Eternulo.

Tria Psalmo – Psa 107 (106), 33-43


Li ŝanĝas riverojn en dezerton, *
kaj fontojn de akvo en sekaĵon;

frukto-portan teron en salan dezerton, *
pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.

Li ŝanĝas dezerton en lagon, *
kaj sekan teron en fontojn de akvo;

kaj Li loĝigas tie malsatulojn, *
kaj ili konstruas urbon loĝatan.

Kaj ili pri-semas kampojn, *
plantas vin-berujon, kaj ricevas fruktojn.

Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, *
kaj brutoj ne mankas al ili.

Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj *
pro la premanta malbono kaj mizero,

Li verŝas honton sur eminentulojn, *
kaj erar-vagigas ilin en dezerto senvoja.

Malriĉulon Li altigas el mizero, *
kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.

La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; *
kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.

Kiu estas saĝa, tiu tion observu, *
kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La virtuloj vidas, kaj ĝojas;
ili komprenas la favoraĵojn de la Eternulo.

VERSIKLO


Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco.

Viaj juĝoj estas granda abismo. – Psa 36 (35), 6a.7b

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo