Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Lux æterna, lumen potens


Bril' eterna, lum' potenca,
tag' sen fino aŭ difekt',
konkerant' de l' nokto nigra,
refarant' de nova hel',
detruanto de l' tenebroj,
prilumant' de nia mens'!

Vekas nin apero Via,
leviĝigas Via vok'.
Ni per Via far' beatas,
sed sen Vi mizeras nur.
Vi ne lasas nin en morto,
gvidas nin al Via lum'.

Vi nin faras mem venkantoj
super morto, nokt' kaj mond'.
Do donacu, Reĝ' eterna,
jenan lumon Vi al ni,
kies bril' ne malaperas,
lum' estante, sole lum'.

Estu laŭd' al Di', la Patro.
Vin, Di-Fil', adoras ni.
Kaj la sanktan Di-Spiriton
en etern' honoras ni.
Paco, vivo, lumo, ĉio!
Vin, Triunu, gloras ni. Amen.

latina T: Gottschalk Fuldensis OSB († ĉ. 869) • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Deus de nullo veniens


Vi, kiu venas el neni',
Vi, kiu estas Di' el Di',
kaj Vi, el ambaŭ, same Di':
por helpi venu Vi al ni.

Vin celas nia kor-dezir',
pri Vi ni ĝemas kun sopir',
gajeco Vi sur nia voj',
Vi, nia amo, nia ĝoj'.

Vi, Patro, ĉies origin',
Vi, Kristo, fil' de l' Virgulin',
kaj Vi, Spirito sankta, Di':
Nin regu en kaj ekster ni.

Por ĉiam restu en memor'
la faroj de la Di-favor':
La hom', farita el argil',
savitas per la sang' de l' Fil'.

Vi, unu Dio, kreis nin,
Vi, am' de Krist', rekreis nin.
Vi tiam amis en sufer':
Hodiaŭ amu per prefer'.

Al Vi, triunu sankta Di',
la regno kaj la imperi',
potenco, forto, paco, glor',
honoro, laŭdo kaj ador'! Amen.

latina T: minimume 14a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Li vokas la ĉielon supre kaj la teron,
por juĝi Sian popolon.

Unua Psalmo – Psa 50 (49), 1-6


Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, / kaj vokis la teron *
de la sun-leviĝo ĝis la sun-subiro.

El Cion, la perfektaĵo de beleco, *
Dio ekbrilis.

Nia Dio venas kaj ne silentas; / fajro ekstermanta estas antaŭ Li, *
ĉirkaŭ Li estas granda ventego.

Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, *
por juĝi Sian popolon:

Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, *
kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.

Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, *
ĉar Dio estas tiu juĝanto. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Li vokas la ĉielon supre kaj la teron,
por juĝi Sian popolon.

Dua Antifono


¶ Voku Min en la tago de mizero,
kaj Mi vin liberigos.

Dua Psalmo – Psa 50 (49), 7-15


Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; / ho Izrael, Mi atestos pri vi; *
Mi estas Dio, via Dio.

Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, *
ĉar viaj brul-oferoj estas ĉiam antaŭ Mi.

Mi ne prenos el via domo bovidon, *
nek el viaj kortoj kaprojn:

Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, *
miloj da brutoj sur la montoj;

Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj, *
kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.

Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi, / ĉar al Mi apartenas la mondo, *
kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj, *
kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?

Oferdonu al Dio dankon, *
kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.

Voku Min en la tago de mizero; *
Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Voku Min en la tago de mizero,
kaj Mi vin liberigos.

Tria Antifono


¶ Kiu oferdonas dankon,
tiu Min honoras.

Tria Psalmo – Psa 50 (49), 16-23


Sed al la malpiulo Dio diris: / Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj *
kaj portas Mian interligon en via buŝo,

dum vi malamas moral-instruon *
kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?

Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, *
kaj kun adultuloj vi estas parto-prenanto;

vian buŝon vi uzas por malbono, *
kaj via lango plektas falsaĵon;

vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, *
pri la filo de via patrino vi kalumnias. ¶

Tion vi faris, kaj Mi silentis; / kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. *
Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.

Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; *
alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.

Kiu oferdonas dankon, *
tiu Min honoras;

kaj kiu estas singarda en la vojo, *
al tiu Mi aperigos Dian helpon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kiu oferdonas dankon,
tiu Min honoras.

VERSIKLO


Ni ne ĉesas preĝi kaj peti por vi,

ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo. – Kol 1, 9

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo