Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

Pri ĉi portalo


Stato: 2023-12-03

KRISTANAJ FONTOJ estas ekumena interreta portalo en la internacia lingvo Esperanto.

Respondecas pri la enhavo Albrecht Kronenberger kaj Ulrich Matthias (kiu en 2022-07-18 transprenis ĉi postenon de Bernhard Eichkorn), kaj kiel retestro Albert Josef Urban, IT- kaj Projektmanaĝero de la Liturgia Instituto de la Germana Episkopa Konferenco. Kun ĉi instituto la portalo estas administre ligita.

Jen kelkaj niaj celoj:

Ni volas prezenti kaj konservi kontraŭ forgeso la riĉan materialon, kiu en la lastaj jaroj kolektiĝis. Temas pri aktualigoj kaj modifoj de ADORU, pri aŭskulteblaj datenoj, pri novaj kantoj, kaj antaŭ ĉio pri la piano-aranĝoj de Ernst Leuze.

Samcele ni donas spacon por enarkivigi kristanajn periodaĵojn. La unua estas DIA REGNO de KELI. La revuon DIO BENU de la ĉeĥa IKUE oni trovos per ligilo, same multajn kajerojn de ESPERO KATOLIKA tra la paĝaro de IKUE.

Ni celas iom post iom kompletigi la meslibron, prefere por la Sankta Semajno kaj per kantebligado de la prefacioj.

Ni volas doni spiritajn impulsojn por la ĉiutaga kristana vivo, ekzemple per la ĉi-taga vorto laŭ la Frataro de Herrnhut kaj per la etaj preĝoj de Jelly Koopmans-Schotanus.

Aŭtoroj de teologiaj traktatoj kaj de aliaj religiaj tekstoj povas publikigi ilin ĉe ni.

Estas ankoraŭ (ĉu restos eterne?) konstru-loko la BREVIERO en Esperanto, aranĝita por ĉiutaga uzado.

Jam nun vi trovas, rekte aŭ per ligilo, la tutajn tekstojn de la BIBLIO, de la MESLIBRO kun legaĵaro, de ADORU kaj de KANTU.

Grandan spacon okupas – kaj okupos pli kaj pli – la rubrikoj TREZOREJO (ĉefe dank' al Gerrit Berveling) kaj KRISTANAJ KANTOJ.

En la lastaj jaroj estiĝis sub la rubriko «aparte:» nov-tipaj paĝoj. Ili estas faritaj laŭ html- kaj CSS-reguloj, do: ankaŭ tiu, kiu ne spertas pri la speciala sintakso de KRISTANAJ FONTOJ, povas verki novajn tiajn paĝojn. – Faru!

Esploru, utiligu, ekspluatu ĉi portalon!
Diskonigu ĝin!
Helpu plibonigi kaj pliampleksigi ĝin!
Ekkontaktiĝu kun ni!




La portalo, post iom pli da kvar monatoj de preparo, oficiale malfermiĝis la unuan dimanĉon de Advento, la 28-an de novembro, 2010.

MALFERMA PREĜO


Dio, fonto de la vivo,
benu ĉi tiun verkon; benu ĝiajn uzantojn, por ke ili trovu ĉi tie riĉan nutraĵon por vivo en abundo.
Jesuo Kristo, kiu diris: mi estas la pordo,
akompanu nin tra ĉi tiu portalo; gvidu nin pli proksimen al Dio kaj al ni mem.
Sankta Spirito, ligilo inter la Patro kaj la Filo,
pliigu nian ekkonon, fortikigu nian esperon, plenigu nin per Via amo.


supren al la komenco de la paĝo