Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 7a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Koh 11, 7 - 12, 142


El la libro Kohelet

Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon. Ĉar se eĉ multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.

Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin al juĝo. Tial forpelu malĝojon de via koro, kaj forigu malagrablaĵon de via korpo; ĉar la infaneco kaj la juneco estas vantaĵo.

Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraŭ ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: Mi ne havas plezuron de ili; dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo; en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantinoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantinoj tra la fenestroj; kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj; kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj peziĝos la lokusto, kaj malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj; ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto, kaj falos la rado en la puton; kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis.

Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; ĉio estas vantaĵo.

Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj. Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis ĝuste vortojn de vero.

La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto. Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.

Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo. Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.

Unua Responsorio


Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco.

Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco.

Vi plenigos min per multe da ĝojoj. Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco. – Psa 71, 17.9a; kp. Psa 16, 11

Dua Legaĵo – Gregorius Agrigentinus


El la Komentario de la sankta episkopo Gregoro el Agrigento pri la libro Kohelet

Accedite ad Dominum et illuminamini

Dulce, inquit Ecclesiástes, est hoc lumen, et valde bonum ácie oculórum nostrórum solem hunc aspectábilem intuéri. Luce enim subláta, sine spécie mundus esset, vitáque sine vita. Quare ille Dei contemplátor Móyses prævértens dixit: Et vidit Deus lucem et ait quia bonum. Cogitáre nos autem cónvenit, magnum et verum æternúmque lumen, quod illúminat omnem hóminem veniéntem in hunc mundum, Christum scílicet mundi servatórem ac redemptórem, qui, homo factus, ad humánæ condiciónis extréma devénit; de quo dicit prophéta David: Cantáte Deo, psállite nómini eius, iter fácite ei, qui ascéndit ad occidéntem; Dóminus nomen illi; et exsultáte in conspéctu eius.

Dulce appellávit lumen ac bonum prænuntiávit vidére óculis suis solem glóriæ, eum nempe qui divínæ inhumanatiónis témpore ait: Ego sum lŭ mundi; qui séquitur me, non ambuláverit in ténebris, sed habébit lumen vitæ. Et íterum: Hoc est iudícium, quia lŭ venit in mundum. Sic ígitur solári hoc, quod córporis óculis usurpámus, lúmine spiritálem iustítiæ Solem prænuntiávit, qui revéra dulcíssimus iis fuit, qui digni hábiti fuére, ut ab eo institueréntur, utque ipsum inter hómines degéntem atque versántem óculis suis aspícerent tamquam hóminem quemque, cum tamen non ut quisque hóminum esset. Erat enim et Deus verus ac proptérea ut cæci vidérent et claudi ambulárent et surdi audírent, effécit, lepris óbsitos mundávit, mórtuos solo iussu ad vitam revocávit.

Porro nunc étiam dulcíssimum revéra est spiritáles óculos in ipsum inténdere et símplicem eius divinámque pulchritúdinem contemplári atque ánimo reputáre; tum ex ipsa communicatióne atque consórtio illustrári exornaríque et ánimi dulcédine perfúndi ac sanctitátem indúere, intellegéntiam acquírere, divína dénique exsultatióne compléri, quæ ad omnes præséntis vitæ dies producátur. Id enim sápiens Ecclesiástes indicávit, cum dixit: Quia etsi annis multis víxerit homo, in ómnibus iis lætábitur. Omnis namque lætítiæ plane auctor est ille iustítiæ Sol ipsum intuéntibus; de quo ait David prophéta: Exsúltent in conspéctu Dei, delecténtur in lætítia; ac rursum: Exsultáte, iusti, in Dómino; rectos decet collaudátio.


Originala teksto: Gregorius Agrigentinus († post 603): Explanatio super Ecclesiasten, Liber 10, 2; en: Patrologia Græca 98, 1138-1139

Dua Responsorio


Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon. Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.

Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon. Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.

Li taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo, kaj liberigis nin el la potenco de mallumo.

Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon. Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. – Psa 34, 4.6; el Kol 1, 12-13

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.