Mardo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 10a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jos 2, 1-24


El la libro Josuo

Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el Ŝitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte: Iru, pririgardu la landon kaj Jeriĥon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malĉastistino, kies nomo estis Raĥab, kaj ili dormis tie. Kaj oni diris al la reĝo de Jeriĥo jene: Jen venis ĉi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon. Tiam la reĝo de Jeriĥo sendis al Raĥab, por diri: Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; ĉar por esplorrigardi la tutan landon ili venis. Sed la virino prenis la du virojn kaj kaŝis ilin, kaj diris: Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas; kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, ĉar vi kuratingos ilin. Sed ŝi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kaŝis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kuŝis ĉe ŝi sur la tegmento. La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan ĝis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.

Kaj antaŭ ol la kaŝitoj kuŝiĝis, ŝi supreniris al ili sur la tegmenton, kaj ŝi diris al la viroj: Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon, kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuliĝis antaŭ vi ĉiuj loĝantoj de la lando; ĉar ni aŭdis, ke la Eternulo sekigis antaŭ vi la akvon de la Ruĝa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Siĥon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis. Ni aŭdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuraĝo antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre. Kaj nun ĵuru al mi per la Eternulo, ke ĉar mi faris favorkoraĵon al vi, tial ankaŭ vi faros favorkoraĵon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco, ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al ĉiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraŭ morto. Kaj la viroj diris al ŝi: Nia animo mortu anstataŭ via, se vi ne rakontos pri ĉi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkoraĵon kaj fidelaĵon. Kaj ŝi malsuprenigis ilin per ŝnuro tra la fenestro; ĉar ŝia domo estis en la muro de la urbo, kaj ŝi loĝis en la muro. Kaj ŝi diris al ili: Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kaŝu vin tie dum tri tagoj, ĝis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.

Kaj la viroj diris al ŝi: Jen kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin: jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la ruĝan ŝnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon; kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri ĉiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tuŝos. Sed se vi rakontos ĉi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin. Kaj ŝi diris: Ĝi estu, kiel vi diris. Kaj ŝi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj ŝi alligis la ruĝan ŝnuron al la fenestro.

Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, ĝis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj serĉis sur la tuta vojo, kaj ne trovis. Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transiĝis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis al ili. Kaj ili diris al Josuo: La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj ĉiuj loĝantoj de la lando havas timon antaŭ ni.

Unua Responsorio


Homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido. Tiel same, ĉu ankaŭ la malĉastistino Raĥab ne praviĝis per faroj, kiam ŝi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo? Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva.

Homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido. Tiel same, ĉu ankaŭ la malĉastistino Raĥab ne praviĝis per faroj, kiam ŝi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo? Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva.

Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco.

Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido. Tiel same, ĉu ankaŭ la malĉastistino Raĥab ne praviĝis per faroj, kiam ŝi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo? Ĉar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaŭ fido aparte de faroj estas malviva. – Jak 2, 24-26; Heb 11, 31

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Romanoj

Mia amo estis krucumita.

Neniom mi profitos de la kulminoj de la mondo, nek de la reĝlandoj de ĉi tempo. Pli bele estas por mi morti pro Jesuo Kristo, ol reĝi la kulminojn de la tero. Tiun mi deziras, kiu mortis pro ni: tiun mi volas, tiun kiu pro ni resurektis. Tio estas la gajno, kiu pretas por mi. Pardonu min, fratoj: ne malhelpu min vivi, ne deziru, ke mi estu morta, ne donacu min, kiu volas aparteni al Dio, al la mondo, kaj ne trompu min per la materio. Lasu min ĝui la puran lumon; kiam tien mi alvenos, mi estos vera homo. Lasu min imitadi la pasionon de mia Dio. Se iu havas Lin en si mem, tiu konsideru, kion mi volas, kaj li havu simpation kun mi, sciante pelas min.

La princo de ĉi tiu mondo volis forrabi min kaj neniigi mian sintenon rilate Dion. Neniu do el vi, kiuj ĉeestas tie en Romo, helpu lin; prefere vi flanku ĉe mi, t. e. ĉe Dio. Vi ne parolas Jesuon Kriston, sed vi deziras ĉi mondon. Ĵaluzo ne havu lokon inter vi. Eĉ se mi ĉeeste ordonus vin je la malo, vi tamen obeu min; en ĉi tio prefere vi obeu al kion mi skribas. Viva mi ja skribas, sed dezira morti. Mia amo estis krucumita, kaj en mi ne estas fajro, kiu deziras nutraĵon; sed akvo vivanta kaj parolanta en mi, kiu diras al mi interne: Ek, tien – al la Patro! Mi ne plu ĝuas pereeman nutraĵon nek la plezurojn de ĉi tiu vivo. Panon de Dio mi volas, t. e. la karnon de Jesuo Kristo, kiu estas el la semo de David, kaj kiel trinkaĵon mi volas lian sangon, t. e. lian nepereeman amon.

Mi ne plu volas vivi laŭ la homoj. Kaj tio realiĝos, se vi bonvole volas. Konsentu do, por ke ankaŭ viaj deziroj plenumiĝu. Per malmulte da vortoj mi petas vin: fidu min. Jesuo Kristo malkaŝos al vi, ke la veron mi diras: tiu senmensoga buŝo, per kiu la Patro vere parolis. Petu por mi, ke mi atingu la celon. Ne laŭ la karno mi skribas al vi, sed laŭ la menso de Dio. Se mi suferos, vi bone deziris por mi. Sed se mi estos repuŝita, vi malamis min.

Memoru en viaj preĝoj pri la eklezio en Sirio, kiu nun anstataŭ min havas Dion kiel sian paŝtiston. Nur Jesuo Kristo superrigardas ĝin, same kiel via amo. Mi hontas, esti kalkulita kiel unu el ili, ĉar mi ne estas inda, estante la plej lasta el ili, kvazaŭ misnaskito. Sed gracon mi ricevis esti iu, se Dion mi atingos. Salutas vin mia spirito kaj la amo de la eklezioj, kiuj akceptis min en la nomo de Jesuo Kristo, ne kiel nuran pasanton. Sed ankaŭ tiuj eklezioj, kiuj ne povis saluti min dumvoje, ĉe tiu vojo de la korpo, antaŭiris min urbo post urbo.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento): Epistola ad Romanos, 6, 1 - 9, 3; en: Funk 1, 219-223 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio.

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio.

Por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu energias en mi kun potenco,

kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio. – Kol 1, 24.29

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.