Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 14a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Sam 18, 6-17.24 - 19, 5


El la dua libro de Samuelo

Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraŭ Izraelon, kaj fariĝis batalo en la arbaro de Efraim. Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago: falis dudek mil. La batalo disvastiĝis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.

Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris. Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris: Jen mi vidis Abŝalomon, kiu pendas de kverko.

Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li: Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek arĝentajn monerojn kaj unu zonon. Sed la homo diris al Joab: Se vi donus en miajn manojn eĉ mil arĝentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraŭ la filo de la reĝo; ĉar antaŭ niaj oreloj la reĝo ordonis al vi kaj al Abiŝaj kaj al Itaj, dirante: Gardu al mi la junulon Abŝalom. Kaj se mi farus falsaĵon kontraŭ mia animo, nenio kaŝiĝus antaŭ la reĝo, kaj vi starus flanke. Joab diris: Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Abŝalom, kiam ĉi tiu ankoraŭ estis vivanta inter la branĉoj de la kverko. Poste dek junuloj armilportistoj de Joab ĉirkaŭis Abŝalomon, batis, kaj mortigis lin.

Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab haltigis la popolon. Kaj oni prenis Abŝalomon kaj ĵetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da ŝtonoj; kaj ĉiuj Izraelidoj forkuris ĉiu al sia tendo.

David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras. Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la reĝo. Kaj la reĝo diris: Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia buŝo. Kaj dum tiu ĉiam pli alproksimiĝadis, la gardostaranto ekvidis, ke ankoraŭ alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris: Jen ankoraŭ iu viro sola kuras. Kaj la reĝo diris: Ankaŭ ĉi tiu havas bonan sciigon. La gardostaranto diris: Mi vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac, filo de Cadok. Kaj la reĝo diris: Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.

Kaj Aĥimaac ekkriis, kaj diris: Paco al la reĝo! Kaj li adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere, kaj diris: Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraŭ mian sinjoron la reĝon. Kaj la reĝo diris: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? Aĥimaac respondis: Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la reĝo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis. Tiam la reĝo diris: Deturniĝu, kaj stariĝu tie. Kaj li deturniĝis, kaj stariĝis. Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris: Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la reĝo; la Eternulo hodiaŭ faris al vi juston kontraŭ ĉiuj, kiuj leviĝis kontraŭ vin. Kaj la reĝo diris al la Etiopo: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? La Etiopo respondis: Kio fariĝis al la junulo, tio fariĝu al la malamikoj de mia sinjoro la reĝo, kaj al ĉiuj, kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin.

Tiam la reĝo malĝojiĝis, kaj li foriris en la superpordegan ĉambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis: Mia filo Abŝalom, mia filo, mia filo Abŝalom! ho, se mi mortus anstataŭ vi, Abŝalom, mia filo, mia filo!

Oni sciigis al Joab: Jen la reĝo ploras kaj malĝojas pri Abŝalom. Kaj la triumfo en tiu tago fariĝis funebro por la tuta popolo; ĉar la popolo aŭdis en tiu tago, ke la reĝo malĝojas pri sia filo. Kaj la popolo kvazaŭ ŝtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel ŝtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo. Kaj la reĝo kovris sian vizaĝon, kaj la reĝo kriadis laŭte: Mia filo Abŝalom, Abŝalom, mia filo, mia filo!

Unua Responsorio


Ne malamiko min ja insultas – mi tion tolerus. Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, vi, kun kiu ni kune intime paroladis, levis kontraŭ min la piedon.

Ne malamiko min ja insultas – mi tion tolerus. Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, vi, kun kiu ni kune intime paroladis, levis kontraŭ min la piedon.

La reĝo malĝojiĝis, kaj li foriris en la superpordegan ĉambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis: Mia filo Abŝalom, mia filo!

Vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, vi, kun kiu ni kune intime paroladis, levis kontraŭ min la piedon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne malamiko min ja insultas – mi tion tolerus. Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, vi, kun kiu ni kune intime paroladis, levis kontraŭ min la piedon. – el Psa 55, 13-15: 41, 10; 2 Sam 19,1

Dua Legaĵo – Augustinus


El la klarigo pri Psa 33 (32) de la sankta episkopo Aŭgusteno

Qui foris sunt, velint nolint, fratres nostri sunt.

Fratres, ad hanc maxime exhortamur vos caritatem, non solum in vos ipsos, sed in eos etiam qui foris sunt, sive adhuc pagani, nondum credentes in Christum, sive divisi a nobis, nobiscum caput confitentes et a corpore separati. Doleamus illos, fratres, tamquam fratres nostros. Velint nolint, fratres nostri sunt. Tunc esse desinent fratres nostri, si desierint dicere Pater noster.

Dixit de quibusdam Propheta: His qui dicunt vobis: Non estis fratres nostri, dicite: Fratres nostri estis. Circumspicite de quibus hoc dicere potuerit: numquid de paganis? Non, neque enim dicimus eos fratres nostros secundum Scripturas et ecclesiasticum loquendi morem. Numquid de Iudaeis, qui in Christum non crediderunt?

Legite Apostolum et videte quia «fratres» quando dicit Apostolus sine aliquo additamento, non vult intellegi nisi christianos: Tu autem quid iudicas fratrem tuum, aut tu quid spernis fratrem tuum? Et alio loco, Vos, inquit, iniquitatem facitis et fraudatis, et hoc fratribus.

Isti ergo qui dicunt: «Non estis fratres nostri», paganos nos dicunt. Ideo enim et rebaptizare nos volunt, dicentes nos non habere quod dant. Unde consequens est error ipsorum, ut negent nos fratres suos esse. Sed quare nobis dixit Propheta: Vos dicite illis: Fratres nostri estis, nisi quia non in eis agnoscimus quod non repetimus? Illi ergo non agnoscendo baptismum nostrum, negant nos esse fratres; nos autem non repetendo ipsorum, sed agnoscendo nostrum, dicimus eis: Fratres nostri estis.

Dicant illi: «Quid nos quaeritis, quid nos vultis?». Respondeamus: Fratres nostri estis. Dicant: «Ite a nobis, non vobiscum habemus rationem». Nos prorsus vobiscum rationem habemus: unum Christum confitemur, in uno corpore, sub uno capite esse debemus.

Adiuramus ergo vos, fratres, per ipsa viscera caritatis, cuius lacte nutrimur, cuius pane solidamur, per Christum Dominum nostrum, per mansuetudinem eius, adiuramus vos (tempus est enim ut impendamus in eos magnam caritatem, abundantem misericordiam in deprecando Deum pro illis, ut aliquando det illis sensum sobrium, ut resipiscant et videant se, quia non habent omnino quod dicant contra veritatem: non eis remansit nisi sola infirmitas animositatis, quae tanto est languidior, quanto se maiores vires habere existimat) pro infirmis, pro carnaliter sapientibus, pro animalibus et carnalibus, tamen pro fratribus nostris, eadem sacramenta celebrantibus, etsi non nobiscum, eadem tamen; unum Amen respondentibus, etsi non nobiscum, unum tamen; medullas caritatis vestrae fundatis Deo pro eis.


Originala teksto: Augustinus († 430): Enarrationes in psalmos, in ps. 32, 29; en: Corpus Christianorum Latinorum 38, 272-273

Dua Responsorio


Mi petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

Mi petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko;

penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. – Efe 4, 1.3.4

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.