Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-05-17


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Nocte surgentes


En nokta horo vigle ni leviĝu,
de l' brevier' la psalmojn ni meditu,
per ĉiuj fortoj ni al Dio kantu
dolĉe la himnojn.

Ke ni meritu, kiel reĝa ĥoro,
kante eniri la ĉielan halon
kun la sanktuloj, por eterne vivi
vivon beatan.

Tion donacu Vi, beata Dio,
Patro kaj Filo kaj Spirito Sankta,
al kies laŭdo eĥas tra la mondo
kantoj de gloro. Amen.

latina T: 8a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005, 3a strofo parte laŭ Guido Holz en ADORU 091

tage:

Ad preces nostras


Al niaj preĝoj klinu la orelon,
Dio favora, senkompare pia.
Nian humilan servon Vi akceptu,
kiun ni votis.

De Via trono kun seren' rigardu.
Donu oleon Vi por niaj lampoj.
Ĉian tenebron Via lum' forpelu
el nia koro.

Vi niajn krimojn punu kun mildeco,
lavu nin puraj, la katenojn rompu,
pekojn indulgu, kaj per forta mano
nin re-starigu.

Ho, estu glor' al Di', l' eterna Patro,
estu honor' al Krist', la Dia Filo,
same ador' al Dio, la Spirito,
nun kaj eterne. Amen.

latina T: minimume 10a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin,
kaj Li faros.

Unua Psalmo – Psa 37 (36), 1-11


Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; *
ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, *
kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas. ¶

Fidu la Eternulon kaj faru bonon; *
loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.

Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, *
kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. ¶

Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, *
kaj Li faros.

Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, *
kaj vian justecon kiel tag-mezon. ¶

Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; / ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, *
kiu plenumas malbonajn intencojn. ¶

Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; *
ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.

Ĉar malbon-farantoj ekstermiĝos, *
kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron. ¶

Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, / kaj la malpiulo jam ne ekzistos; *
vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

Kaj la humiluloj heredos la teron *
kaj ĝuos grandan pacon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin,
kaj Li faros.

Dua Antifono


¶ Forturniĝu de malbono kaj faru bonon,
ĉar la Eternulo ne forlasas Siajn fidelulojn.

Dua Psalmo – Psa 37 (36), 12-29


Malvirtulo malbon-intencas kontraŭ virtulo *
kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.

Sed mia Sinjoro ridas pri li; *
ĉar Li vidas, ke venas lia tago. ¶

Glavon nudigas la malvirtuloj / kaj streĉas sian paf-arkon, *
por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.

Ilia glavo trafos en ilian koron, *
kaj iliaj pafarkoj rompiĝos. ¶

Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, *
ol la granda havo de multaj malpiuloj.

Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; *
sed la virtulojn la Eternulo subtenas. ¶

La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; *
kaj ilia havo restos eterne.

Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, *
kaj en tagoj de malsato ili estos sataj. ¶

Ĉar la malvirtuloj pereos, / kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, *
ili malaperos kiel fumo. ¶

Malpiulo prunte-prenas kaj ne pagas; *
sed piulo kor-favoras kaj donas.

Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, *
kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos. ¶

De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, *
kaj lia vojo plaĉas al Li.

Falante, li ne estos forĵetita; *
ĉar la Eternulo subtenos lian manon. ¶

Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, / kaj mi ne vidis virtulon forlasita, *
nek liajn infanojn petantaj panon.

Ĉiutage li kor-favoras kaj prunte-donas, *
kaj liaj infanoj estos benitaj. ¶

Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, *
kaj vi vivos eterne.

Ĉar la Eternulo amas justecon, *
kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; ¶

ĉiam ili estos gardataj; *
sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

La virtuloj heredos la teron *
kaj loĝos sur ĝi eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Forturniĝu de malbono kaj faru bonon,
ĉar la Eternulo ne forlasas Siajn fidelulojn.

Tria Antifono


¶ Esperu al la Eternulo
kaj tenu vin je Lia vojo.

Tria Psalmo – Psa 37 (36), 30-40


La buŝo de virtulo parolas saĝon, *
kaj lia lango diras justecon.

La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; *
liaj paŝoj ne ŝanceliĝas. ¶

Malvirtulo subrigardas virtulon *
kaj celas mortigi lin.

Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, *
kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata. ¶

Esperu al la Eternulo *
kaj tenu vin je Lia vojo,

kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; *
vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj. ¶

Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, *
kaj tenis sin larĝe, kiel suk-plena multe-branĉa arbo;

sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; *
mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla. ¶

Konservu senkulpecon kaj celu veron, *
ĉar estontecon havas homo pacema;

sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; *
la estonteco de la malpiuloj pereos. ¶

La virtuloj havas helpon de la Eternulo; *
Li estas ilia forto en tempo de mizero.

Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; / Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, *
ĉar ili fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Esperu al la Eternulo
kaj tenu vin je Lia vojo.

VERSIKLO


Bonajn morojn kaj scion instruu al mi,

ĉar al Viaj ordonoj mi kredas. – Psa 119 (118), 66

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.



supren al la komenco de la paĝo