Mardo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 18a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Amo 7, 1-17


El la libro Amos

Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo; la postfalĉaĵo aperis post la falĉado por la reĝo. Kiam ili finis la manĝadon de la herbo sur la tero, mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda. Tiam la Eternulo bedaŭris tion: Tio ne estos, diris la Eternulo.

Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn. Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda. La Eternulo bedaŭris ankaŭ tion: Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.

Li donis al mi tian vizion: jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano. Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris: Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin; kaj dezertiĝos la altaĵoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraŭ la domon de Jerobeam.

Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, reĝo de Izrael, por diri: Amos faras kontraŭ vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri ĉiujn liajn vortojn; ĉar tiele diras Amos: Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando. Kaj Amacja diris al Amos: Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu; sed en Bet-El ne plu profetu, ĉar ĝi estas sanktejo de la reĝo kaj domo de la regno. Amos respondis kaj diris al Amacja: Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur paŝtisto, kaj mi kultivas sikomorojn; sed la Eternulo prenis min de la ŝafaro, kaj la Eternulo diris al mi: Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.

Kaj nun aŭskultu la vorton de la Eternulo: Vi diras: Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak; tial tiele diras la Eternulo: Via edzino malĉastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la ŝnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

Unua Responsorio


La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj. Kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj. Kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

La Eternulo prenis min de la ŝafaro, kaj la Eternulo diris al mi: Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.

Kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj. Kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos? – el Amo 3, 7-8; 7, 15

Dua Legaĵo – Epistola Barnabæ nuncupata


El la tiel nomata Letero de Barnabaso

Li ja rekreis nin tutnove.

Ĉar tiucele la Sinjoro eltenis la Pasionon por transdoni sian karnon al pereo, por ke per pardono de niaj pekoj ni sanktiĝu, kio estas ĉe la priverŝado de lia sango. Ĉar pri li estas skibite, parte koncerne Izraelon, parte koncerne nin. Tiel la Skribo ja diras: Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; per liaj kontuzaĵoj ni saniĝis. Kiel ŝafido li estis kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ sia tondanto. Tial ni devas esti plej dankemaj al la Sinjoro, ke li sciigis al ni pri la pasintaĵoj, pri la estantaĵoj li saĝigis nin, kaj koncerne la estontaĵojn li ne lasis nin sensciaj. La Skribo ja diras: Ne vane estas metataj retoj antaŭ birdoj. Tio signifas, ke prave pereas la homo, kiu havante scion pri la vojo de la justeco, foriras en la vojon de la mallumo.

Ankoraŭ ĉi tion, miaj fratoj: Se la Sinjoro eltenis suferi pro nia animo, kvankam li mem estas la Sinjoro de la tuta kosmo, al kiu ĉe la kreo de la kosmo Dio diris: Ni kreu homon laŭ bildo kaj laŭ simileco Nia, kial li do eltenis suferi sub la mano de la homoj? Eksciu ĝin. La profetoj, kiuj ricevis la gracon de li, profetis koncerne lin. Kaj li mem, por neniigi la morton kaj por demonstri la resurekton el la morto, ĉar estis necese, ke li aperu en la karno, li suferis kion li suferis, por ke li plenumu la promeson faritan al la patroj kaj por ke li montru, dum ankoraŭ surtere li preparis novan popolon por si mem, ke ĉar li mem estigis la resurekton de la homoj, li ankaŭ fariĝos ilia juĝisto. Krome, instruante Izraelon kaj farante tiom da kaj tiel grandajn miraklojn kaj signojn, li predikis kaj li superŝutis ĝin per sia amo.

Ĉar Li do renovigis nin per pardono de niaj pekoj, Li faris nin nova formo, por havi la animon de infanoj, ĉar Li ja rekreis nin tutnove. Ĉar la Skribo parolas pri ni, kiam Li parolas al la Filo: Ni kreu la homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la bestoj de la tero kaj la birdoj de la ĉielo kaj la fiŝoj de la maro, kaj diris la Sinjoro, vidante nian belan staturon: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron. Tion Li diris al la Filo.

Mi ankaŭ montros al vi, kiel Li tion diris al ni. Duan kreon Li faris en ĉi lasta tempo. Diras la Sinjoro: Jen, Mi faros la lastajn kiel la unuajn. Reage al tio heroldis la profeto: Eniru en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj regu pri ĝi. Sciu do, ke ni estas noveformitaj, kiel Li ree diras tion ĉe alia profeto: Jen – diras la Sinjoro – Mi forprenos el ili, t. e. el tiuj, kiujn antaŭvidis la spirito de la Sinjoro, la ŝtonan koron kaj enmetos koron karnan ; ĉar mem Li estis aperonta en karno kaj ekloĝos inter ni. Kaj, miaj fratoj, sankta templo por la Sinjoro estas tiu loĝejo de nia koro. Diras ja ree la Sinjoro: Kiel mi aperos antaŭ la Sinjoro mia Dio kaj estos honorata ? Li diras: En la mezo de popola kunveno mi vin gloros; kaj mi prikantos vin inter la gentoj. Ĉu do ne estas ni tiuj, kiujn Li enkondukis en la landon, la bonan?

Originala teksto: Epistola Barnabae nuncupata (ĉ. 100): Cap. 5, 1-8; 6, 11-16; en: Funk 1, 13-15.19-21 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.

Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.

La Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante:

Beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. – Ago 3, 25; el Gal 3, 8

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.