Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo > Meza Horo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Bone estas al tiuj, kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 1-8 (Alef)


Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, *
kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.

Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, *
kiuj serĉas Lin per la tuta koro. ¶

Ili ne faras malbon-agon, *
ili iras laŭ Liaj vojoj.

Vi ordonis al ni, *
forte observi Viajn leĝojn. ¶

Ho, estu fortikaj miaj vojoj, *
ke mi observu Viajn leĝojn!

Tiam mi ne bezonos honti, *
kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn. ¶

Mi gloros Vin el pura koro, *
lernante la juĝojn de Via justeco.

Viajn leĝojn mi observos; *
ne for-lasu min tute. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Bone estas al tiuj, kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.

Dua Antifono


¶ Mia koro ĝojas pro Via savo.

Dua Psalmo – Psa 13 (12)


Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? *
Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?

Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo / kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? *
Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi? ¶

Rigardu kaj aŭdu min, *
ho Eternulo, mia Dio;

lumigu miajn okulojn, *
ke mi ne ekdormu per morto;

ke ne diru mia malamiko: *
Mi lin venkis;

ke ne ĝoju miaj premantoj, *
se mi falos. ¶

Sed mi esperas al Via favor-koreco; *
mia koro ĝojas pro Via savo.

Mi kantos al la Eternulo, *
ĉar Li faris al mi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mia koro ĝojas pro Via savo.

Tria Antifono


¶ Dio kun-ŝlosis ĉiujn en malobeo,
por ke Li kompatu ĉiujn. – Rom 11, 32

Tria Psalmo – Psa 14 (13)


La sensaĝulo diris en sia koro: *
Dio ne ekzistas.

Ili sentaŭgiĝis, / ili abomeniĝis pro siaj faroj; *
ekzistas neniu, kiu faras bonon.

La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, *
por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Di-on. ¶

Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; / ekzistas neniu, faranta bonon, *
ne ekzistas eĉ unu.

Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, / kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, *
kaj kiuj ne vokas al la Eternulo? ¶

Tie ili forte ektimis, *
ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.

Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, *
sed la Eternulo estas lia rifuĝejo. ¶

Ho, ke venu el Cion *
savo al Izrael!

Kiam la Eternulo revenigos Sian for-kaptitan popolon, *
tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Dio kun-ŝlosis ĉiujn en malobeo,
por ke Li kompatu ĉiujn. – Rom 11, 32

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 17, 7-8


Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.
Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento;
ĝi ne timas, kiam venas varmego;
ĝiaj folioj restas verdaj,
kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn.

Versiklo


Dio ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas. – Psa 84 (83), 13

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio.
En la tria horo Vi elverŝis Vian Sanktan Spiriton super la apostoloj.
Sendu la Spiriton de la amo ankaŭ en nian koron,
por ke ni fide atestu por Vi antaŭ la homoj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 2, 15



► TAGMEZE


Legaĵo – Sen 3, 13-15


Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon,
kaj la homo, kiu akiris prudenton;
ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton,
kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
Ĝi estas pli kara, ol juveloj;
kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.

Versiklo


Vi amas ja veron en la koro.

Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. – Psa 51 (50), 8

Preĝo


Ni preĝu.
Korfavora Dio!
Kiam Petro preĝis je la sesa horo, Vi instruis lin, ke la savo venos al ĉiuj popoloj.
Faru per Via graco, ke nia tag-laboro plaĉu al Vi kaj servu al la savo-plano de Via amo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 10, 9



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Ijo 5, 17-18


Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio;
kaj la moral-instruon de la Plej-potenculo ne malŝatu;
ĉar li vundas, sed ankaŭ bandaĝas;
Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.

Versiklo


Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco.

Kaj Viajn leĝojn instruu al mi. – Psa 119 (118), 124

Preĝo


Ni preĝu.
Dio, je la naŭa horo Vi sendis Vian anĝelon al la cent-estro Kornelio por montri al li la vojon de la savo.
Pretigu nin, ke ni kunlaboru en la komuno de la eklezio por la savo de la homoj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 10, 3



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo