Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 15a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Reĝ 2, 1-15


El la dua libro de la Reĝoj

Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal. Kaj Elija diris al Eliŝa: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El. Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu. Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon. Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu. Kaj Elija diris al li: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris. Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan. Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo.

Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa: Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi. Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos. Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon.

Eliŝa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn. Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan. Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis.

Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero.

Unua Responsorio


Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo; kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj.

Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo; kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj.

Johano estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija;

kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo; kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj. – el Mal, 3, 23-24; el Luk 1, 15.17

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la sakramentoj

Sacramentum istud, quod accipis, Christi sermone conficitur.

Advertimus maioris operationis esse gratiam quam naturam et adhuc tamen propheticae benedictionis numeramus gratiam. Quod si tantum valuit humana benedictio ut naturam converteret, quid dicimus et ipsa consecratione divina, ubi verba ipsa Domini salvatoris operantur? Nam sacramentum istud quod accipis, Christi sermone conficitur. Quod si tantum valuit sermo Eliae ut ignem de caelo deponeret, non valebit Christi sermo ut species mutet elementorum? De totius mundi operibus legisti quia ipse dixit et facta sunt, ipse mandavit et creata sunt. Sermo ergo Christi, qui potuit ex nihilo facere quod non erat, non potest ea quae sunt in id mutare quod non erant? Non enim minus est novas rebus dare quam mutare naturas.

Sed quid argumentis utimur? Suis utamur exemplis incarnationisque mysteriis astruamus mysterii veritatem. Numquid naturae usus praecessit cum Iesus Dominus ex Maria nasceretur? Si ordinem quaerimus, viro mixta femina generare consuevit. Liquet igitur quod praeter naturae ordinem virgo generavit. Et hoc quod conficimus corpus ex virgine est. Quid hic quaeris naturae ordinem in Christi corpore, cum praeter naturam sit ipse Dominus Iesus partus ex virgine? Vera utique caro Christi quae crucifixa est, quae sepulta est, vere ergo carnis illius sacramentum est.

Ipse clamat Dominus Iesus: Hoc est corpus meum. Ante benedictionem verborum caelestium alia species nominatur; post consecrationem corpus significatur. Ipse dicit sanguinem suum. Ante consecrationem aliud dicitur; post consecrationem sanguis nuncupatur. Et tu dicis: «Amen», hoc est: «Verum est». Quod os loquitur, mens interna fateatur; quod sermo sonat, affectus sentiat.

Unde et Ecclesia videns tantam gratiam, hortatur filios suos, hortatur proximos ut ad sacramenta concurrant dicens: Edite, proximi mei, et bibite et inebriamini, fratres mei. Quid edamus, quid bibamus, alibi tibi per Prophetam Spiritus Sanctus expressit dicens: Gustate et videte quoniam suavis est Dominus, beatus vir qui confidit in eo. In illo sacramento Christus est, quia corpus est Christi. Non ergo corporalis esca, sed spiritalis est. Unde et Apostolus de typo eius ait quia patres nostri escam spiritalem manducaverunt et potum spiritalem biberunt. Corpus enim Dei corpus est spiritale, corpus Christi corpus est divini spiritus, quia spiritus Christus, ut legimus: Spiritus ante faciem nostram Christus Dominus. Et in Petri epistola habemus: Et Christus pro vobis mortuus est. Denique cor nostrum esca ista confirmat, et potus iste laetificat cor hominis, ut Propheta memoravit.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Tractatus De mysteriis, nn. 52-54.58; en: SCh 25bis, 186-188.190

Dua Responsorio


Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.

Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.

Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!

Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo. – Mat 26, 26; Ijo 31, 31

Preĝo


Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.