Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 28a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Zeĥ 1, 1 - 2, 4


Komenciĝas la libro Zeĥarja.

En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante:

Forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj. Diru do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj – sed ili ne aŭskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo. Kie estas viaj patroj? kaj eĉ la profetoj, ĉu ili povas vivi eterne? Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato Ŝebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante:

Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur ruĝa ĉevalo, kaj li troviĝas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li troviĝas ĉevaloj ruĝaj, brunaj, kaj blankaj. Mi demandis: Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la anĝelo, kiu parolis kun mi, diris al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas. Kaj la viro, kiu troviĝis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris: Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron. Kaj ili mem ekparolis al la anĝelo de la Eternulo, kiu troviĝis inter la mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca. Tiam ekparolis la anĝelo de la Eternulo kaj diris: Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj? Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn. Tiam diris al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro; kaj per granda indigno Mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj; ĉar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfeliĉon. Tial tiele diras la Eternulo: Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi, diras la Eternulo Cebaot, kaj ŝnuro de ĉarpentistoj estos tirata en Jerusalem. Ankoraŭ proklamu jenon: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.

Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj. Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon. Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn. Mi diris: Kion ili intencas fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.

Unua Responsorio


Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi.

Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi.

Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon; ĉar ĝia lampo estas la Ŝafido.

Mia domo estos konstruita en ĝi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi. – el Zeĥ 1, 16; el Apo 21, 23

Dua Legaĵo – Columbanus Luxoviensis


El la instruo de la sankta abato Kolombano el Luxeuil pri pentemo

Perenne lumen in templo aeterni Pontificis

Quam beati, quam felices servi illi, quos cum venerit Dominus, inveniet vigilantes! Beata vigilia, qua ad Deum, universitatis auctorem, omnia implentem et omnia excedentem, vigilatur!

Utinam me quoque, vilem licet, suum tamen servulum, ita dignaretur de somno inertiae excitare, ita illo divinae caritatis igne accendere, quo supra sidera exardesceret suae caritatis flamma, suae nimiae dilectionis desiderium, semperque divinus ignis intra me arderet!

Utinam talis essem meritis, ut mea lucerna semper nocte in templo Domini mei arderet, ut omnibus domum Dei mei intrantibus luceret! Domine, da mihi, rogo te, in nomine Iesu Christi Filii tui, Dei mei, illam quae nescit cadere caritatem, ut mea lucerna accendi sciat, exstingui nesciat; mihi ardeat, aliis luceat.

Tu, Christe, lucernas nostras accendere digneris, dulcissime nobis salvator noster, quo perpetuae luceant in templo tuo, ac perenne lumen a te perenni lumine accipiant, ut tenebrae nostrae illuminentur, mundi autem tenebrae a nobis fugentur.

Sic lumen tuum meae largiaris, rogo, Iesu mi, lucernae, ut illius luce illa sancta sanctorum mihi appareant, quae te aeternum Pontificem aeternorum in antibus magni illius tui templi illic intrantem habeant, quo te iugiter tantummodo videam, aspiciam, desiderem; tantum te amans conspiciam ac coram te mea semper lucerna luceat, ardeat.

Tuum sit, quaeso, te nobis pulsantibus monstrare, amantissime Salvator, ut te intellegentes, tantum te amemus, te solum amemus, te solum desideremus, te solum meditemur die ac nocte, semper te cogitemus; et in tantum nobis tuum inspirare digneris amorem, quantum te amari Deum decet ac diligi; ut omnia interiora nostra tua occupet dilectio, totosque nos tuus possideat amor, totos nostros sensus tua impleat caritas, ut praeter te aliud amare nesciamus, qui sempiternus es; quo tanta caritas aquis multis huius aeris et huius terrae et huius maris exstingui in nobis nequeat iŭta illud: Et aquae multae non potuerunt exstinguere caritatem.

Quod in nobis quoque compleri vel ex parte possit, te donante Domino nostro Iesu Christo, cui gloria in saecula saeculorum. Amen.


Originala teksto: Columbanus Luxoviensis († 614): Instr. De compunctione, 12, 2-3; en: Opera, Dublin 1957, pp. 112-114

Dua Responsorio


La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos;

sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro. – el Jes 60, 19-20

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.