Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato


Breviero > Kompletorio > Paska Tempo > Sabato
Stato: 2020-03-02


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.



RETRORIGARDO PRI LA PASINTA TAGO


Esploro de la konscienco


Konfeso de la kulpo


Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

Peto pri absolvo


Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
Amen.



HIMNO


Iesu, redemptor sæculi


Jesu', Savanto de l' eon',
de l' alta Patro Vi la Vort',
ho lum' de l' nevidebla lum':
Vi nokte viglas gardi nin.

Faranto Vi de l' univers',
struktur-donant' al nia temp':
Nin, lacajn post la tag-labor',
Vi ripozigu dum la nokt'.

Vi forte rompis de l' Tartar'
la pordojn: Liberigu nin,
ke ne delogu nin Satan'.
Per sang' Vi elaĉetis nin.

Fariĝis peza nun la korp',
dumtempe dormos nia karn',
ke povu vigli nia mens',
ĉiame freŝa, sen dormem'.

Jesu', venkinte super mort'
radias Vi en Dia bril'.
Kaj kun la Patro kaj Spirit'
al Vi eterne estu glor'. Amen.

latina T: 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2007

PSALMODIO


Antifono


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

Psa 4


Kiam mi vokas, respondu al mi, *
justa mia Dio!

En premo Vi liberigas min; *
korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. ¶

Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? *
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?

Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; *
la Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.

Tremu, kaj ne peku; / meditu en viaj koroj, *
sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortik-animaj.

Oferdonu oferojn piajn, *
kaj fidu la Eternulon. ¶

Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? *
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!

Vi metis ĝojon en mian koron, *
pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.

Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; *
ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Psa 134 (133)


Nun benu la Eternulon, *
ĉiuj sklavoj de la Eternulo,

kiuj en la noktoj *
staras en la domo de la Eternulo.

Levu la manojn al la sanktejo, *
kaj benu la Eternulon.

El Cion benu vin la Eternulo, *
la Kreinto de la ĉielo kaj la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo (Rea 6, 4-7)


Aŭskultu, ho Izrael!
La Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.
Kaj amu la Eternulon, vian Dion,
per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro;
kaj ripetadu ilin al viaj infanoj,
kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo
kaj kiam vi iras sur vojo
kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas.

Responsorio


En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

Vi savis min, Dio de la vero.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja. – Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. Haleluja.

Laŭdkanto de Simeon (Nunc dimittis) – Luk 2, 29-32


Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. Haleluja.

PREĜO


Ni preĝu:
Dio, restu ĉe ni en tiu ĉi nokto.
Kaj kiam ni leviĝos matene,
ni memoru kun ĝojo la resurekton de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi nun kaj eterne. Amen.

BENO


Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio.

Amen.

HIMNO AL MARIA


Regina cæli, lætare


Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/1996 • ADORU 097.18



supren al la komenco de la paĝo