Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 11a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Juĝ 8, 22-23.30-32; 9, 1-15.19-20


El la libro Juĝistoj

Kaj la Izraelidoj diris al Gideon: Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; ĉar vi savis nin el la manoj de Midjan. Sed Gideon diris al ili: Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: la Eternulo regu vin.

Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, ĉar li havis multe da edzinoj. Kaj lia kromvirino, kiu estis en Ŝeĥem, ankaŭ naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimeleĥ.

Kaj Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joaŝ, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.

Abimeleĥ, filo de Jerubaal, iris en Ŝeĥemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene: Diru al la oreloj de ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem: Kio estas pli bona al vi, ĉu ke regu vin sepdek homoj, ĉiuj filoj de Jerubaal, aŭ ke regu vin unu homo? memoru ankaŭ, ke mi estas via osto kaj via karno. Kaj la fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem ĉiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inkliniĝis al Abimeleĥ; ĉar ili diris: Li estas nia frato. Kaj ili donis al li sepdek arĝentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimeleĥ dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin. Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu ŝtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, ĉar li kaŝiĝis. Kaj kolektiĝis ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem kaj la tuta domo de Milo, kaj ili iris kaj faris Abimeleĥon reĝo, ĉe la kverko, kiu staras en Ŝeĥem.

Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj stariĝis sur la supro de la monto Gerizim, kaj laŭte ekkriis, kaj diris al ili: Aŭskultu min, loĝantoj de Ŝeĥem, kaj aŭskultos vin Dio. Iris la arboj, por sanktolei reĝon super si; kaj ili diris al la olivarbo: Reĝu super ni. Sed la olivarbo diris al ili: Ĉu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj? Kaj la arboj diris al la figarbo: Iru vi, reĝu super ni. Sed la figarbo diris al ili: Ĉu mi perdis mian dolĉecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj? Kaj la arboj diris al la vinberujo: Iru vi, reĝu super ni. Sed la vinberujo diris al ili: Ĉu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj? Tiam ĉiuj arboj diris al la dornarbusto: Iru vi, reĝu super ni. Kaj la dornarbusto diris al la arboj: Se vere vi sanktoleas min kiel reĝon super vi, tiam venu, ŝirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.

Se ĝuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam ĝoju pri Abimeleĥ, kaj li ankaŭ ĝoju pri vi. Sed se ne, tiam eliru fajro el Abimeleĥ kaj forbruligu la loĝantojn de Ŝeĥem kaj la domon de Milo; kaj fajro eliru el la loĝantoj de Ŝeĥem kaj el la domo de Milo kaj forbruligu Abimeleĥon.

Unua Responsorio


Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: La Eternulo regu vin.

Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: La Eternulo regu vin.

Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.

La Eternulo regu vin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: La Eternulo regu vin. – el Juĝ 8, 23; el Apo 5, 13; el 1 Joh 1, 8-9

Dua Legaĵo – Cyprianus Carthaginiensis


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano el Kartago pri la Preĝo de la Sinjoro

Post subsidium cibi petitur et venia delicti.

Procedente oratione postulamus et dicimus: Panem nostrum cotidianum da nobis hodie. Quod potest et spiritaliter et simpliciter intellegi, quia et uterque intellectus utilitate divina proficit ad salutem. Nam panis vitae Christus est, et panis hic omnium non est, sed noster est. Et quomodo dicimus Pater noster, quia intellegentium et credentium Pater est, sic et panem nostrum vocamus, quia Christus eorum qui corpus eius contingimus panis est.

Hunc autem panem dari nobis cotidie postulamus ne qui in Christo sumus et eucharistiam eius cotidie ad cibum salutis accipimus, intercedente aliquo graviore delicto, dum abstenti et non communicantes a caelesti pane prohibemur, a Christi corpore separemur, ipso praedicante et dicente: Ego sum panis vitae, qui de caelo descendi. Si qui ederit de meo pane, vivet in aeternum. Panem autem quem ego dedero, caro mea est pro saeculi vita.

Quando ergo dicit in aeternum vivere si qui ederint de eius pane, ut manifestum est eos vivere, qui corpus eius attingunt et eucharistiam iure communicationis accipiunt, ita contra timendum est et orandum, ne dum quis abstentus separatur a Christi corpore, procul remaneat a salute, comminante ipso et dicente: Nisi ederitis carnem Filii hominis et biberitis sanguinem eius, non habebitis vitam in vobis. Et ideo panem nostrum, id est Christum, dari nobis cotidie petimus, ut qui in Christo manemus et vivimus, a sanctificatione eius et corpore non recedamus.

Post haec et pro peccatis nostris precamur dicentes: Et remitte debita nostra, sicut et nos remittimus debitoribus nostris. Post subsidium cibi petitur et venia delicti.

Quam necessario autem, quam providenter et salubriter admonemur quod peccatores sumus, qui pro peccatis rogare compellimur, ut dum indulgentia de Deo petitur, conscientiae suae animus recordetur! ne quis sibi quasi innocens placeat et se extollendo plus pereat, instruitur et docetur peccare se cotidie, dum cotidie pro peccatis iubetur orare.

Sic denique et Ioannes in epistola sua monet dicens: Si dixerimus quia peccatum non habemus, nos ipsos decipimus, et veritas in nobis non est. Si autem confessi fuerimus peccata nostra, fidelis et iustus est Dominus, qui nobis peccata dimittat. In epistola sua utrumque complexus est, quod et rogare pro peccatis debeamus et impetremus indulgentiam cum rogamus. Ideo et fidelem dixit Dominum, ad dimittenda peccata fidem pollicitationis suae reservantem, quia qui orare nos pro debitis et peccatis docuit, paternam misericordiam promisit et veniam secuturam.


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de dominica oratione, Cap. 18; 22; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 280-281; 283-284

Dua Responsorio


Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita. Vi estas mia roko kaj mia kastelo. Pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita. Vi estas mia roko kaj mia kastelo. Pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

Rigardu mian suferon kaj mizeron, kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.

Pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita. Vi estas mia roko kaj mia kastelo. Pro Via nomo gvidu min kaj konduku min. – Psa 31, 2a.4; 25, 18

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.