Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 27a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tim 6, 11-21


El la unua letero al Timoteo

Sed vi, ho homo de Dio, forsaviĝu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon. Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj.

Mi vin admonas antaŭ Dio, kiu ĉion vivigadas, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu antaŭ Pontio Pilato atestis la bonan konfeson, ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riproĉo, ĝis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj, kiu sola havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado; ke ili bone agadu, ke ili estu riĉaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj; provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.

Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio; kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon. Graco estu kun vi.

Unua Responsorio


Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo,

kun abundo da dankesprimo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo. – Kol 2, 6-7; el Mat 6, 19-20

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la homilioj de la sankta papo Gregoro la Unua, la Granda

Ministerium actionis nostrae

Missis praedicatoribus, quid dicat Dominus audiamus: Messis quidem multa, operarii autem pauci. Rogate ergo dominum messis, ut mittat operarios in messem suam. Ad messem multam operarii pauci sunt, quod sine gravi maerore loqui non possumus, quia etsi sunt qui bona audiant, desunt qui dicant. Ecce mundus sacerdotibus plenus est, sed tamen in messe Dei rarus valde invenitur operator, quia officium quidem sacerdotale suscepimus, sed opus officii non implemus.

Sed pensate, fratres carissimi, pensate quod dicitur: Rogate dominum messis, ut mittat operarios in messem suam. Vos pro nobis petite, ut digna vobis operari valeamus, ne ab exhortatione lingua torpeat, ne postquam praedicationis locum suscepimus, apud iustum iudicem nostra nos taciturnitas addicat. Saepe enim pro sua nequitia praedicantium lingua restringitur; saepe vero ex subiectorum culpa agitur ut eis qui praesunt, praedicationis sermo subtrahatur.

Ex sua quippe nequitia praedicantium lingua restringitur, sicut Psalmista ait: Peccatori autem dixit Deus: Quare tu enarras iustitias meas? Et rursum ex vitio subiectorum vox praedicantium prohibetur sicut ad Ezechielem Dominus dicit: Linguam tuam adhaerescere faciam palato tuo, et eris mutus, nec quasi vir obiurgans, quia domus exasperans est. Ac si aperte dicat: Idcirco tibi praedicationis sermo tollitur, quia dum me in suis actibus plebs exasperat, non est digna cui exhortatio veritatis fiat. Ex cuius ergo vitio praedicatori sermo subtrahatur, non facile cognoscitur. Quia vero pastoris taciturnitas aliquando sibi, semper autem subiectis noceat, certissime scitur.

Est et aliud, fratres carissimi, quod me de vita pastorum vehementer affligit, sed ne cui hoc iniuriosum videatur fortasse quod assero, me quoque pariter accuso, quamvis barbarici temporis necessitate compulsus, valde in his iaceo invitus.

Ad exteriora enim negotia delapsi sumus et aliud ex honore suscepimus atque aliud officio actionis exhibemus. Ministerium praedicationis relinquimus, et ad paenam nostram, ut video, episcopi vocamur, qui honoris nomen, non virtutem tenemus. Relinquunt namque Deum hi qui nobis commissi sunt, et tacemus. In pravis actibus iacent, et correptionis manum non tendimus.

Sed quando nos vitam corrigere valeamus alienam, qui neglegimus nostram? Curis enim saecularibus intenti, tanto insensibiliores intus efficimur, quanto ad ea quae foris sunt studiosiores videmur.

Unde bene sancta Ecclesia de membris suis infirmantibus dicit: Posuerunt me custodem in vineis, vineam meam non custodivi. Custodes in vineis positi, nostram vineam minime custodimus, quia dum extraneis actionibus implicamur, ministerium actionis nostrae neglegimus.


Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Homiliae in Evangelia, Hom. 17, 3.14; en: Patrologia Latina 76, 1139-1140.1146

Dua Responsorio


La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; elverŝu antaŭ Li vian koron,

ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. – el Luk 10, 2; el Psa 62, 9

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.