Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 24a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jesuo diris al Petro:
Mi ne diras al vi: ĝis sep fojoj vi pardonu;
sed: ĝis sepdekoble sep fojoj. – kp. Mat 18, 22

Ciklo B

¶ Sed vi – kiu vi diras, ke mi estas?
Petro responde diris al Jesuo:
Vi estas la Kristo. – el Mar 8, 29

Ciklo C

¶ Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili,
ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo,
kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis,
ĝis li ĝin trovos? – Luk 15, 4

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 1, 3-14.22-28


Komenciĝas la libro Jeĥezkel.

Aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo.

Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn. Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn. Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo.

La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar.

Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon. Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.

La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj. Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.

Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre. Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj.

Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis. Kiam aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn.

Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li. Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.

Unua Responsorio


Mi vidis: Super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. Kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

Mi vidis: Super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. Kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.

Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi vidis: Super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. Kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko! – el Jeĥ 1, 26; Jeĥ 3, 12; el Apo 5, 13

Dua Legaĵo – Augustinus


Komenciĝas la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj.

Christiani sumus et praepositi.

Spes tota nostra quia in Christo est et quia omnis vera et salubris gloria nostra ipse est, non nunc primum didicit caritas vestra. Estis enim in eius grege, qui intendit et pascit Israel. Sed quoniam sunt pastores, qui pastorum nomina audire volunt, pastorum officium implere nolunt, quid ad eos per Prophetam dicitur, recenseamus. Audite vos cum intentione, audiamus nos cum tremore.

Et factum est verbum Domini ad me, dicens: Fili hominis, propheta super pastores Israel et dic ad pastores Israel. Hanc lectionem modo, cum legeretur, audivimus; hinc cum vestra sanctitate aliquid loqui decrevimus. Adiuvabit ipse ut vera dicamus, si non nostra dicamus. Nam si nostra dixerimus, pastores erimus pascentes nos, non oves; si autem illius sunt quae dicimus, per quemlibet ipse vos pascit. Haec dicit Dominus Deus: O pastores Israel, qui pascunt se solos! Numquid non oves pascunt pastores? id est, non se pascunt pastores, sed oves. Haec prima causa est quare arguantur isti pastores, quia se ipsos pascunt, non oves. Qui sunt qui se ipsos pascunt? De quibus Apostolus dicit: Omnes enim sua quaerunt, non quae Iesu Christi.

Nos enim, quos in loco isto, de quo periculosa ratio redditur, Dominus secundum dignationem suam, non secundum meritum nostrum constituit, habemus duo quaedam plane distinguenda: unum quod christiani sumus, alterum quod praepositi sumus. Illud quod christiani sumus, propter nos est; quod praepositi sumus, propter vos est. In eo quod christiani sumus, attendatur utilitas nostra; in eo quod praepositi, nonnisi vestra.

Et sunt multi qui christiani, et non praepositi, perveniunt ad Deum, faciliore fortasse itinere et tanto forte expeditius ambulantes, quanto minorem sarcinam portant. Nos autem, excepto quod christiani sumus, unde rationem reddemus Deo de vita nostra, sumus etiam praepositi, unde rationem reddemus Deo de dispensatione nostra.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 1-2; en: CCL 41, 529-530

Dua Responsorio


La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min.

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min.

Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.

Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min. – el Psa 23, 1-3

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin
kaj pardonis al li la ŝuldon. – el Mat 18, 27

Ciklo B

¶ La Filo de homo devas multe suferi,
kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj,
kaj esti mortigita,
kaj post tri tagoj releviĝi. – el Mar 8, 31

Ciklo C

¶ Mi diras al vi:
Estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio
pro unu pekulo, kiu pentas. – el Luk 15, 10

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Vi malbona servisto,
mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min;
ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? – el Mat 18, 32-33

Ciklo B

¶ Kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio,
tiu ĝin savos. – el Mar 8, 35

Ciklo C

¶ Kiu virino, havante dek draĥmojn,
se ŝi perdis unu draĥmon,
ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon
kaj serĉas diligente, ĝis ŝi ĝin trovos? – Luk 15, 8

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.