Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 4a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Tes 3, 1-18


El la Dua Epistolo al la Tesalonikanoj

Fine, fratoj, preĝu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastiĝu kaj estu glorata, kiel ankaŭ ĉe vi; kaj ke ni forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj estas la fido. Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo.

Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas. Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni. Ĉar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; ĉar ni ne kondutis senorde inter vi; nek manĝis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi; ne kvazaŭ ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaŭ vi, ke vi nin imitu. Ĉar eĉ kiam ni estis ĉe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu. Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas. Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj manĝu sian propran panon. Sed vi, fratoj, ne laciĝu en bonfarado. Sed se iu ne obeos al la parolo de ĉi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontiĝu. Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon ĉiutempe kaj ĉiumaniere. La Sinjoro estu kun vi ĉiuj.

La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en ĉiu epistolo; tiel mi skribas. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.

Unua Responsorio


Ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton.

Ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton.

Aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo,

vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton. – el 1 Tes 2, 13; el Efe 1, 13

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo

De humana navitate

Humána návitas, sicut ex hómine procédit, ita ad hóminem ordinátur. Homo enim, cum operátur, non tantum res et societátem immútat, sed et seípsum pérficit. Multa discit, facultátes suas éxcolit, extra se et supra se procédit. Huiúsmodi increméntum, si recte intellegátur, maióris prétii est quam extérnæ quæ cólligi possunt divítiæ. Magis valet homo propter id quod est, quam propter id quod habet.

Páriter, ómnia quæ hómines ad maiórem iustítiam, ampliórem fraternitátem, humaniorémque ordinatiónem in sociálibus necessitudínibus obtinéndam agunt, plus quam progréssus téchnici valent. Hi enim progréssus quasi matériam humánæ promotióni præbére possunt, illam autem per se solos ad actum nequáquam dedúcunt.

Unde hæc est humánæ navitátis norma, quod iŭta consílium et voluntátem divínam cum genuíno humáni géneris bono cóngruat, et hómini indivíduo vel in societáte pósito íntegræ suæ vocatiónis cultum et impletiónem permíttat.

Multi tamen coævi nostri timére vidéntur, ne ex arctióre humánæ navitátis et religiónis coniunctióne autonomía hóminum vel societátum vel scientiárum impediátur. Si per terrenárum rerum autonomíam intellégimus res creátas et ipsas societátes própriis légibus valoribúsque gaudére, ab hómine gradátim dignoscéndis, adhibéndis et ordinándis eándem exígere omníno fas est; quod non solum postulátur ab homínibus nostræ ætátis, sed étiam cum Creatóris voluntáte cóngruit. Ex ipsa enim creatiónis condicióne res univérsæ própria firmitáte, veritáte, bonitáte propriísque légibus ac órdine instruúntur, quæ homo reveréri debet, própriis singulárum scientiárum artiúmve méthodis ágnitis.

Hinc deploráre líceat quosdam ánimi hábitus, qui aliquándo inter christiános ipsos, ob non satis perspéctam legítimam sciéntiæ autonomíam, non defuérunt et, contentiónibus controversiísque exínde suscitátis, plúrium ánimos eo perdŭérunt ut fidem et sciéntiam inter se oppóni censérent.

At si verbis «rerum temporálium autonomía» intellégitur res creátas a Deo non pendére, eísque hóminem sic uti posse ut eásdem ad Creatórem non réferat, nemo qui Deum agnóscit non sentit quam falsa huiúsmodi plácita sint. Creatúra enim sine Creatóre evanéscit.


Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius temporis nn. 35-36

Dua Responsorio


La Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj. Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto. La Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankos al vi.

La Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj. Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto. La Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankos al vi.

Kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.

La Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankos al vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj. Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto. La Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankos al vi. – kp. Rea 2, 7; 8, 5b

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.