Mardo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 26a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Flp 1, 27 - 2, 11


El la letero al la Filipianoj

Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, ĉu mi alvenos kaj vin vidos, aŭ forestos, mi aŭdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio, kaj neniel timigitaj de la kontraŭuloj: kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via saviĝo; ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li; havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis ĉe mi, kaj pri kiu vi nun aŭdas, ke ĉe mi ĝi ankoraŭ ekzistas.

Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo, kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio, sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. – Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Unua Responsorio


Kristo mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo.

Kristo mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo.

La aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon,

por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo. – el 1 Pet 2, 24; el Heb 2, 14; 12, 2

Dua Legaĵo – Polykarpos (Polycarpus Smyrnæus)


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Polikarpo el Smirno al la Filipianoj

Kristo al ni ekzemplon donis en propra persono.

La presbiteroj estu kompatemaj kaj pardonemaj pri ĉiuj, rekondukante la erarantojn, vizitante ĉiujn malsanulojn kaj ne neglektante vidvinon, orfon aŭ malriĉulon; sed ĉiam atentante pri la bono antaŭ Dio kaj homoj, detenante sin de ĉiu kolero, partieco, maljusta juĝo, longe-fortenante sin de ĉiu mon-amikeco, ne rapide kredante akuzojn kontraŭ iu ajn, ne severaj en siaj juĝoj, konsciaj, ke ni ĉiuj kulpas je pekoj.

Se la Sinjoron ni petas, ke Li pardonu nin, ankaŭ ni devas ja pardoni; ĉar ni ja estas antaŭ la okuloj de la Sinjoro kaj de Dio kaj ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Kristo kaj ĉiu devos respondi pri si mem. Tiel ni do servu lin en timo kaj ĉiu respekto, kiel li mem ordonis al ni, kaj kiel same ordonis la apostoloj, kiuj mesaĝis la evangelion al ni, kaj la profetoj, kiuj anticipe mesaĝis la alvenon de nia Sinjoro: ni strebu al la bono, retenu nin de tio, kio skandalas, de pseŭdofratoj, kaj de tiuj, kiuj hipokrite portas la nomon de la Sinjoro por misvojigi vanajn homojn.

Ĉiu, kiu ne konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas Antikristo; kaj kiu ne konfesas la martirmorton sur la kruco, tiu estas el la diablo: kaj kiu pervertas la dirojn de ka Sinjoro al siaj propraj deziroj, kaj diras, ke estas nek resurekto nek juĝo, tiu estas unuenaskito de Satano. Tial, forlasante la vanecon de la amaso kaj iliajn pseŭdoinstruojn, ni do reiru al la parolo, kiu estis transdonita al ni deorigine, ni sobriĝu en preĝado, eltenu en fastado, petegu en niaj preĝoj la Dion, kiu ĉion vidas, ke Li ne konduku nin en tenton, ĉar ja diris la Sinjoro: la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.

Ni do daŭre eltenu en nia espero, kaj en la garantio de nia justeco, kiu estas Kristo Jesuo, kiu portis niajn pekojn en sia propra korpo sur la lignaĵo; pekon li ne faris, kaj neniu fiaĵo troviĝis en lia buŝo. Sed pro ni, por ke ni vivu en li, ĉion li eltenis. Ni do fariĝu imitantoj de lia pacienco. Kaj se ni suferos pro lia nomo, ni laŭdu lin. ĉar tiun ĉi ekzemplon li donis en propra persono, kaj ni fidis je li.

Originala teksto: Polycarpus Smyrnæus († ĉ. 155): Epistola ad Philippenses, nn. 6, 1 - 8, 2; en: Funk 1, 273-275 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj. Donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon.

Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj. Donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon.

Mi havas esperon al Dio. Mii min ekzercadas, havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj,

por ke oni ne kulpigu nian administradon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj. Donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon. – el Rom 12, 17; el 2 Kor 6, 3; el Ago 25, 15-16

Preĝo


Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.