Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Telluris ingens conditor


De l' ter' Kreinto kaj Sinjor',
eligis landon Vi el mar',
kaj digis kontraŭ alta tajd'
la teron, fundamentis ĝin,

ke verdu ĝi el bona sem'
kaj belu per florada pomp',
ke ĝi, graveda de nutraĵ',
satigu nin por nia ĝu'.

Brulantajn vundojn de la kor'
sanigu Vi per Via grac',
ke niaj larmoj, nia far'
forigu movojn de malbon'.

Ordonon Vian sekvu ni.
Malbona faro restu for.
Kaj estu plenaj ni de ĝoj',
sen klin' al pereiga ag'.

Plej pia Patro, regu nun
kun Via Fil', la Dia bild',
kaj kun la Sankta Di-Spirit'
la kreitaĵon en etern'. Amen.

latina T: eble de papo Gregorio la 1a, la Granda (540-604) • E: Bernhard Eichkorn 2007

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La Eternulo savas Sian sankt-oleiton.

Unua Psalmo – Psa 20 (19)


La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; *
defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

Li sendu al vi helpon el la sanktejo, *
kaj el Cion Li vin fortigu.

Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, *
kaj via brul-ofero aperu grasa antaŭ Li.

Li donu al vi tion, kion deziras via koro; *
kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.

Ni estos gajaj pro Via venko, / kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. *
La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn. ¶

Nun mi ekscias, *
ke la Eternulo savas Sian sankt-oleiton;

Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, *
forte savas lin per Sia dekstra mano. ¶

Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; *
sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

Ili ŝanceliĝas kaj falas, *
kaj ni staras kaj tenas nin forte. ¶

Ho Eternulo, savu; *
la Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La Eternulo savas Sian sankt-oleiton.

Dua Antifono


¶ Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

Dua Psalmo – Psa 21 (20), 2-8.14


Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, *
kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; *
kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.

Vi antaŭ-venas al li kun beno de bono; *
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

Vivon li petis de Vi; / kaj Vi donis al li longan vivon *
por ĉiam kaj eterne. ¶

Granda estas lia honoro pro Via helpo; *
gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

Vi donas al li eternajn benojn; *
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, *
kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; *
ni kantos kaj gloros Vian potencon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

Tria Antifono


¶ Vi faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj
kaj ili reĝas sur la tero.

Kantiko – Apo 4, 11; 5, 9b.10.12b


Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, *
ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon;

ĉar Vi kreis ĉion, *
kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. ¶

Vi estas inda preni la libron *
kaj malfermi ĝiajn sigelojn;

ĉar vi estis mortigita, / kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn *
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; *
kaj ili reĝas sur la tero. ¶

Inda estas la Ŝafido, la mortigita, / ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon *
kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj
kaj ili reĝas sur la tero.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 3, 1a.2


Rigardu, kian amon la Patro donis al ni,
ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas.
Amataj, nun ni estas infanoj de Dio,
kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos.
Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li;
ĉar ni vidos lin, kiel li estas.

Responsorio


Via vorto staras forte en la ĉielo, por eterne, ho Eternulo.

Via vorto staras forte en la ĉielo, por eterne, ho Eternulo.

Por ĉiuj generacioj restas Via vero,

por eterne, ho Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via vorto staras forte en la ĉielo, por eterne, ho Eternulo. – Psa 119 (118), 89-90

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.

PREĜADO


Petoj


Ni laŭdu la Sinjoron Jesuon Kriston,
kiu vivas inter ni.
Ni, la popolo de li elaĉetita, petu lin dirante:
Por ke Vi estu laŭdata, Sinjoro, elaŭdu nin.

¶ Por ke Vi estu laŭdata, Sinjoro, elaŭdu nin.

Sinjoro, reĝo kaj mastro de ĉiuj popoloj, helpu ĉiujn naciojn kaj iliajn regantojn,
– por ke ili konkorde serĉu la komunan bonon laŭ via volo.

¶ Por ke Vi estu laŭdata, Sinjoro, elaŭdu nin.

Vi, kiu arestis kaj forportis nian kaptitecon,
– al niaj gefratoj korpe aŭ spirite kaptitaj redonu la liberecon de la idoj de Dio. – kp. Rom 8, 21

¶ Por ke Vi estu laŭdata, Sinjoro, elaŭdu nin.

Koncedu al niaj gejunuloj la plenumiĝon de iliaj esperoj,
– kaj ke ili grandanime respondu al via alvoko.

¶ Por ke Vi estu laŭdata, Sinjoro, elaŭdu nin.

Faru, ke la infanoj imitu vian ekzemplon,
– kaj ĉiam progresu en saĝeco kaj graco. – kp. Luk 2, 52

¶ Por ke Vi estu laŭdata, Sinjoro, elaŭdu nin.

Akceptu la mortintojn en la gloro de via regno,
– kie ni esperas regi kun vi eterne.

¶ Por ke Vi estu laŭdata, Sinjoro, elaŭdu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ni dankas Vin, ĉiopova Dio, por ĉi tiu vespero.
La levado de niaj manoj estu plaĉa ofero antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo