Mardo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 30a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Saĝ 3, 1-19


El la libro Saĝeco

La animoj de la justuloj estas en la mano de Dio
kaj turmento nepre ne tuŝos ilin.

Al la stultuloj ŝajnis, ke ili mortis,
kaj ilia foriro estis taksita kiel malfeliĉo,
kaj ilia forvojaĝado for de ni kiel katastrofo;
sed ili estas en paco.

Ĉar eĉ se laŭ homa juĝo ili estas punitaj,
ilia espero estas plena je senmorteco;
kaj malmulte punite, ili gajnos multon,
ĉar Dio provis ilin kaj trovis ilin indaj je Li mem.

Kiel oron en fandujo Li provis ilin,
kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin.

Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos
kaj kiel fajreroj en la stoploj ili diskuros.
Ili juĝos la naciojn kaj regos popolojn,
kaj la Sinjoro reĝos super ili por ĉiam.

Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos la veron,
kaj la fideluloj daŭre ĝuos Lian amon,
ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.

Sed la malpiuloj havos punon laŭ siaj rezonadoj,
tiuj, kiuj malatentis justecon kaj renegatis de la Sinjoro.

Ĉar tiu, kiu malestimas saĝecon kaj disciplinon, estas mizera,
kaj vana estas ilia espero,
kaj iliaj laboroj senfruktaj,
kaj iliaj agoj senutilaj.
Iliaj edzinoj estas facilanimaj,
kaj malvirtaj iliaj infanoj,
malbenita ilia idaro.

Ĉar feliĉa estas la nemakulita sterilulino,
ŝi, kiu ne konis pekan liton;
ŝi havos frukton ĉe la ekzamenado de animoj;

kaj feliĉa la eŭnuko, kiu ne malbone agis
nek projektis malbonaĵojn kontraŭ la Sinjoro;
ĉar estos donitaj al li la speciala dono de la fido
kaj pli plaĉa loto en la templo de la Sinjoro.

Ĉar la frukto de bonaj agoj estas glora,
kaj bone enradikigita saĝeco estas neerarema.

Sed la infanoj de adultuloj ne maturiĝos,
kaj la idoj de neregula lito estos detruitaj.
Eĉ se ĉi tiuj havos longan vivon, ili estos malestimataj,
kaj je la fino ilia maljuneco estos senhonora.
Kaj se ili mortos subite, ili ne havos esperon
nek en la tago de decido konsolon.

Ĉar la fino de malvirta generacio estas malfacila.

Unua Responsorio


Kiel oron en fandujo Li provis ilin, kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin. Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos, ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.

Kiel oron en fandujo Li provis ilin, kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin. Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos, ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.

Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos la veron, kaj la fideluloj daŭre ĝuos Lian amon,

ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel oron en fandujo Li provis ilin, kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin. Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos, ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj. – el Saĝ 3, 6-7.9

Dua Legaĵo – Clemens I


El la unua letero de la sankta papo Klemento la Unua al la Korintanoj

Fidelas Dio je siaj promesoj.

Ni rimarku, miaj karaj, kiel la Sinjoro montras al ni la estontan resurekton, kies primicojn li ekzemplis en la Sinjoro Jesuo Kristo, restariginte lin el la mortintoj. Ni konsideru, miaj karaj, la resurekton, kiu okazas en sia propra tempo. La tago kaj la nokto klarigas al ni resurekton: ekdormas la nokto, leviĝas la tago: la tago foriras, la nokto sekvas. Ni prenu la fruktojn: kiel kaj kiumaniere okazas la semado? Eliras la semanto kaj li ĵetas sur la teron ĉiun el la semoj, kaj ĉiuj ĉi falas sur la teron, sekaj kaj nudaj, kaj disfalas: tiam el tiu disfalo la grandiozo de la providenco de la Sinjoro restarigas ilin, kaj el ĉiu unuopa semo ili obliĝas kaj fruktiĝas.

Kun tiu ĉi espero do niaj animoj alkroĉiĝu al Tiu, kiu fidelas je siaj promesoj kaj al siaj juĝoj. Kiu ordonis ne mensogi, Tiu des pli ne mensogas. Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla, krom mensogi. En ni do ni rebruligu la fidon je Li, kaj ni konsciiĝu, ke ĉio estas proksima al Li.

Per Sia majesta vorto la tuton Li kunmetis, kaj per Lia vorto ĉio povas detruiĝi. Kiu diros al Li: Kion Vi faris? aŭ rezistos la potencon de Lia forto? Ĉion Li faros, kion Li volas kaj kiel Li ĝin volas; kaj nenio neniiĝos el ĉio, kion Li dekretis. Ĉio staras antaŭ Li, kaj nenio kaŝiĝas al Lia deziro. Ĉar La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon, sen paroloj kaj sen vortoj; oni ne aŭdas ilian voĉon.

Ĉar ĉio estas vidata kaj aŭskultata, ni do timu antaŭ Li kaj ni forlasu la malpurajn dezirojn pri maldecaĵoj, por ke ni estu protektataj de Lia kompatemo kontraŭ la venonta juĝo. Ĉar kie povas iu ajn el ni eskapi de Lia potenca mano? Kaj kiu mondo akceptos nin se ni dizertus el Lia servo? Ĉar diras ja ie la Skribo: Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo? Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se mi foriros al la ekstremaĵoj de la tero, tie estas Via dekstra mano; se mi descendus en la abismojn, tie estas Via spirito. Kien do oni foriru, aŭ kien fuĝu de antaŭ Li, kiu la tuton havas en Siaj manoj?

Tial ni do proksimiĝu al Li en sankteco de animo, levante al Li purajn kaj senkulpajn manojn, amante nian karan kaj kompateman Patron, kiu faris nin por Si elektita porcio.

Originala teksto: Clemens papa Primus († 97): Epistola ad Corinthios I, Cap. 24, 1-5; 27, 1 - 29, 1; en: Funk 1, 93-97 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Sinjoro, Sinjoro, reĝo super ĉio, al Via potenco ĉio submetiĝas, kaj se Vi volas, neniu Vin kontraŭos. Liberigu nin pro Via nomo.

Sinjoro, Sinjoro, reĝo super ĉio, al Via potenco ĉio submetiĝas, kaj se Vi volas, neniu Vin kontraŭos. Liberigu nin pro Via nomo.

Vi kreis ĉielon kaj teron kaj ĉion mirindan, kio estas sub la ĉielo.

Liberigu nin pro Via nomo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sinjoro, Sinjoro, reĝo super ĉio, al Via potenco ĉio submetiĝas, kaj se Vi volas, neniu Vin kontraŭos. Liberigu nin pro Via nomo. – el Est 4, 17b-c

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.