Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 34a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Alternativa Himno:
⇒ Dies iræ (1)

Unua Legaĵo – 2 Pet 2, 1-9


El la dua letero de Petro

Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; kaj savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj (ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, por iliaj malvirtaj faroj); la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo.

Unua Responsorio


Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.

Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.

Multaj falsaj profetoj leviĝos, faros grandajn signojn kaj miraklojn, kaj forlogos multajn,

sed interne estas rabemaj lupoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. – Mat 7, 15; 24, 11.24

Dua Legaĵo – Makarios (Macarius)


El homilio atribuita al la sankta episkopo Makario

Vae animae, si non habuerit Christum in se habitantem!

Quemadmodum olim Deus infensus Iudaeis tradidit Ierusalem in spectaculum hostibus, et dominati sunt in eos qui oderant illos, nec erat amplius ibi festum neque oblatio, sic etiam iratus animae, propter transgressionem mandati, tradidit eam hostibus, qui cum sic sedŭissent eam, penitus eam deformarunt.

Et quemadmodum domus, si careat domino inhabitante, tenebras, probrum ac contumeliam induit, sordibusque ac stercore repletur; sic quoque anima destituta Domino suo, cum angelis in se tripudiante, tenebris peccati, turpitudine affectionum atque omni ignominia repletur.

Vae viae, si nemo in ea ambulet, nec audiat in ea vocem hominis! quia receptaculum est bestiarum. Vae animae, si non ambulet in ea Dominus, atque voce sua fuget ex ea spiritales nequitiae bestias! Vae domui, si non dominus eam inhabitet! Vae terrae, si caruerit, qui exerceat eam, colono! Vae navi, si destituatur gubernatore, quoniam fluctibus et tempestate maris iactata perit! Vae animae, cum verum gubernatorem Christum in se non habuerit! quoniam in acerbo tenebrarum mari degens et fluctibus affectionum quassata, atque a spiritibus nequam velut hiemali tempestate iactata, tandem interitum consequitur.

Vae animae, si caruerit, qui excolat illam diligenter, Christo, ut bonos fructus Spiritus producere possit! quia, cum sit deserta, spinis ac tribulis plena, tandem exustionem ignis pro fructu producit ac consequitur. Vae animae, si non habuerit Dominum suum Christum in se habitantem! quia, cum sit deserta, ac fetore affectionum scateat, diversorium exsistit vitiorum.

Quemadmodum enim colonum, si accingat se ad excolendam terram, oportet instrumenta atque indumenta ad culturam accommoda sumere; ita Christus, rex ille caelestis ac verus agricola, veniens ad desolatam per vitium humanitatem, assumpto corpore ac pro instrumento crucem portando, excoluit animam desertam, et ex ea decerpsit spinas et tribulos pravorum spirituum, et lolia peccati evulsit, atque omne fenum peccatorum eius igni combussit; cumque sic exercuisset illam ligno crucis, plantavit in ea pulcherrimum hortum Spiritus, omnis generis suavissimum et gratissimum fructum Deo velut Domino producentem.


Originala teksto: Macarius (attr.): Homilia 28; en: Patrologia Græca 34, 710-711

Dua Responsorio


Mi estas la vera vinberarbo, vi estas la branĉoj. Kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto.

Mi estas la vera vinberarbo, vi estas la branĉoj. Kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto.

Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis.

Kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi estas la vera vinberarbo, vi estas la branĉoj. Kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto. – el Joh 15, 1.5.9

Preĝo


Veku, Dio, la volon de Viaj fideluloj,
por ke ni, kiuj fervore deziras la frukton de Via savo,
pli kaj pli abunde ricevu Vian helpon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.