Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo > Meza Horo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Malfermu miajn okulojn,
ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 17-24 (Gimel)


Bon-faru al Via sklavo, *
ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.

Malfermu miajn okulojn, *
ke mi vidu miraklojn de Via instruo. ¶

Migranto mi estas sur la tero; *
ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.

Elturmentiĝis mia animo *
de senĉesa sintirado al Viaj juĝoj. ¶

Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, *
kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.

Forigu de mi honton kaj malhonoron, *
ĉar mi observas Viajn decidojn. ¶

Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, *
Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.

Viaj decidoj estas mia plezuro, *
miaj konsilantoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Malfermu miajn okulojn,
ke mi vidu miraklojn de Via instruo.

Dua Antifono


¶ Gvidu min en Via vero.

Dua Psalmo – Psa 25 (24), 1-11


Al Vi, ho Eternulo, *
mi levas mian animon.

Ho mia Dio, Vin mi fidas; / ne lasu min hontiĝi; *
ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; *
nur tiuj hontiĝos, kiuj for-lasas Vin senpripense. ¶

Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; *
instruu min sekvi Vian iradon.

Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, / ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; *
al Vi mi esperas ĉiun tagon. ¶

Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favor-korecon, *
ĉar ili estis de ĉiam.

La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; / laŭ Via favor-koreco rememoru min, *
pro Via boneco, ho Eternulo! ¶

Bona kaj justa estas la Eternulo, *
tial Li montras al pekantoj la vojon.

Li gvidas la humilulojn en justeco, *
kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. ¶

Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favor-koreco kaj fideleco *
al tiuj, kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, *
ĉar ĝi estas granda. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Gvidu min en Via vero.

Tria Antifono


¶ Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min,
ĉar mi estas soleca kaj mizera.

Tria Psalmo – Psa 25 (24), 12-22


Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, *
Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

Lia animo ĝuos bonon, *
kaj liaj idoj posedos la teron. ¶

Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; *
kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.

Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, *
ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn. ¶

Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, *
ĉar mi estas soleca kaj mizera.

La suferoj de mia koro estas grandaj; *
el mia premateco elkonduku min. ¶

Rigardu mian suferon kaj mizeron, *
kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.

Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj *
kaj per kia kruela malamo ili min malamas. ¶

Gardu mian animon kaj savu min; *
ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.

Senkulpeco kaj justeco defendu min, *
ĉar al Vi mi esperas. ¶

Liberigu, ho Dio, *
Izraelon el ĉiuj liaj suferoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min,
ĉar mi estas soleca kaj mizera.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Amo 4, 13


Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton,
diras al la homo, kion ĉi tiu intencas;
Li faras la ĉiel-ruĝon kaj la nebulon;
Li iras sur la altaĵoj de la tero;
Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

Versiklo


Benu la Eternulon, ĉiuj verkoj de la Eternulo:

Laŭdu kaj gloru Lin eterne. – Dan 3, 34/57

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
kiam la apostoloj je la tria horo estis kunaj por preĝi,
Vi donacis al ili la Sanktan Spiriton.
La saman gracon favore donu ankaŭ al ni,
per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 2, 15



► TAGMEZE


Legaĵo – Amo 5, 8


Li kreis la Plejadojn kaj Orionon;
Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton;
Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron;
Lia nomo estas Eternulo.

Versiklo


Gloro kaj majesto estas antaŭ Li.

Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. – Psa 96 (95), 6

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
ĉe Vi estas nek tenebro nek mallumo.
Sendu la splendon de Via lumo en nian koron,
por ke ni ekkonu la sencon de Viaj ordonoj
kaj volonte iru Vian vojon.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. 1 Joh 1, 5



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Amo 9, 6


Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero;
Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron;
Lia nomo estas Eternulo.

Versiklo


La ĉieloj rakontas la gloron de Dio.

Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. – Psa 19 (18A), 2

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo,
donu al ni, ke ni sekvu la ekzemplon de Via unu-naskita Filo
kaj portu pacience la malfavoraĵojn de la vivo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo