Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 20a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jen virino Kanaana kriis, dirante:
Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min;
mia filino estas terure turmentata de demono. – el Mat 15, 22

Ciklo B

¶ Mi estas la viva pano,
kiu malsupreniris de la ĉielo;
se iu manĝos el ĉi tiu pano,
tiu vivos eterne. – el Joh 6, 51

Ciklo C

¶ Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron;
kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis? – Luk 12, 49

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jes 6, 1-13


El la libro Jesaja

En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon. Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis. Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo.

Kaj mi diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.

Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro, kaj li ektuŝis mian buŝon, kaj diris: Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.

Kaj mi ekaŭdis la voĉon de la Sinjoro, kiu diris: Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris: Jen mi estas, sendu min. Tiam Li diris: Iru kaj diru al tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos. Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj ĝiajn orelojn surdigu, kaj ĝiajn okulojn blindigu, por ke ĝi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu.

Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos. Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando. Se restos en ĝi dekono, ĝi ankaŭ ekstermiĝos, sed kiel terebintarbo aŭ kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraŭ radiko; sankta semo estos ĝia radiko.

Unua Responsorio


Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta. La tuta tero estas plena de Lia gloro.

Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta. La tuta tero estas plena de Lia gloro.

Kaj unu serafo vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot.

La tuta tero estas plena de Lia gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta. La tuta tero estas plena de Lia gloro. – el Apo 4, 8; el Jes 6, 3

Dua Legaĵo – Ioannes Chrysostomus


El la homilioj de la sankta episkopo Johano Krizostomo pri la evangelio laŭ Mateo

Sal terrae et lŭ mundi

Vos estis sal terrae. Non enim pro vestra vita, sed pro toto orbe, inquit, verbum vobis committitur. Neque in duas urbes vobis mitto, vel decem vel viginti; neque in unam vos mitto gentem, sicut prophetas olim, sed in terram, in mare et in universum orbem; et hunc pessime affectum. Cum dixit enim: Vos estis sal terrae, ostendit universam hominum naturam infatuatam, et a peccatis corruptam esse. Ideo has in illis maxime virtutes requirit, quae sunt ad multorum sollicitudinem gerendam magis necessariae et utiles. Etenim qui mitis est, modestus, misericors et iustus, non in se tantum bona opera concludit, sed etiam id curat ut egregii illi fontes ad aliorum manent utilitatem. Rursum qui mundus est corde, pacificus et pro veritate pulsus, vitam suam ad communem utilitatem dirigit.

Ne putetis, inquit, vos ad levia quaedam certamina trahi, neque de rebus exiguis apud vos agi: Vos estis sal terrae. Quid igitur? num illi putrida restaurarunt? Nequaquam. Non possunt enim iam putrefacta salis permixtione iuvare. Non hoc certe fecerunt; sed renovata prius, et sibi tradita, et a foetore illo liberata, tunc cum sale miscebant atque in illa novitate servabant, quam a Domino acceperant. Nam liberari a foetore peccatorum, Christi virtutis opus fuit; at non ad illum foetorem reverti, id illorum diligentiae et laboris opus erat.

Viden’ quomodo paulatim ostendit ipsos prophetis esse meliores? Non enim Palaestinae doctores esse ait sed totius orbis terrae. Nolite ergo mirari, inquit, si aliis relictis, vos alloquar et ad tanta vos pericula pertraham. Considerate enim quot quantisque civitatibus, populis, gentibus vos praefectos missurus sim. Ideoque non vos tantum prudentes esse volo, sed ut alios similes faciatis. Nisi enim tales fueritis, ne vobis quidem ipsis sufficere poteritis.

Nam alii quidem infatuati, ministerio vestro resipiscere possunt; vos autem, si in illud malum incidatis alios vobiscum in perniciem trahitis. Itaque quanto maiora vobis committuntur negotia, tanto maiore studio opus habetis. Quapropter ait: Si autem sal infatuatum fuerit in quo salietur? Ad nihilum valet ultra, nisi ut mittatur foras, et conculcetur ab hominibus.

Ne enim audientes: Cum exprobraverint vos et persecuti vos fuerint, et dixerint omne malum verbum adversum vos, in medium prodire timeant, dicit: «Nisi ad haec parati fueritis, frustra electi estis. Itaque maledicta necessario sequuntur neque in aliquo vos laedunt, sed vestram testificantur firmitatem. Si vero illa metuentes, ab illa vobis congruente vehementia destiteritis, multo graviora passuri estis, apud omnes male audituri, et omnibus contemptui eritis: illud enim est conculcari».

Deinde ad aliud sublimius pergit exemplum: Vos estis lŭ mundi. Iterum mundi, non gentis unius vel viginti civitatum, sed totius orbis: lŭ intellegibilis, his solaribus radiis praestantior, quemadmodum et sal spiritale. Primo sal, deinde lŭ, ut discas quantum ex acri sermone lucrum proveniat, quanta ex gravi doctrina utilitas. Stringit enim, nec sinit diffluere, et ad virtutem ducens respiciendi vim indit. Non potest civitas abscondi supra montem posita; neque accendunt lucernam et ponunt eam sub modio. Rursus per haec illos ad accuratam vitae rationem excitat, docens eos ut sollicite sibi caveant, utpote qui sub omnium oculis versentur, et in medio totius orbis theatro decertent.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus († 407): Homilia in Matthaeum, Hom. 15, 6.7; en: Patrologia Græca 57, 231-232

Dua Responsorio


Vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin. Kaj vi estos miaj atestantoj ĝis la plej malproksima parto de la tero.

Vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin. Kaj vi estos miaj atestantoj ĝis la plej malproksima parto de la tero.

Via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.

Kaj vi estos miaj atestantoj ĝis la plej malproksima parto de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin. Kaj vi estos miaj atestantoj ĝis la plej malproksima parto de la tero. – el Ago 1, 8; el Mat 5, 16

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Sed la virino kaj adorkliniĝis al li, dirante:
Sinjoro, helpu min. – el Mat 15, 25

Ciklo B

¶ Mia karno estas vera manĝaĵo,
kaj mia sango estas vera trinkaĵo.
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon,
tiu havas eternan vivon. – el Joh 6, 55.54

Ciklo C

¶ Mi havas bapton, per kiu esti baptita;
kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita! – Luk 12, 50

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Ho virino, granda estas via fido;
estu al vi, kiel vi volas. – el Mat 15, 28

Ciklo B

¶ Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro,
tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi. – Joh 6, 57

Ciklo C

¶ Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero?
Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon. – Luk 12, 51

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.