Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 8a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Rigardu la birdojn de la ĉielo,
ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn,
kaj via Patro ĉiela ilin nutras.
Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? – Mat 6, 26

Ciklo B

¶ Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon,
ili ne povas fasti. – el Mar 2, 19

Ciklo C

¶ Eltiru unue la trabon el via okulo,
kaj tiam vi klare vidos,
por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato. – el Luk 6, 42

Preĝo


Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 1, 1-22


Komenciĝas la libro Ijob.

Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. Al li naskiĝis sep filoj kaj tri filinoj. Lia brutaro konsistis el sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento.

Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki kun ili. Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.

Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano. Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.

Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Ĉu vane Ijob timas Dion? Vi ŝirmis ja ĉiuflanke lin kaj lian domon, kaj ĉion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero. Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. Tiam la Eternulo diris al Satano: Jen ĉio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo.

Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato, venis sendito al Ijob, kaj diris: Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis paŝtiĝantaj apud ili, superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.

Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.

Kiam tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: La Ĥaldeoj aranĝis tri taĉmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.

Dum tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: Viaj filoj kaj viaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato; kaj jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.

Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis; kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraŭ Dio.

Unua Responsorio


Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien.

La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata. – el Ijo 2, 10; 1, 21

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la libroj pri moralo de la sankta papo Gregoro la unua, la Granda, koncerne Ijobon

Vir simplex et rectus, timens Deum

Nonnúlli ita sunt símplices, ut rectum quid sit ignórent. Sed eo veræ simplicitátis innocéntiam déserunt, quo ad virtútem rectitúdinis non assúrgunt; quia dum cauti esse per rectitúdinem nésciunt, nequáquam innocéntes persístere per simplicitátem possunt.

Hinc est quod Paulus discípulos ádmonet dicens: Volo vos sapiéntes esse in bono, símplices autem in malo. Hinc rursum dicit: Nolíte púeri éffici sénsibus, sed malítia párvuli estóte.

Hinc per semetípsam Véritas discípulis præcipit, dicens: Estóte prudéntes sicut serpéntes, et símplices sicut colúmbæ. Utráque enim necessário in admonitióne coniúnxit: ut et simplicitátem colúmbæ astútia serpéntis instrúeret, et rursum serpéntis astútiam colúmbæ simplícitas temperáret.

Hinc est quod Sanctus Spíritus præséntiam suam homínibus, non in colúmba solúmmodo, sed étiam in igne patefécit. Per colúmbam quippe simplícitas, per ignem vero zelus indicátur. In colúmba ígitur et in igne osténditur: quia quicúmque illo pleni sunt, sic mansuetúdini simplicitátis insérviunt, ut contra culpas delinquéntium étiam zelo rectitúdinis accendántur.

Simplex et rectus, timens Deum et recédens a malo. Quisquis ætérnam pátriam áppetit, simplex procul dúbio et rectus vivit: simplex vidélicet ópere, rectus fide; simplex in bonis quæ inférius péragit, rectus in summis quæ in íntimis sentit. Sunt namque nonnúlli qui in bonis quæ fáciunt símplices non sunt, dum non in iis retributiónem intérius, sed extérius favórem quærunt. Unde bene per quendam sapiéntem dícitur: Væ peccatóri terram ingrediénti duábus viis. Duábus quippe viis peccátor terram ingréditur, quando et Dei est quod ópere éxhibet, et mundi quod per cogitatiónem quærit.

Bene autem dícitur: Timens Deum et recédens a malo; quia sancta electórum Ecclésia simplicitátis suæ et rectitúdinis vias timóre ínchoat, sed caritáte consúmmat. Cui tunc est fúnditus a malo recédere, cum ex amóre Dei cœperit iam nolle peccáre. Cum vero adhuc timóre bona agit, a malo pénitus non recéssit; quia eo ipso peccat, quo peccáre vellet, si inúlte potuísset.

Recte ergo cum timére Deum Iob dícitur, recédere étiam a malo perhibétur; quia dum metum cáritas séquitur, ea quæ mente relínquitur, étiam per cogitatiónis propósitum, culpa calcátur.


Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Libri Moralium in Iob, Lib. 1, 2.36; en: Patrologia Latina 75, 529-530. 543-544

Dua Responsorio


Perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, por ke vi faru en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo.

Perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, por ke vi faru en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo.

Li malfermu viajn korojn al Siaj leĝo kaj ordonoj,

por ke vi faru en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, por ke vi faru en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo. – kp. Heb 13, 21; 2 Mak 1, 4

Preĝo


Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku?
Ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. – el Mat 6, 31-32

Ciklo B

¶ Mi diros al via koro:
Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco,
kaj vi ekkonos la Eternulon. – Hoŝ 2, 22

Ciklo C

¶ Ĉar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton;
nek putra arbo, kiu donas bonan frukton. – el Luk 6, 43

Preĝo


Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Celu la regnon de Dio kaj Lian justecon,
kaj ĉio tio estos aldonita al vi. – kp. Mat 6, 33

Ciklo B

¶ Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn,
sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn. – el Mar 2, 22

Ciklo C

¶ Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon,
ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo. – el Luk 6, 45

Preĝo


Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.