Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 34a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Alternativa Himno:
⇒ Dies iræ (1)

Unua Legaĵo – 2 Pet 2, 9-22


El la dua letero de Petro

La Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo; sed precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo, kaj malestimas regadon.

Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn; sed kontraŭe, anĝeloj, superante laŭ forto kaj potenco, ne faras insultan akuzon kontraŭ ili antaŭ la Sinjoro. Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laŭ naturo por kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en sia putreco pereos, en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan diboĉon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindaĵoj, diboĉante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi; havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno; forlasinte la rektan vojon kaj erarvaginte, sekvinte la vojon de Bileam, filo de Beor, kiu amis la rekompencon de malbonfarado; sed li estis riproĉita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa voĉo, haltigis la frenezecon de la profeto. Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas rezervita. Ĉar, elparolante fanfaronaĵojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj ĵus forsaviĝis de tiuj, kiuj vivadas en eraro; anoncante al ili liberecon, ili mem estas sklavoj de putreco; ĉar al kiu iu submetiĝas, al tiu ankaŭ li sklaviĝas.

Ĉar se, forsaviĝinte el la malpuraĵoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato fariĝos pli malbona, ol la unua. Ĉar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte ĝin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita. Al ili okazis laŭ la vera proverbo: Hundo reveninta al sia vomitaĵo, kaj porkino lavita al ruliĝado en koto.

Unua Responsorio


Kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, tion pripensu. Tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

Kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, tion pripensu. Tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu.

Tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, tion pripensu. Tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi. – el Flp 4, 8; 1 Kor 16, 13

Dua Legaĵo – Ioannes Chrysostomus


El la homilioj de la sankta episkopo Johano Krizostomo pri la evangelio laŭ Mateo

Si oves, vincimus; si lupi, vincimur.

Quamdiu oves sumus, vincimus atque, etsi innumeris circumdati lupis, superamus; si vero lupi efficiamur, vincimur: pastoris quippe aŭilio destituimur. Non enim ille lupos, sed oves pascit; tunc autem te relinquit ac discedit, quia non sinis illum virtutem suam ostendere.

Quod autem dicit, huiusmodi est: Ne turbemini, inquit, quod cum vos inter lupos mittam, ut oves et ut columbas esse iubeam. Contrarium praestare poteram, vosque mittere nihil passuros mali, nec ut oves lupis subicere, sed leonibus formidabiliores reddere; sed ita fieri par est; hoc et vos splendidiores efficit, et potentiam meam praedicat. Hoc et Paulo dicebat: Sufficit tibi gratia mea, nam virtus mea in infirmitate perficitur. Ego itaque sic vos constitui. Cum enim dicit: Ego mitto vos sicut oves, hoc subindicat: Ne itaque animo deficiatis: novi enim, novi utique vos sic omnibus inexpugnabiles fore.

Deinde, ut quidpiam ipsi ex se proferrent, nec omnia ex gratia proficisci viderentur neque sine causa coronari putarentur, ait: Estote ergo prudentes sicut serpentes et simplices sicut columbae. Et quid prudentia nostra possit, inquiunt, in tot periculis? quomodo prudentiam habere poterimus, tot agitati fluctibus? Quantacumque prudentia sit praedita ovis, cum inter lupos sit, et tantum luporum numerum, quid poterit perficere? quantacumque sit columbae simplicitas, quid illi iuvabit, tot instantibus accipitribus? In his certe irrationabilibus nihil, in vobis autem multum iuvabit.

Sed videamus quam hic prudentiam exigat. Serpentis, inquit. Quemadmodum ille omnia tradit, etiamsi corpus incidi oporteat, non admodum repugnat, dum caput servetur; sic et tu, inquit, excepta fide, omnia trade: pecunias, corpus, immo ipsam animam. Fides enim caput est et radix; illaque servata, etiamsi omnia amiseris, omnia postea abundantius recuperabis. Ideo non simplicem tantum nec prudentem solum esse praecepit, sed haec ambo miscuit, ita ut haec virtus vere sint; prudentiamque serpentis assumpsit, ut ne letalia vulnera accipias; simplicitatem vero columbae, ut ne laedentes te ulciscaris neve insidiantes per vindictam amoveas; nihil enim prodest prudentia, nisi hoc adsit.

Ne quis putet haec praecepta impleri non posse. Prae omnibus enim aliis ipse novit rerum naturam: novit ferociam non ferocia, sed moderatione restingui.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus († 407): Homiliæ in Matthaeum: Hom. 33, 1-2; en: Patrologia Græca 57, 389-390

Dua Responsorio


Jen mi forsendas vin kiel ŝafojn meze de lupoj. Estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.

Jen mi forsendas vin kiel ŝafojn meze de lupoj. Estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.

Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo.

Estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen mi forsendas vin kiel ŝafojn meze de lupoj. Estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj. – Mat 10, 16; el Joh 12, 36

Preĝo


Veku, Dio, la volon de Viaj fideluloj,
por ke ni, kiuj fervore deziras la frukton de Via savo,
pli kaj pli abunde ricevu Vian helpon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.