Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo


Breviero > Kompletorio > ekster Paska Tempo > Merkredo
Stato: 2020-01-03


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)



RETRORIGARDO PRI LA PASINTA TAGO


Esploro de la konscienco


Konfeso de la kulpo


Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

Peto pri absolvo


Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
Amen.



HIMNO


Te lucis ante terminum


Jam svenas taga suno-bril'.
Ĉi preĝon aŭdu, Mond-Sinjor':
Nin nokte ŝirmu en trankvil'
laŭ Via povo kaj favor'.

Dormante post laciga pen',
en Vi ni hejmu sen danĝer',
estonte pretaj en maten'
Vin glori, laŭdi kun sincer'.

Vin, forta Patro, dankas ni:
Vi gardas ĉiujn nin en grac',
kaj kun Spirit' kaj Filo Vi
promesas vivon en la pac'. Amen.

latina T: 5a-6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • ADORU 097



aŭ:

Christe, qui, splendor et dies


Vi, Kristo, estas hela tag',
la nokton rompas Via glor'.
Vi nin prilumas, Lumo-Di',
per brilo de ĉiel-favor'.

Ĉi tiun nokton, bona Di',
Sinjoro, ŝirmu nin en grac';
rifuĝo estu Via sin':
nin trankviligos Via pac'.

Ne nin delogu la malbon',
ne nin premegu la perfid',
la korpon kaj l' animon do
ne kulpaj trafu Via vid'.

Dum membroj dormas en ripoz',
Vin atentadu nia kor'.
Jen ni, fidanta Vin popol':
nin forte ŝirmu kun fervor'.

Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort'.
Per Via kruc' firmigu nin
baptitajn ja al Via mort'.

Ni danku, Patro, Fil', Spirit',
por noktaj horoj de trankvil';
kiam nin kaptos morto-nokt',
konduku nin al gloro-bril'. Amen.

latina T: 6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • ADORU 157



PSALMODIO


Antifono 1


¶ Estu por mi forta roko,
fortika kastelo, por helpi min.

Psa 31 (30), 2-6


Vin, ho Eternulo, mi fidas, / ke mi neniam estu hontigita; *
per Via justeco savu min.

Klinu al mi Vian orelon, *
rapide savu min!

Estu por mi forta roko, *
fortika kastelo, por helpi min.

Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; *
kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; *
ĉar Vi estas mia fortikaĵo. ¶

En Vian manon mi transdonas mian spiriton; *
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono 1


¶ Estu por mi forta roko,
fortika kastelo, por helpi min.

Antifono 2


¶ El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

Psa 130 (129)


El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono 2


¶ El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

VORTO DE DIO


Legaĵo (Efe 4, 26-27)


Koleru kaj ne peku,
la suno ne subiru sur via kolero;
ankaŭ ne donu lokon al la diablo.

Responsorio


En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.

Al Vi, kiu savis min, Dio de la vero,

mi transdonas mian spiriton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. – Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco.

Laŭdkanto de Simeon (Nunc dimittis) – Luk 2, 29-32


Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco.

PREĜO


Ni preĝu:
Sinjoro Jesuo Kristo,
Vi estas afabla kaj kore humila.
La jugo, kiun Vi metas sur Viajn sekvantojn, ne estas prema, kaj Via ŝarĝo estas malpeza.
Favore akceptu, kion ni planis hodiaŭ kaj kion ni plenumis.
Renovigu nin per la nokta trankvilo,
kaj igu nin morgaŭ pli fervoraj en Via servo.
Kiu vivas kaj regas eterne. Amen.

BENO


Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio.

Amen.

HIMNO AL MARIA


prefere en la Ordinara Tempo:

Salve Regina


SALVE, reĝina, kompatema patrino,
dolĉa espero, nia vivo, SALVE.

Vin ni petegas, fremdaj ni Eva-gefiloj.
Ni al vi sopiras, ĝemante, plorante,
en la monda larmo-valo.

Ho Virgulin', pledantino nia,
viajn bonajn okulojn amo-plenajn
al ni nun turnu.

Jesuon, la benatan idon, vian filon,
montru al ni post tiu ĉi ekzilo.

Ho milda, ho pia, ho dolĉa virga Maria.

latina T: 11a jarcento • E: Kloster Kirchberg 1999 el pli fruaj versioj • ADORU 097.16



aŭ (prefere en Advento kaj Kristnaska Tempo):

Alma Redemptoris Mater


Granda de l' Savant' patrino,
vi ĉiela pordo neŝlosota, pilota stelo.
Aĥ helpu la viajn, kiuj strebas ekstaradi.

Miris la naturo, ke Dion vi naskis.
Do vi naskis vian generinton.

Virgulino estis, restis vi,
Gabriela el buŝo prene tiun AVE.

Nin pekulojn vi kompatu.

latina T: gregoria • E: Albrecht Kronenberger 1989/1999 • ADORU 097.15



aŭ (prefere en Karesmo):

Ave, Regina cælorum


Vin, ho ĉiela reĝino,
vin ni gloras, anĝel-estrino,
vin, radiko, vin, lum-pordo,
vin, patrino de la Vorto.

Ekjubilu, Virgulino,
vi unike inda ino.

Laŭdon nun nian aŭdante
peru gracon, Kriston petante.

latina T: gregoria • E: Albrecht Kronenberger 1989 • ADORU 097.17



aŭ laŭplaĉe:

Sub tuum præsidium


Sub vian ŝirmon ni fuĝas, sankta Dipatrino.
Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn,
sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu,
Virgulino glorinda kaj benata.

latina T: 3a jarcento • E: komparu Dio benu P8 kaj NV 45 • ADORU 004.1



ankaŭ ebla, sed origine kantata en Paska Tempo:

Regina cæli, lætare


Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/1996 • ADORU 097.18



supren al la komenco de la paĝo