Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 23a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Lam 1, 1-12.18-20


Komenciĝas la libro Lamentado (Plorkantoj)

(Alef) Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma!
La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino,
La princino de landoj fariĝis tributulino!

(Bet) Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj;
Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj,
Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj.

(Gimel) Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado;
Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon;
Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.

(Dalet) La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj;
Ĉiuj ĝiaj pordegoj dezertiĝis, ĝiaj pastroj ĝemas;
Ĝiaj virgulinoj ploras, kaj al ĝi mem estas tre maldolĉe.

(He) Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton;
Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj malbonagoj;
Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.

(Vav) Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco;
Ŝiaj princoj fariĝis kiel cervoj, kiuj ne trovas paŝtejon,
Kaj ili iras senforte antaŭ la pelanto.

(Zain) En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj;
Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu ŝin helpas,
La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo.

(Ĥet) Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino;
Ĉiuj, kiuj ŝin estimis, nun malestimas ŝin, ĉar ili vidas ŝian malhonoron;
Kaj ŝi mem ĝemas kaj turnas sin malantaŭen.

(Tet) Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco;
Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton;
Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte fieras.

(Jod) La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn;
Ŝi vidas, kiel en ŝian sanktejon eniras nacioj,
Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.

(Kaf) Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon,
Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por revigligi sian animon:
Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis!

(Lamed) Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu,
Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero,
Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo ĵetis sur min en la tago de Lia flama kolero.

(Cadi) Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn.
Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon:
Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.

(Kof) Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis;
Miaj pastroj kaj miaj plejaĝuloj estas mortantaj en la urbo,
Ili serĉas por si panon, por revigligi sian animon.

(Reŝ) Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas!
Miaj internaĵoj ŝvelis, mia koro renversiĝis en mi, ĉar mi forte malobeis.
Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.

Unua Responsorio


Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro; ĉar mia konsolinto estas for. Rigardu kaj vidu, ĉiuj popoloj, ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero.

Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro; ĉar mia konsolinto estas for. Rigardu kaj vidu, ĉiuj popoloj, ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero.

Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu,

ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro; ĉar mia konsolinto estas for. Rigardu kaj vidu, ĉiuj popoloj, ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero. – Ijo 16, 16; el Lam 1, 12

Dua Legaĵo – Bruno von Köln (Bruno Cartusiensis)


El la psalmo-ekzegezoj de la sankta sacerdoto Bruno el Kolonjo

Si oblitus fuero tui, Ierusalem

Quam dilecta tabernacula tua! Concupiscit anima mea pervenire in atria Domini, id est in amplitudinem Ierusalem caelestis, quae civitas est Domini.

Ostendit autem quare concupiscit venire in atria Domini: et hoc ideo, o Domine, Deus virtutum supernarum exsistens, Rex meus et Deus meus, quoniam beati qui habitant in domo tua, Ierusalem caelesti. Ac si dicat: Quis non concupisceret venire in atria tua, cum sis Deus, id est creator et Dominus virtutum et rex, et cum omnes beati sint qui in domo tua habitant? Atria et domus pro eodem hic habet. Cum dicit beati, innuit eos tantam habere beatitudinem, quanta intellegi potest. Et inde constat eos esse beatos, quia laudabunt te devotionis amore in saecula saeculorum, id est in aeternum; non enim in aeternum laudarent, nisi in aeternum beati essent.

Ad hanc autem beatitudinem per se nemo potest pertingere, liceat habeat spem, fidem et dilectionem; sed beatus est vir ille, id est ille solummodo vir ad hanc beatitudinem pervenit, cuius est auxilium abs te ad ascensiones beatitudinis quas disposuit in corde suo. Quod est dicere: Ille solus dicendus est ad beatitudinem perventurus, qui, cum disponat in corde ad hanc beatitudinem ascendere per multas ascensiones virtutum et bonorum operum, a gratia tua suscipit auxilium; per se namque nullius est ascendere, Domino sic attestante: Nemo ascendit in caelum, per se scilicet, nisi Filius hominis qui est in caelo.

Dico quod ascensiones disposuit utpote exsistens in valle lacrimarum, id est in hac vita, quae humilis est et plena lacrimis tribulationum, ad comparationem alterius vitae, quae comparata huic mons dicenda est et gaudio plena.

Quoniam autem dixerat, beatus vir cuius est auxilium abs te, posset aliquis quaerere: Auxiliaturne Deus ad hoc? Ad quod sic respondet: Vere auxilium est beatis a Deo; etenim legislator, Christus scilicet qui nobis legem dedit, dat et dabit perseveranter benedictiones, id est multiplicia dona gratiae, per quae suos benedicet, id est, exaltabit ad beatitudinem; et per ipsas benedictiones, ibunt de virtute in virtutem ascendendo; et in futuro in Sion caelesti videbitur Christus Deus deorum, scilicet qui, cum Deus sit, deificabit quoque suos; vel, in ipsis Sion exsistentibus videbitur spiritaliter Deus deorum, Trinitas scilicet Deus; quod est dicere: Ratione videbunt in se Deum quem hic videre nequeunt; erit enim Deus omnia in omnibus.


Originala teksto: Bruno presbyter († 1101), in ps 83; en: Expositio in psalmos, edit. Cartusiae de Pratis, 1891, 376-377

Dua Responsorio


Nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.

Nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.

Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.

Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas. – 1 Joh 3, 2-3

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.