Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 24a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 18, 1-13.20-32


El la libro Jeĥezkel

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis?

Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael. Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.

Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste; ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo; neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto; ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan; sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste; tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan; kaj ĉion diritan li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo; perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon; donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.

Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos. Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos. Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.

Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos. Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta. Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris. Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. Ĉar li rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos. La domo de Izrael diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta.

Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo. Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael? Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

Unua Responsorio


Oni ne plu diros: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis. Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.

Oni ne plu diros: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis. Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.

Mi juĝos ĉiun laŭ lia konduto. Filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo.

Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Oni ne plu diros: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis. Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos. – el Jer 31, 29; el Jeĥ 18, 20.30

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Offer consolationis alligamentum.

Flagellat, inquit, omnem filium quem recipit. Et tu dicis: «Forte exceptus eris?». Si exceptus a passione flagellorum, exceptus a numero filiorum. «Itane, inquies, flagellat omnem filium?». Prorsus flagellat omnem filium ut et unicum. Unicus ille de Patris substantia natus, aequalis Patri in forma Dei, Verbum per quod facta sunt omnia, non habebat ubi flagellaretur. Ad hoc carne indutus est, ut sine flagello non esset. Qui ergo flagellat unicum sine peccato, relinquit cum peccato adoptatum? In adoptionem vocatos nos esse Apostolus dicit. Adoptionem filiorum accepimus, ut essemus unico coheredes, essemus etiam hereditas eius: Postula a me, et dabo tibi gentes hereditatem tuam. Exemplum nobis proposuit in passionibus suis.

Sed plane ne futuris tentationibus deficiat infirmus, nec falsa spe decipiendus est, nec terrore frangendus. Dic ei: Praepara animam tuam ad tentationem. Et forte incipit labi, contremiscere, nolle accedere. Habes aliud: Fidelis Deus, qui non vos sinat tentari supra quam potestis ferre. Illud enim promittere et praedicare venturas passiones, infirmum confirmare est. Timenti autem nimium et ex hoc deterrito, cum polliceris misericordiam Dei, non quia tentationes deerunt, sed quia non permittit tentari super quam ferre potest, fractum colligare est.

Sunt enim qui cum audierint venturas tribulationes, armant se magis et quasi potum suum sitiunt. Parvam enim sibi putant fidelium medicinam, sed quaerunt et martyrum gloriam. Sunt autem alii qui auditis futuris et necessario venientibus tentationibus, quas proprie oportet venire christiano, quas nemo sentit nisi qui voluerit esse vere christianus, imminentibus ergo sibi talibus, frangitur et claudicat.

Offer consolationis alligamentum, alliga quod fractum est. Dic: «Ne timeas, non deserit in tentationibus ille in quem credidisti. Fidelis Deus, qui te non sinat tentari supra quam potes ferre. Non hoc a me audis, Apostolus dicit, qui etiam dicit: Vultis experimentum eius accipere, qui in me loquitur Christus? Haec ergo cum audis, ab ipso Christo audis, audis et ab illo pastore qui pascit Israel. Illi enim dictum est: Potabis nos in lacrimis, in mensura. Quod enim ait Apostolus: Non sinit tentari supra quam potestis ferre: hoc ait Propheta: In mensura. Tantum tu noli dimittere corripientem et hortantem, terrentem et consolantem, percutientem et sanantem.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 11-12; en: CCL 41, 538-539

Dua Responsorio


Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn, kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin.

Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis. – Psa 44, 23.12; Rom 8, 37

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.