Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Cæli Deus sanctissime


Plej sankta Dio de l' ĉiel',
per blanka fajro pentras Vi
la brilan centron de l' zenit',
per multaj lumoj garnas ĝin.

Vi kreis en ĉi kvara tag'
la flamo-radon de la sun',
la lunon, por ke migru ĝi
laŭorde sub la stel-orbit'.

Lumaĵojn ambaŭ donis Vi,
informi nin pri temp' kaj jar':
la granda regu super tag',
la malpli granda super nokt'.

Prilumu nin en kor-profund',
sordidon viŝu for de l' mens',
konduku nin el ŝuld-katen',
el kulpo-ŝarĝo al liber'.

Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'. Amen.

latina T: eble de papo Gregorio la 1a, la Granda (540-604) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo;
kiun mi devas timi?

Unua Psalmo – Psa 27 (20), 1-6


(La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; *
kiun mi devas timi?)

La Eternulo estas la forto de mia vivo; *
kiu povas min teruri?

Kiam alproksimiĝos al mi malbon-farantoj, *
por manĝi mian karnon,

miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, *
ili surpuŝiĝos kaj falos.

Se elpaŝos kontraŭ min armeo, *
mia koro ne ektimos;

se leviĝos kontraŭ min milito, *
ankaŭ tiam mi havos fidon. ¶

Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, *
nur tion mi deziras:

ke mi restu en la domo de la Eternulo *
en la daŭro de mia tuta vivo,

por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, *
admiri Lian templon.

Ĉar Li kovros min en Sia kabano *
en la tago de malbono;

Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; *
sur rokon Li levos min. ¶

Kaj nun leviĝos mia kapo *
super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;

Kaj mi ofer-faros en Lia tendo oferojn de danko; *
mi kantos kaj gloros la Eternulon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo;
kiun mi devas timi?

Dua Antifono


¶ Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon.

Dua Psalmo – Psa 27 (26), 7-14


Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; *
kor-favoru min, kaj respondu al mi.

De Vi diris al mi mia koro: / Serĉu Mian vizaĝon. *
Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.

Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, / ne for-puŝu en kolero Vian sklavon; *
Vi estis mia helpo,

ne for-puŝu kaj ne for-lasu min, *
ho Dio de mia savo.

Ĉar mia patro kaj mia patrino min for-lasis, *
sed la Eternulo min akceptis. ¶

Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, / kaj konduku min sur ĝusta irejo, *
spite miajn insidantojn.

Ne for-donu min *
al la volo de miaj premantoj;

ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, *
plenaj de rabemeco.

Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo *
en la lando de vivantoj!

Esperu al la Eternulo; *
tenu vin forte,

forta estu via koro; *
jes, esperu al la Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon.

Tria Antifono


¶ Li estas la unue-naskito inter la tuta kreitaro,
superulo en ĉio.

Kantiko – Kol 1, 12-20


Danku la Patron, kiu taŭgigis nin / por partopreno en la heredaĵo *
de la sanktuloj en lumo,

kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, / kaj transportis nin *
en la regnon de la Filo de Sia amo;

en kiu ni havas la elaĉeton, *
la pardonon de pekoj. ¶

Li estas bildo de la nevidebla Dio, *
la unue-naskito inter la tuta kreitaro;

ĉar en li kreiĝis ĉio *
en la ĉielo kaj sur la tero,

ĉio videbla kaj nevidebla, *
ĉu tronoj, ĉu regecoj,

ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; *
ĉio kreiĝis per li, kaj por li.

Kaj li estas antaŭ ĉio, *
kaj en li ĉio ekzistas. ¶

Kaj li estas la kapo de la korpo, *
la eklezio.

Kaj li estas la komenco, / la unue-naskita el la mortintoj, *
por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Ĉar la Patro bon-volis, *
ke en li la tuta pleneco loĝu;

kaj per li kun-akordigi ĉion al Si mem, *
pacon farinte per la sango de lia kruco;

per li ĉion, *
ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Li estas la unue-naskito inter la tuta kreitaro,
superulo en ĉio.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 1, 22.25


Estu plenumantoj de la vorto,
kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.
Kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas,
ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias,
tiu estos benata en sia faro.

Responsorio


Vin, ho Eternulo, mi fidas. Liberigu min kaj kor-favoru min.

Vin, ho Eternulo, mi fidas. Liberigu min kaj kor-favoru min.

Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj.

Liberigu min kaj kor-favoru min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vin, ho Eternulo, mi fidas. Liberigu min kaj kor-favoru min. – Psa 26 (25), 1.11.9

LAŬDKANTO


Antifono


¶ La Potenculo faris al mi grandaĵojn,
kaj sankta estas Lia nomo.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ La Potenculo faris al mi grandaĵojn,
kaj sankta estas Lia nomo.

PREĜADO


Petoj


En ĉio estu glorata la nomo de la Eternulo,
kiu akompanas per senfina amo Sian elektitan popolon.
Al Li supreniru nia preĝo:
Vian amon, Dio, Vi montru al ni.

¶ Vian amon, Dio, Vi montru al ni.

Memoru, Dio, Vian eklezion;
– gardu ĝin de ĉiu malbono kaj perfektigu ĝin en Via amo.

¶ Vian amon, Dio, Vi montru al ni.

Faru, ke la popoloj rekonu Vin kiel la ununuran Dion,
– kaj Vian Filon Jesuon Kriston kiel la Savanton senditan de Vi.

¶ Vian amon, Dio, Vi montru al ni.

Al niaj parencoj donu prosperon en ĉio,
– benu ilin, kaj donacu al ili vivon ĝis eterne.

¶ Vian amon, Dio, Vi montru al ni.

Konsolu tiujn, kiuj estas superŝarĝitaj de agado kaj laborado,
– kaj defendu la dignon de tiuj, kiujn oni malŝatas.

¶ Vian amon, Dio, Vi montru al ni.

Malfermu la pordojn de Via mizerikordo al la hodiaŭaj forpasintoj,
– bonvenigu ilin en Via regno.

¶ Vian amon, Dio, Vi montru al ni.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉeestu niajn preĝojn, ho Eternulo, kaj protektu nin tage kaj nokte.
Laŭ Via providenco ni estas submetitaj al la ŝanĝoj de la tempo;
firmigu nin en Vi, la ne-ŝanĝa Dio.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo