Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 34a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-13


Hodiaŭ estas la Soleno de Jesuo Kristo, la Reĝo.

Jen, redunde, la Preĝo por la Horo de la Legaĵoj en la labortagoj de 34a Ordinara Semajno:


Preĝo


Veku, Dio, la volon de Viaj fideluloj,
por ke ni, kiuj fervore deziras la frukton de Via savo,
pli kaj pli abunde ricevu Vian helpon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

En la labortagoj de la 34a semajno oni povas elekti jenajn alternativajn himnojn:

► HORO DE LA LEGAĴOJ


HIMNO


Dies iræ (1)


Tag’ alvenos de kolero,
cindre diseriĝos tero
laŭ profeto-vorta vero.

Kia do tremado estos,
kiam la juĝist’ majestos,
ĉiujn per rigor’ molestos.

Tubjo ĵetos strangan sonon,
skuos tomban regionon,
puŝos ĉiujn antaŭ tronon.

Morto kaj naturo miros,
kiam hom’ el tombo iros,
al juĝist’ respondon diros.

La juĝist' kun libro venos,
kiu ĉion ene tenos,
kio mondon pun-ĉagrenos.

Por la juĝo li eksidos,
kaŝitaĵojn Li ekvidos,
Li pri ĉiu far’ decidos.

Ho majesta Triunuo,
min konduku al la ĝuo
de l' eterna vivo-fluo. Amen.

latina T: anonima, eble de Tomaso el Celano (ĉ. 1190 - ĉ. 1260) • E: Guido Holz 1986, 2001 en ADORU 082; doksologio: Albrecht Kronenberger 2007

► MATENA LAŬDO


HIMNO


Dies iræ (2)


Kion diros mi mizera?
Kie propetant’ sincera?
Tremos eĉ virtulo vera.

Reĝo de altec’ terura,
savas Vi pro graco nura,
savu min, am-fonto pura.

Vi ja serĉis min ĝis sveno,
savis min per kruc-ĉagreno:
Ne vaniĝu tia peno!

Konsciiĝu, Filo Dia:
Kulpas mi pri vojo Via.
Gardu min je tago tia.

Vi juĝanta kun rigoro,
min pardonu pro favoro
antaŭ la verdikta horo.

Min ĝemigas abomeno,
kulpe ruĝas la mieno:
Di’, indulgu min per beno.

Ho majesta Triunuo,
min konduku al la ĝuo
de l' eterna vivo-fluo. Amen.

latina T: anonima, eble de Tomaso el Celano (ĉ. 1190 - ĉ. 1260) • E: Guido Holz 1986, 2001 en ADORU 082; doksologio: Albrecht Kronenberger 2007

► VESPERA LAŬDO


HIMNO


Dies iræ (3)


Al Maria Vi pardonis,
savon al krimul’ proponis,
eĉ al mi esperon donis.

Mia preĝ’ ne indas famon,
sed Vi, bona, montru amon,
pelu for eternan flamon.

Post mutigo de l’ damnitoj,
post punad’ per flam-ekscitoj
voku min kun virt-spiritoj.

Inter ŝafojn Vi min metu,
inter kaprojn ne forĵetu;
dekstra flanko por mi pretu.

Mi petegas Vin kun klino,
cindre pentas mia sino:
zorgu do pri mia fino.

Jen la tago de la ploro:
el la cindro kun angoro
hom’ leviĝos por la juĝo.
Estu, Dio, do rifuĝo.

Ho majesta Triunuo,
min konduku al la ĝuo
de l' eterna vivo-fluo. Amen.

latina T: anonima, eble de Tomaso el Celano (ĉ. 1190 - ĉ. 1260) • E: Guido Holz 1986, 2001 en ADORU 082; doksologio: Albrecht Kronenberger 2007



supren al la komenco de la paĝo