Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo


Breviero > Kompletorio > ekster Paska Tempo > Lundo
Stato: 2020-01-03


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)



RETRORIGARDO PRI LA PASINTA TAGO


Esploro de la konscienco


Konfeso de la kulpo


Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

Peto pri absolvo


Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
Amen.



HIMNO


Te lucis ante terminum


Jam svenas taga suno-bril'.
Ĉi preĝon aŭdu, Mond-Sinjor':
Nin nokte ŝirmu en trankvil'
laŭ Via povo kaj favor'.

Dormante post laciga pen',
en Vi ni hejmu sen danĝer',
estonte pretaj en maten'
Vin glori, laŭdi kun sincer'.

Vin, forta Patro, dankas ni:
Vi gardas ĉiujn nin en grac',
kaj kun Spirit' kaj Filo Vi
promesas vivon en la pac'. Amen.

latina T: 5a-6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • ADORU 097



aŭ:

Christe, qui, splendor et dies


Vi, Kristo, estas hela tag',
la nokton rompas Via glor'.
Vi nin prilumas, Lumo-Di',
per brilo de ĉiel-favor'.

Ĉi tiun nokton, bona Di',
Sinjoro, ŝirmu nin en grac';
rifuĝo estu Via sin':
nin trankviligos Via pac'.

Ne nin delogu la malbon',
ne nin premegu la perfid',
la korpon kaj l' animon do
ne kulpaj trafu Via vid'.

Dum membroj dormas en ripoz',
Vin atentadu nia kor'.
Jen ni, fidanta Vin popol':
nin forte ŝirmu kun fervor'.

Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort'.
Per Via kruc' firmigu nin
baptitajn ja al Via mort'.

Ni danku, Patro, Fil', Spirit',
por noktaj horoj de trankvil';
kiam nin kaptos morto-nokt',
konduku nin al gloro-bril'. Amen.

latina T: 6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • ADORU 157



PSALMODIO


Antifono


¶ Vi estas Dio longe-tolerema,
tre bona kaj ver-ama.

Psa 86 (85)


Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; *
ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.

Konservu mian animon, *
ĉar mi estas fidela.

Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, *
kiu fidas Vin. ¶

Kor-favoru min, ho mia Sinjoro, *
ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.

Ĝojigu la animon de Via sklavo, *
ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema *
kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas. ¶

Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, *
kaj atentu la voĉon de mia petego.

En tago de mia sufero mi Vin vokas, *
por ke Vi aŭskultu min.

Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, *
kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos / kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, *
kaj honoros Vian nomon.

Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; *
Vi sola estas Dio. ¶

Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, *
por ke mi iru en Via vero;

dediĉu mian koron *
al la respektado de Via nomo.

Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, / mia Dio, per mia tuta koro, *
kaj mi honoros Vian nomon eterne.

Ĉar granda estas Via boneco al mi; *
kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol. ¶

Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj anaro da premantoj serĉas mian animon *
kaj ne havas Vin antaŭ si.

Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favor-kora, *
longe-tolerema kaj tre bona kaj ver-ama.

Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, / donu Vian forton al Via sklavo, *
kaj helpu la filon de Via sklavino. ¶

Faru super mi signon por bono, / por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, *
ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Vi estas Dio longe-tolerema,
tre bona kaj ver-ama.

VORTO DE DIO


Legaĵo (1 Tes 5, 9-10)


Dio nin destinis ne al kolero,
sed al la ricevo de savado
per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu mortis por ni,
por ke ni vivu kune kun li,
ĉu ni maldormos aŭ dormos.

Responsorio


En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.

Al Vi, kiu savis min, Dio de la vero,

mi transdonas mian spiriton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. – Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco.

Laŭdkanto de Simeon (Nunc dimittis) – Luk 2, 29-32


Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco.

PREĜO


Ni preĝu:
Dio,
donu al ni trankvilan nokton kaj ripozigan dormon.
Kaj tion, kion ni semis hodiaŭ per vortoj kaj agoj, Vi enradikigu kaj kreskigu;
kaj Vi maturigu ĝin por la eterna rikolto.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

BENO


Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio.

Amen.

HIMNO AL MARIA


prefere en la Ordinara Tempo:

Salve Regina


SALVE, reĝina, kompatema patrino,
dolĉa espero, nia vivo, SALVE.

Vin ni petegas, fremdaj ni Eva-gefiloj.
Ni al vi sopiras, ĝemante, plorante,
en la monda larmo-valo.

Ho Virgulin', pledantino nia,
viajn bonajn okulojn amo-plenajn
al ni nun turnu.

Jesuon, la benatan idon, vian filon,
montru al ni post tiu ĉi ekzilo.

Ho milda, ho pia, ho dolĉa virga Maria.

latina T: 11a jarcento • E: Kloster Kirchberg 1999 el pli fruaj versioj • ADORU 097.16



aŭ (prefere en Advento kaj Kristnaska Tempo):

Alma Redemptoris Mater


Granda de l' Savant' patrino,
vi ĉiela pordo neŝlosota, pilota stelo.
Aĥ helpu la viajn, kiuj strebas ekstaradi.

Miris la naturo, ke Dion vi naskis.
Do vi naskis vian generinton.

Virgulino estis, restis vi,
Gabriela el buŝo prene tiun AVE.

Nin pekulojn vi kompatu.

latina T: gregoria • E: Albrecht Kronenberger 1989/1999 • ADORU 097.15



aŭ (prefere en Karesmo):

Ave, Regina cælorum


Vin, ho ĉiela reĝino,
vin ni gloras, anĝel-estrino,
vin, radiko, vin, lum-pordo,
vin, patrino de la Vorto.

Ekjubilu, Virgulino,
vi unike inda ino.

Laŭdon nun nian aŭdante
peru gracon, Kriston petante.

latina T: gregoria • E: Albrecht Kronenberger 1989 • ADORU 097.17



aŭ laŭplaĉe:

Sub tuum præsidium


Sub vian ŝirmon ni fuĝas, sankta Dipatrino.
Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn,
sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu,
Virgulino glorinda kaj benata.

latina T: 3a jarcento • E: komparu Dio benu P8 kaj NV 45 • ADORU 004.1



ankaŭ ebla, sed origine kantata en Paska Tempo:

Regina cæli, lætare


Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/1996 • ADORU 097.18


supren al la komenco de la paĝo