Lundo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 26a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Flp 1, 12-26


El la letero al la Filipianoj

Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio, tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke; kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste elparoladi la vorton de Dio. Unuj ja proklamas Kriston eĉ envie kaj malpace, sed aliaj bonvole; ĉi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion; sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj. Kio do? nur tio, ke ĉiamaniere, ĉu pretekste aŭ vere, oni predikas Kriston: kaj pro tio mi ĝojas kaj ankoraŭ plu ĝojos. Ĉar mi scias, ke ĉi tio efikos al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo, laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.

Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. Ĉar ambaŭflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona; tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi. Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi ĉiuj, por via progreso kaj ĝojo de fido; por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova ĉeestado kun vi.

Unua Responsorio


Mi scias laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.

Mi scias laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.

Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.

Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi scias laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto. – el Flp 1, 19-21

Dua Legaĵo – Polykarpos (Polycarpus Smyrnæus)


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Polikarpo el Smirno al la Filipianoj

Ni armu nin mem per la armaĵo de justeco.

Tion ĉi, fratoj, kion mi skribas al vi pri la justeco, mi ne skribas el propra impulso, sed ĉar vi antaŭe incitis min. Ĉar nek mi mem nek iu alia simila al mi povas atingi la saĝecon de la beata kaj feliĉa Paŭlo; kiam li estis inter vi, li precize kaj firme instruis al vi la vortojn de la vero en ĉeesto de tiuj, kiuj tiam vivis. Kaj kiam li ne ĉeestis, li sendis leteron al vi, en kiu, se ĝin vi atente studas, vi trovos la manieron fortigi vin en la fido, kiun vi ricevis, kaj kiu, sekvate de espero kaj antaŭate de amo al Dio kaj Kristo kaj nia proksimulo, estas la patrino de ni ĉiuj. ĉar se iu interne estas posedata de tiu graco, li plenumis la ordonon de justeco, ĉar tiu, kiu amas, estas malproksima de ĉiu peko.

Komenco de ĉiu malbono estas monavido. Sciante tial, ke ĉar ni nenion enportis en la mondon, ni ankaŭ ne povos ion forporti, ni do armu nin mem per la armaĵo de justeco kaj ni instruu unue nin mem iradi laŭ la ordonoj de la Sinjoro. Due instruu viajn edzinojn iradi laŭ la fido, amo kaj sankteco, donitaj al ili, ke ili amu siajn edzojn en ĉiu vero kaj ke ĉiujn ceterajn ili amu egale en plena ĉasteco; kaj siajn infanojn ili eduku en timo antaŭ Dio. La vidvinojn instruu esti diskretaj koncerne la fidon de la Sinjoro, daŭre preĝantaj por ĉiuj, tenantaj sin for de kalumniado, klaĉado, falsa atestado, monavideco kaj ĉiuspeca malbono; ili konsciu, ke ili estas la altaroj de Dio, kaj ke Li ĉion perceptas, ke nenio kaŝiĝas antaŭ Li, nek rezonado nek pensado nek iu alia sekreto de la koro.

Sciante do, ke Dio ne estas mokata, ni do devas iri inde laŭ Liaj ordonoj kaj gloro. Same la diakonoj devas esti neriproĉeblaj antaŭ Lia justeco, ĉar diakonoj ili ja estas de Dio kaj de Kristo, sed ne de homoj. Ili ne estu kalumniantoj, falsuloj, aŭ monamantoj, sed ĉiurilate moderaj, kompatemaj, entreprenemaj, irantaj laŭ la vero de la Sinjoro, kiu estis la servanto de ĉiu. Se en la nuna mondo ni plaĉas al Li, ankaŭ la estontan ni heredos, kiel Li promesis al ni, ke Li levos nin el la mortintoj, kaj se ni vivos inde kun Li, ni ankaŭ reĝos kun Li, kondiĉe ke ni fidas je Li.

Originala teksto: Polycarpus Smyrnæus († ĉ. 155): Epistola ad Philippenses, nn. 3, 1 - 5, 2; en: Funk 1, 269-273 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ŝatinda; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.

Kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ŝatinda; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.

Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

Se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Donu, mia filo, vian koron al mi, kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj. Kaj estos donata ĉarma ornamo al via kapo. – el Sen 23, 26; 4, 9; 5, 1

Preĝo


Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.