Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 34a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Alternativa Himno:
⇒ Dies iræ (1)

Unua Legaĵo – 2 Pet 3, 1-18


El la dua letero de Petro

Jam ĉi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaŭ mi instigas vian sinceran menson per rememorigo; por ke vi memoru la antaŭdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj; unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj propraj voluptoj, kaj dirante: Kie estas la anonco de lia alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post la komenco de la kreo. Ĉar ili volonte forgesas, ke ĉielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laŭ la vorto de Dio; per kio la tiama mondo, diluvite, pereis; sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj.

Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento. Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ ŝtelisto; en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos. Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco, atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la ĉielo flamanta solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos? Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.

Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco, senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li. Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi, kiel ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo.

Vi do, amataj, ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco. Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen.

Unua Responsorio


Jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron. Vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos. Vidu, Mi faras ĉion nova.

Jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron. Vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos. Vidu, Mi faras ĉion nova.

Jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco.

Vidu, Mi faras ĉion nova.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron. Vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos. Vidu, Mi faras ĉion nova. – el Jes 65, 17-18; el Apo 21, 5

Dua Legaĵo – Cyprianus Carthaginiensis


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano el Kartago pri la morteco

Pavore mortis excluso, immortalitatem cogitemus.

Meminisse debemus voluntatem nos non nostram sed Dei facere debere secundum quod nos Dominus cotidie iussit orare. Quam praeposterum est quamque perversum, ut cum Dei voluntatem fieri postulemus, quando evocat nos et arcessit de hoc mundo Deus, non statim voluntatis eius imperio pareamus! Obnitimur et reluctamur et pervicacium more servorum ad conspectum Domini cum tristitia et maerore perducimur exeuntes istinc necessitatis vinculo, non obsequio voluntatis; et volumus ab eo praemiis caelestibus honorari ad quem venimus inviti. Quid ergo oramus et petimus ut adveniat regnum caelorum, si captivitas terrena delectat? Quid precibus frequenter iteratis rogamus et poscimus ut acceleret dies regni, si maiora desideria et vota potiora sunt servire istic diabolo quam regnare cum Christo?

Cum mundus oderit christianum, quid amas eum, qui te odit, et non magis sequeris Christum, qui te et redemit et diligit? Ioannes in epistola sua clamat et loquitur et, ne carnalia desideria sectantes mundum diligamus, hortatur. Nolite, inquit, diligere mundum neque ea quae in mundo sunt. Si quis dilexerit mundum, non est caritas Patris in illo; quia omne quod in mundo est, concupiscentia carnis est et concupiscentia oculorum et ambitio saeculi. Et mundus transibit et concupiscentia eius; qui autem fecerit voluntatem Dei, manet in aeternum. Potius, fratres dilectissimi, mente integra, fide firma, virtute robusta parati ad omnem voluntatem Dei simus, pavore mortis excluso, immortalitatem quae sequitur cogitemus. Hoc nos ostendamus esse quod credimus.

Considerandum est, fratres dilectissimi, et identidem cogitandum renuntiasse nos mundo, et tamquam hospites et peregrinos hic interim degere. Amplectamur diem qui assignat singulos domicilio suo, qui nos istinc ereptos et laqueis saecularibus exsolutos paradiso restituit et regno. Quis non peregre constitutus properet in patriam regredi? Patriam nos nostram paradisum computamus; magnus illic nos carorum numerus exspectat, parentum, fratrum, filiorum frequens nos et copiosa turba desiderat, iam de sua incolumitate secura, adhuc de nostra salute sollicita. Ad horum conspectum et complexum venire quanta et illis et nobis in commune laetitia est, qualis illic caelestium regnorum voluptas sine timore moriendi et cum aeternitate vivendi quam summa et perpetua felicitas!

Illic Apostolorum gloriosus chorus, illic prophetarum exsultantium numerus, illic martyrum innumerabilis populus ob certaminis et passionis gloriam et victoriam coronatus; triumphantes virgines, quae concupiscentiam carnis et corporis continentiae robore subegerunt; remunerati misericordes, qui alimentis et largitionibus pauperum iustitiae opera fecerunt, qui dominica praecepta servantes ad caelestes thesauros terrena patrimonia transtulerunt. Ad hos, fratres dilectissimi, avida cupiditate properemus. Hanc cogitationem nostram Deus videat, hoc propositum mentis et fidei Christus aspiciat, daturus eis caritatis suae ampliora praemia quorum circa se fuerint desideria maiora.


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de mortalitate, Cap. 18. 24. 26; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 308. 312-314

Dua Responsorio


Nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo. Li denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro.

Nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo. Li denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro.

Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.

Li denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo. Li denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro. – el Flp 3, 20-21; Kol 3, 4

Preĝo


Veku, Dio, la volon de Viaj fideluloj,
por ke ni, kiuj fervore deziras la frukton de Via savo,
pli kaj pli abunde ricevu Vian helpon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.