Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Festo (2)


Breviero > Kompletorio > Paska Tempo > Festo (2)
Stato: 2020-01-03


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.



RETRORIGARDO PRI LA PASINTA TAGO


Esploro de la konscienco


Konfeso de la kulpo


Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

Peto pri absolvo


Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
Amen.



HIMNO


Iesu, redemptor sæculi


Jesu', Savanto de l' eon',
de l' alta Patro Vi la Vort',
ho lum' de l' nevidebla lum':
Vi nokte viglas gardi nin.

Faranto Vi de l' univers',
struktur-donant' al nia temp':
Nin, lacajn post la tag-labor',
Vi ripozigu dum la nokt'.

Vi forte rompis de l' Tartar'
la pordojn: Liberigu nin,
ke ne delogu nin Satan'.
Per sang' Vi elaĉetis nin.

Fariĝis peza nun la korp',
dumtempe dormos nia karn',
ke povu vigli nia mens',
ĉiame freŝa, sen dormem'.

Jesu', venkinte super mort'
radias Vi en Dia bril'.
Kaj kun la Patro kaj Spirit'
al Vi eterne estu glor'. Amen.

latina T: 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2007

PSALMODIO


Antifono


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

Psa 91 (90)


Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, *
tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Mi diras al la Eternulo: / Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo *
estas Dio, kiun mi fidas. ¶

Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, *
de la pereiga pesto.

Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, / kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; *
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

Ne timu la teruron de nokto, *
nek sagon, kiu flugas tage,

nek peston, kiu iras en mallumo, *
nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

Ĉe via flanko falos milo, / kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; *
sed vin ĝi ne tuŝos.

Vi nur rigardos per viaj okuloj, *
kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

Ĉar Vi, ho Eternulo, *
estas mia defendo!

La Plejaltulon vi elektis *
kiel vian rifuĝejon. ¶

Ne trafos vin malbono, *
kaj frapo ne atingos vian tendon.

Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, *
ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

Sur la manoj ili vin portos, *
por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, *
vi pied-premos leonidon kaj drakon. ¶

Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; *
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; / Mi estos kun li en mizero; *
Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Mi satigos lin per longa vivo, *
kaj aperigos al li Mian helpon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo (Apo 22, 4-5)


Ili vidos Lian vizaĝon;
kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.
Kaj nokto ne plu ekzistos;
kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno;
ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili;
kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.

Responsorio


En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

Vi savis min, Dio de la vero.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja. – Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46



En la Paska Oktavo anstataŭ la Responsorio:

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo. Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. Haleluja. – Psa 118 (117), 24



LAŬDKANTO


Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. Haleluja.

Laŭdkanto de Simeon (Nunc dimittis) – Luk 2, 29-32


Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. Haleluja.

PREĜO


Ni preĝu:
Vizitu, Dio, ni petas, tiun ĉi loĝejon,
kaj malproksimen forpelu de ĝi ĉiujn insidojn de la malamiko.
Viaj sanktaj anĝeloj loĝu en ĝi.
Ili nin gardu en paco;
kaj Via beno estu ĉiam sur ni.
Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



En la Paska Oktavo:

Ĉiopova Dio,
ni celebris hodiaŭ la misteron de la resurekto de nia Sinjoro.
Vespere ni vokas al Vi:
ŝirmu nin en tiu ĉi nokto kontraŭ ĉia malbono.
Faru, ke ni ripozu en Via paco
kaj ke ni komencu la morgaŭan tagon per Via laŭdo.
Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.



BENO


Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio.

Amen.

HIMNO AL MARIA


Regina cæli, lætare


Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/1996 • ADORU 097.18



supren al la komenco de la paĝo