Lundo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 22a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 19, 1-5. 10 - 20, 6


El la libro Jeremia

Tiele diris la Eternulo: Iru kaj aĉetu argilan kruĉon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejaĝuloj de la popolo kaj el la plejaĝuloj de la pastroj, iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaŭ la Pordego de Argilaĵoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi. Kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun lokon tian malfeliĉon, ke al ĉiu, kiu aŭdos pri ĝi, eksonoros liaj oreloj. Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis ĉi tiun lokon, kaj incensis sur ĝi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la reĝoj de Judujo, kaj plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj; kaj konstruis altaĵojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio eĉ ne venis en Mian kapon.

Kaj disrompu la kruĉon antaŭ la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi: kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiele Mi disrompos ĉi tiun popolon kaj ĉi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita; kaj oni enterigos en Tofet, ĉar ne ekzistos alia loko por enterigado. Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet. Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.

Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li stariĝis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.

Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan, Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo. La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro-ĉirkaŭe. Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo. Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon. Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.

Unua Responsorio


Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! Kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.

Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! Kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.

Vi obstinigis vian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.

Kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! Kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis. – Mat 23, 37; kp. Jer 19, 15

Dua Legaĵo – De imitatione Christi


El la libro «Imitado de Kristo»

Mi instruis la profetojn.

(La Sinjoro:) Aŭskultu, filo, Miajn parolojn, parolojn plenplenajn de dolĉeco, kiuj superas la sciencon de ĉiuj filozofoj kaj sciencistoj de ĉi tiu mondo. «Miaj paroloj estas spirito kaj vivo» (kp. Joh 6, 64), kaj ili ne estu prijuĝataj laŭ homa intelekto.

Ili ne servu al memplaĉo, sed oni aŭskultu ilin en silento kaj ilin akceptu kiel eble plej humile kaj kun arda fervoro.

(La servanto:) Kaj mi diri: «Feliĉa estas tiu, al kiu Vi, Sinjoro, instruas Vian leĝon, por malpezigi al li malbonajn tagojn (Psa 94, 12-13) kaj ne lasi lin senkonsola sur la tero.

(La Sinjoro:) Mi, la Sinjoro, diras: Mi instruis la profetojn; ekde la komenco kaj ĝis nun Mi ne ĉesas paroli al ĉiuj, sed multaj estas surdaj je Mia voĉo kaj kormalmolaj.

Multaj aŭskultas pli volonte la mondon ol Dion; ili pli facile servas la avidon de sia karno ol la plaĉon de Dio.

La mondo promesas aĵojn pasemajn kaj senvalorajn, kaj oni ĝin servas kun plej granda dediĉo; Mi promesas altvalorajn kaj eternajn, kaj la koroj de la mortemuloj restas malviglaj.

Kiu tiel same zorgeme en ĉio servas kaj obeas al Mi, kiel oni servas al la mondo kaj ĝiaj potenculoj?

Vi do hontu, malvigla kaj plendema servanto, ĉar aliuloj pli fervoras por sia pereo, ol vi por la vivo eterna.

Pri vantaĵoj ili ĝojas pli, ol vi pri la vero.

Tamen ili ofte seniluziiĝas pri sia espero, dum Mia promeso trompas neniun kaj Mi forsendas neniun, kiu konfidas al Mi.

Kion Mi promesas, Mi donos; kion Mi diras, Mi plenumos, kondiĉe tamen, ke oni ĝis la fino persistos en Mia amo.

Mi estas la rekompencanto de ĉiuj justuloj, kaj ĉiujn piulojn Mi ekzercas per pezaj elprovoj.

Gravuru Miajn parolojn en vian koron kaj zorge primeditu ilin, ĉar en tempo de tento vi ilin tre bezonos.

Kion vi nun ne komprenas dum la legado, vi jam komprenos en la tago de mia vizito.

Dumaniere Mi kutimas veziti Miajn elektitojn, nome per tento kaj per konsolo.

Kaj du instruojn Mi ĉiutage donas al ili: unu riproĉante iliajn malvirtojn, alian stimulante ilin al progreso en ĉiuj virtoj.

«Kiu aŭdas miajn parolojn kaj ilin malestimas, ilin havos kiel juĝiston en la lasta tago.» (kp. Joh 12, 48)

Originala teksto: De imitatione Christi (15a jarcento) Lib. 3, cap. 3 • Esperanta traduko el la latina: Frato Leothadius* = G. F. Joris de Ruyver, F.C. (1913-2010)

Dua Responsorio


Donu, mia filo, vian koron al mi, kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj. Kaj estos donata ĉarma ornamo al via kapo.

Donu, mia filo, vian koron al mi, kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj. Kaj estos donata ĉarma ornamo al via kapo.

Mia filo! Atentu mian saĝon. Al mia prudento klinu vian orelon.

Kaj estos donata ĉarma ornamo al via kapo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Donu, mia filo, vian koron al mi, kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj. Kaj estos donata ĉarma ornamo al via kapo. – el Sen 23, 26; 4, 9; 5, 1

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.