Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 12a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kion mi diras al vi en la mallumo,
tion parolu en la lumo;
kaj kion vi aŭdas en la orelon,
tion proklamu sur la tegmentoj. – Mat 10, 28

Ciklo B

¶ Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
Diru nur unu vorton,
kaj estos trankvilo. – el Mar 4, 38

Ciklo C

¶ Jesuo diris al siaj disĉiploj:
Sed vi – kiu vi diras, ke mi estas?
Kaj Petro responde diris:
La Kristo de Dio. – Luk 9, 20

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Sam 16, 1-13


El la unua libro de Samuelo

Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon. Kaj Samuel diris: Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis, por fari buĉoferon al la Eternulo. Kaj invitu Jiŝajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.

Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet-Leĥemon. Kun timo iris al li renkonte la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Ĉu en paco vi venas? Kaj li respondis: En paco; mi venis, por buĉoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la buĉofero. Kaj li sanktigis Jiŝajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.

Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris: Jen antaŭ la Eternulo estas Lia sanktoleito. Sed la Eternulo diris al Samuel: Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron. Tiam Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ Samuel; sed ĉi tiu diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis. Kaj Jiŝaj pasigis Ŝaman; sed Samuel diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis. Tiel Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ Samuel; sed Samuel diris al Jiŝaj: La Eternulo ne elektis ĉi tiujn.

Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Ĉu tio estas jam ĉiuj knaboj? Kaj ĉi tiu diris: Restas ankoraŭ la plej juna, li paŝtas nun la ŝafojn. Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Sendu, kaj venigu lin, ĉar ni ne sidiĝos al la tablo, antaŭ ol li venos ĉi tien. Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis ruĝa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris: Leviĝu, sanktoleu lin, ĉar tio estas li. Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.

Unua Responsorio


Mi sendis helpon al heroo. Mi altigis elektiton el la popolo. Mia mano lin subtenos.

Mi sendis helpon al heroo. Mi altigis elektiton el la popolo. Mia mano lin subtenos.

Mi trovis Davidon, Mian sklavon. Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.

Mia mano lin subtenos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi sendis helpon al heroo. Mi altigis elektiton el la popolo. Mia mano lin subtenos. – el Psa 89, 20-22

Dua Legaĵo – Faustinus Luciferanus


El la traktato de la sankta sacerdoto Faŭsteno Luciferano pri la Triunuo

Christus rex et sacerdos in aeternum.

Salvator noster vere christus secundum carnem factus est, exsistens verus rex, verus et sacerdos: utrumque idem ipse, ne quid in Salvatore minus haberetur. Audi itaque ipsum regem factum, cum dicit: Ego autem constitutus sum rex ab eo super Sion, montem sanctum eius. Audi quod etiam sacerdos sit de Patris testimonio dicentis: Tu es sacerdos in aeternum secundum ordinem Melchisedech. Aaron primus in lege ex unctione chrismatis factus est sacerdos; et non dixit: «secundum ordinem Aaron», ne et Salvatoris sacerdotium successione haberi posse crederetur. Illud enim sacerdotium, quod fuit in Aaron, successione constabat; sacerdotium vero Salvatoris non in alterum successione transfertur, eo quod ipse sacerdos iugiter perseveret, secundum quod scriptum est: Tu es sacerdos in aeternum secundum ordinem Melchisedech.

Est ergo salvator secundum carnem et rex et sacerdos, sed non corporaliter unctus sed spiritaliter. Illi enim apud Israelitas reges et sacerdotes, olei unctione corporaliter uncti, reges erant et sacerdotes: non utrumque unus, sed singuli quisque eorum aut rex erat aut sacerdos; soli enim Christo perfectio in omnibus et plenitudo debetur, qui et legem venerat adimplere.

Sed licet non utrumque singuli eorum essent, tamen regali aut sacerdotali oleo uncti corporaliter, christi vocabantur. Salvator autem, qui vere Christus est, Spiritu Sancto unctus est, ut adimpleretur quod de eo scriptum est: Propterea unxit te Deus, Deus tuus, oleo laetitiae prae consortibus tuis. In hoc enim plus quam consortes ipsius nominis unctus est, cum est unctus oleo laetitiae, quo non aliud significatur quam Spiritus Sanctus.

Hoc verum esse ab ipso Salvatore cognoscimus. Nam cum accepisset et aperuisset librum Isaiae et legisset: Spiritus Domini super me, propter quod unxit me, adimpletam tunc dixit prophetiam in auribus auditorum. Sed et Petrus princeps Apostolorum illud chrisma unde Salvator christus ostenditur, docuit esse Spiritum Sanctum, id ipsum et virtutem Dei, quando in Actibus Apostolorum ad fidelissimum et misericordem, qui erat tunc centurio, loquebatur. Nam inter cetera ait: Incipiens a Galilaea post baptismum quod praedicavit Ioannes, Iesum Nazaraeum, quem unxit Deus Spiritu Sancto et virtute, hic circuivit faciens virtutes et magnalia, atque omnes liberans obsessos a diabolo.

Vides quia et Petrus dixit hunc Iesum secundum carnem unctum esse Spiritu Sancto et virtute. Unde et vere ipse Iesus secundum carnem factus est Christus, qui unctione Sancti Spiritus et rex factus est et sacerdos in aeternum.


Originala teksto: Faustinus Luciferanus (ĉ. 380), De Trinitate, Nn. 39-40; en: CCL 69, 340-341

Dua Responsorio


Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, kiu venas por savi la popolojn. Li estas la Reĝo de justeco, kaj lia erao estos senfina.

Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, kiu venas por savi la popolojn. Li estas la Reĝo de justeco, kaj lia erao estos senfina.

Li eniras, la antaŭulo por ni, fariĝinte ĉefpastro por ĉiam laŭ la maniero de Melkicedek.

Li estas la Reĝo de justeco, kaj lia erao estos senfina.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, kiu venas por savi la popolojn. Li estas la Reĝo de justeco, kaj lia erao estos senfina. – kp. Heb 7, 4; 6, 20

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj.
Tial ne timu,
diras la Sinjoro. – el Mat 10, 30-31

Ciklo B

¶ Kaj vekite, Jesuo admonis la venton,
kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu.
Kaj la vento ĉesiĝis,
kaj fariĝis granda sereno. – Mar 4, 39

Ciklo C

¶ La Filo de homo devas multe suferi,
kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj,
kaj esti mortigita,
kaj la trian tagon releviĝi. – Luk 9, 22

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj,
mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. – Mat 10, 32

Ciklo B

¶ Kaj la disĉiploj timis treege, kaj diris unu al alia:
Kiu do estas ĉi tiu?
Ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li. – Mar 4, 41

Ciklo C

¶ Se iu volas veni post mi,
li abnegaciu sin,
kaj levu sian krucon ĉiutage,
kaj sekvu min. – Luk 9, 23

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.