Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 19a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Miĥ 7, 7-20


El la libro Miĥa

Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min aŭskultos. Ne ĝoju pri mi, mia malamikino: kvankam mi falis, mi releviĝos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi. La koleron de la Eternulo mi portos, ĉar mi pekis antaŭ Li, ĝis Li esploros mian aferon kaj faros juĝon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon. Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto ŝin kovros pro tio, ke ŝi diris al mi: Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj ŝin rigardos tiam, kiam ŝi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.

En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksime. En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo ĝis la Rivero, de maro ĝis maro, kaj de monto ĝis monto. La lando estos dezerta pro ĝiaj loĝantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.

Paŝtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan ŝafaron, kiu loĝas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili paŝtiĝu en Baŝan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.

Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindaĵojn.

La nacioj vidos kaj hontos, malgraŭ ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la buŝon, iliaj oreloj surdiĝos. Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampaĵoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kaŝejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.

Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?

Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn.

Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi ĵuris al niaj patroj en la tempo antikva.

Unua Responsorio


La venonto venos, kaj ne malfruos; kaj ne plu estos timo en niaj limoj. Ĉar Li mem estas nia savanto.

La venonto venos, kaj ne malfruos; kaj ne plu estos timo en niaj limoj. Ĉar Li mem estas nia savanto.

Li malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn.

Ĉar Li mem estas nia savanto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La venonto venos, kaj ne malfruos; kaj ne plu estos timo en niaj limoj. Ĉar Li mem estas nia savanto. – el Heb 10, 37; el Miĥ 7, 19

Dua Legaĵo – Pacianus


El la prediko de la sankta episkopo Paciano pri la bapto

Quis, Deus, similis tui, qui aufers iniquitatem?

Sicut portavimus imaginem terreni hominis, portemus et eius qui de caelo est; quia primus homo de terra terrenus, secundus a caelo caelestis. Quod agentes, dilectissimi, iam non moriemur amplius. Etiam si in hoc corpore resolvamur, vivemus in Christo, sicut ait ipse: Qui in me crediderit, licet moriatur, vivet.

Certi denique sumus, ipso teste Domino, et Abraham et Isaac et Iacob et omnes sanctos Dei vivere. Denique de his ipsis ait Dominus: Omnes autem illi vivunt: Deus enim vivorum est, non mortuorum. Et Apostolus de se dicit: Mihi vivere Christus est, et mori lucrum: optarem dissolvi et cum Christo esse. Adhuc: Nos autem dum in corpore hoc sumus, peregrinamur a Domino. Per fidem enim ambulamus, non per speciem. Hoc est quod credimus, dilectissimi fratres. Ceterum: Si in hoc saeculo sperantes sumus, miserabiliores omnibus hominibus sumus. Vita mundi et pecudibus et feris et alitibus, ut videtis ipsi, aut nobiscum est communis aut longior. Et illud homini proprium, quod per Spiritum suum dedit Christus, id est vita perpetua, sed si iam non peccamus amplius. Quia sicut mors scelere acquiritur, virtute vitatur; ita vita sceleribus amittitur, virtute retinetur. Stipendia ergo peccati mors; donum Dei, vita aeterna per Iesum Christum Dominum nostrum.

Ille est, ille qui redimit, donans nobis omnia peccata, sicut Apostolus dicit, et delens quod adversus nos erat chirographum inobauditionis; quia et ipsum tulit de medio, affigens illud cruci; exuens se carnem, tradŭit potestates, libere triumphans eas in semetipso. Solvit compeditos et vincula nostra disrupit, sicut David dixerat: Dominus erigit elisos, Dominus solvit compeditos, Dominus illuminat caecos. Et iterum: Dirupisti vincula mea, tibi sacrificabo hostiam laudis. Soluti itaque de vinculis, ubi per baptismi sacramentum ad signum Domini convenimus, sanguine Christi et nomine liberati.

Igitur, dilectissimi, semel abluimur, semel liberamur, semel in regnum immortale suscipimur; semel felices sunt, quorum remissa sunt facinora et quorum tecta sunt peccata. Tenete fortiter quod accepistis, servate feliciter, amplius peccare nolite. Puros vos ex eo et immaculatos in diem Domini reservate.


Originala teksto: Pacianus († antaŭ 392): Sermo De baptismo, nn. 6-7; en: Patrologia Latina 13, 1093-1094

Dua Responsorio


La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.

La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.

Vi jam formetis la malnovan homon kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis.

Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo. – 1 Kor 15, 47.49; el Kol 3, 9-10

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.