Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo > Vespera Laŭdo (2)
Stato: 2020-05-17


Ĉi tiun Vesperan Laŭdon oni povas kanti laŭ ADORU 094 aŭ preĝi jene:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


O lux, beata Trinitas


Ho lum', beata Triunu',
unika tri-persona Di',
la fajra sun' [subiris /subiras] jam:
Nun estu Vi la lum' de l' kor'.

Al Vi ni kantu en maten',
al Vi ni preĝu en vesper',
al Vi ni petu kun humil'
kaj laŭdu Vin sen ajna fin'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 1997, 2001 en ADORU 095

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ En sankta ornamo,
de la komenco de maten-ruĝo,
Mi generis vin.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ En sankta ornamo,
de la komenco de maten-ruĝo,
Mi generis vin.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon,
ĉar ili satiĝos.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 112 (111)


Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.

Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.

Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.

En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.

Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.

Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.

Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.

Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶

La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon,
ĉar ili satiĝos.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj,
la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj,
la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Heb 12, 22-24


Vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem,
kaj al miriadoj da anĝeloj,
al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unue-naskitoj, en la ĉielo enskribitaj,
kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj,
kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,
kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo,
kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.

Responsorio


Granda estas nia Sinjoro. Li estas tre forta.

Granda estas nia Sinjoro. Li estas tre forta.

Lia saĝo estas nemezurebla.

Li estas tre forta.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Granda estas nia Sinjoro. Li estas tre forta. – Psa 147, 5

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la Propraj Partoj

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la Propraj Partoj

PREĜADO


Petoj


Ni ĝoju en Dio, el kiu venas ĉiu bono;
kaj ni petu Lin el sincera koro:
Elaŭdu, Dio, nian petegon.

¶ Elaŭdu, Dio, nian petegon.

Patro, Estro de la universo,
Vi sendis en la mondon Vian Filon, por ke Via nomo ĉie estu glorata,
– fortikigu la ateston de Via eklezio antaŭ la popoloj.

¶ Elaŭdu, Dio, nian petegon.

Faru nin atentaj pri la prediko de la apostoloj
– kaj fidelaj al la vero de nia kredo.

¶ Elaŭdu, Dio, nian petegon.

Vi, kiu amas la justulojn,
– faru justecon al la subpremataj.

¶ Elaŭdu, Dio, nian petegon.

Liberigu la malliberajn, malfermu la okulojn de la blinduloj,
– konsolu la malviglajn kaj protektu la vojaĝantojn kaj elmigrantojn.

¶ Elaŭdu, Dio, nian petegon.

Plenigu la deziron de tiuj, kiuj forpasis kaj ripozas en via paco
– kaj faru, ke ili atingu, per Via Filo, la sanktan resurekton.

¶ Elaŭdu, Dio, nian petegon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21



supren al la komenco de la paĝo