Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 31a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Mak 4, 36-59


El la unua libro de la Makabeoj

Tiam diris Judas kaj liaj fratoj: Jen, venkitaj estas niaj malamikoj; nun ni do iru purigi la sanktejon por denove konsekri ĝin. Kaj kolektiĝis la tuta armeo, kaj ili supreniris al la monto Cion. Ili vidis la dezertigitan sanktejon, la profanitan altaron, la bruligitajn pordegojn kaj la kortojn kovritajn de arbustoj, kvazaŭ en arbaro aŭ sur iu monto, kaj ankaŭ la detruitajn kromkonstruaĵojn. Kaj ili disŝiris siajn vestaĵojn, kaj forte funebris kaj priverŝis al si la kapojn per cindro. Ili falis vizaĝaltere. Ili trumpetis la signaltrumpetojn kaj levis la voĉojn al la ĉielo.

Tiam Judas ordonis al la viroj batali kontraŭ la viroj en la citadelo, ĝis estos purigita la sanktejo. Li elektis senriproĉajn pastrojn fidelajn al la leĝo. Ili purigis la sanktejon kaj forigis la ŝtonojn de la malpuraĵo en malpuran lokon. Ili ankaŭ interkonsiliĝis, kion fari pri la profanita altaro de la bruloferoj. Venis al ili la feliĉa ideo detrui ĝin; tiam neniam iĝos hontokaŭzo, ke profanis ĝin la nacianoj. Ili malkonstruis la altaron, sed la ŝtonojn ili metis en difinita loko sur la templa monteto, ĝis aperos profeto, kiu decidos pri ili. Poste, laŭ la leĝo, ili prenis krudajn ŝtonojn kaj konstruis novan altaron laŭ la modelo de la malnova. Ili ankaŭ rekonstruis la sanktejon kaj ĝian internon kaj ili purigis la kortojn. Ili faris novajn sanktajn vazojn kaj enportis al la sanktejo la kandelabron, la incensaltaron kaj la tablon. Poste ili oferis incenson sur la altaro, ekbruligis la lampojn de la kandelabro, por lumigi la templon. Ili metis sur la tablon la panojn de propono, pendigis la kurtenojn kaj elfinis ĉion, kion ili entreprenis.

La dudek-kvinan de la naŭa monato (tio estas Kislev) de la jaro cent kvardek ok, je tagiĝo ili leviĝis, kaj ili alportis oferon laŭ la leĝo sur la nove konstruita altaro de la bruloferoj. En la sama tempo kaj la sama tago, en kiu ĝi estis profanita de la nacianoj, oni konsekris ĝin denove sub la sono de laŭdokantoj, citroj, harpoj kaj cimbaloj. La tuta popolo falis vizaĝaltere, adorante kaj laŭdante sian Feliĉiganton en la ĉielo. Dum ok tagoj ili festis la konsekron de la altaro kaj ĝojplene ili oferis bruloferojn, kaj alportis dankoferojn kaj pacoferojn. La fasadon de la sanktejo ili ornamis per oraj florkronoj kaj malgrandaj ŝildoj kaj ili renovigis la pordegojn kaj la kromkonstruaĵojn, kaj faris novajn pordojn. Kaj tre ĝojis la popolo, ĉar oni forviŝis la honton de la nacianoj.

Sed Judas, liaj fratoj kaj la tuta komunumo de Izrael decidis, ĉiujare ĝoje kaj dankeme festi la tagon de la altarkonsekro dum ok tagoj, ekde la dudek-kvina tago de la monato Kislev.

Unua Responsorio


La fasadon de la sanktejo ili ornamis per oraj florkronoj kaj festis la konsekron de la altaro. Kaj tre ĝojis la popolo.

La fasadon de la sanktejo ili ornamis per oraj florkronoj kaj festis la konsekron de la altaro. Kaj tre ĝojis la popolo.

Ili glorigis en himnoj kaj dankokantoj la Sinjoron.

Kaj tre ĝojis la popolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La fasadon de la sanktejo ili ornamis per oraj florkronoj kaj festis la konsekron de la altaro. Kaj tre ĝojis la popolo. – el 1 Mak 4, 56-58; el 2 Mak 10,38

Dua Legaĵo – Cyrillus Hierosolymitanus


El la kateĥizoj de la sankta episkopo Cirilo el Jerusalemo

De fidei symbolo

Fidem in addiscendo atque profitendo, illam solam amplectere et serva, quae nunc tibi ab Ecclesia traditur, ex omnibus Scripturis vallata. Cum enim non omnes possint Scripturas legere, sed alios quidem imperitia, alios vero occupatio quaedam a cognitione impediat, ne anima per ignorationem intereat, paucis versiculis symboli universum fidei dogma comprehendimus.

Hanc vero fidem tamquam viaticum in omni tempore vitae habere iubeo et praeter eam nullam aliam amplius suscipere; neque etiam si nos ipsi mutati, his quae nunc docemus contraria loqueremur, neque etiam si angelus contrarius in lucis angelum transfiguratus, in errorem te vellet abducere. Nam licet nos aut angelus de caelo evangelizet vos, praeter id quod nunc accepistis, anathema sit vobis.

Et modo quidem nudis verbis tenus audiens, fidem memoria retine; singulorum vero capitum excipe opportuno tempore ex divinis Scripturis assertionem. Non enim ut hominibus libuit, fidei summa composita est; sed selecta ex omnibus Scripturis commendatiora capita unam fidei doctrinam perficiunt et complent. Et quemadmodum sinapis semen in modico grano plures ramos circumplectitur, ita et fides haec paucis in verbis, omnem tam vetere quam novo in testamento contentam pietatis cognitionem, in sinu velut involvit.

Videte itaque, fratres, et tenete traditiones, quas nunc accipitis, et inscribite eas in latitudine cordis vestri.

Religiose observate ne quos alicubi depraedetur inimicus inertes ac remissos, ne quis haereticus, eorum quae vobis tradita sunt, pervertat quidpiam. Fides enim est proicere argentum ad mensam, quod a nobis praestitum est. Deus vero reposcet a vobis depositi rationem. Contestor, sicut ait Apostolus, coram Deo qui vivificat omnia, et Christo Iesu qui testimonio professus est sub Pontio Pilato bonam confessionem, ut hanc vobis traditam fidem immaculatam custodiatis, usque ad apparitionem Domini nostri Iesu Christi.

Thesaurus vitae nunc tibi traditus est, et depositum suum requiret Dominus tempore apparitionis suae, quam propriis temporibus ostendet beatus et solus princeps, rex regnantium et dominus dominantium; qui solus habet immortalitatem, lucem habitans inaccessibilem, quem nullus hominum vidit neque videre potest. Cui gloria, honor et imperium in saecula saeculorum. Amen.


Originala teksto: Cyrillus Hierosolymitanus († 386): Catechesis 5, De fide et symbolo, 12-13; en: Patrologia Græca 33, 519-523

Dua Responsorio


Virtulo vivos per sia fideleco; kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li. Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantoj por la gajnado de la animo.

Virtulo vivos per sia fideleco; kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li. Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantoj por la gajnado de la animo.

Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li.

Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantoj por la gajnado de la animo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Virtulo vivos per sia fideleco; kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li. Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantoj por la gajnado de la animo. – Heb 10, 38-39; el Ĥab 2, 4

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.