Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Magnæ Deus potentiæ


El akvoj Vi, potenca Di',
vivaĵojn kreis en ĉi tag',
ke parte ili en la mar'
kaj parte vivu en l' aer'.

La fiŝoj en la ocean',
la birdoj alte sub ĉiel',
venintaj el la sama font'
diversa-loke setlas nun.

Ni, ĉiuj Viaj, petas Vin,
savitaj, Krist', per Via sang',
ke ne glitigu nin kulpem',
nek spertu naŭzon ni de l' mort'.

Neniun premu ajna ŝuld',
orgojlo ne tro-levu nin,
ke ne kolapsu sub deprim'
aŭ falu pro arog' la mens'.

Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'. Amen.

latina T: eble de papo Gregorio la 1a, la Granda (540-604) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi vokis al Vi, kaj Vi min sanigis.
Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

Unua Psalmo – Psa 30 (29)


Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, ĉar Vi levis min *
kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, *
kaj Vi min sanigis.

Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; *
Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, *
kaj gloru Lian sanktan nomon.

Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, *
sed tutan vivon daŭras Lia favoro;

vespere povas esti ploro, *
sed matene venos ĝojego. ¶

Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: *
Mi neniam falos.

Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; *
sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.

Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, *
kaj al la Eternulo mi preĝis:

Kion utilos mia sango, *
se mi iros en la tombon?

Ĉu gloros Vin polvo? *
Ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?

Aŭskultu, ho Eternulo, kaj kor-favoru min; *
ho Eternulo, estu helpanto al mi.

Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; / Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, *
por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.

Ho Eternulo, mia Dio, *
eterne mi Vin gloros. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi vokis al Vi, kaj Vi min sanigis.
Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

Dua Antifono


¶ Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.

Dua Psalmo – Psa 32 (31)


Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, *
kies peko estas kovrita.

Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon *
kaj en kies spirito estas nenia malvero. ¶

Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis *
de mia ĉiutaga ploregado.

Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; *
la freŝecon de miaj sukoj anstataŭis sekeco de somero. ¶

Mian pekon mi konfesis al Vi, *
kaj mian kulpon mi ne kaŝis.

Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; *
kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. ¶

Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo *
en favora tempo,

por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj *
ili lin ne atingu.

Vi estas mia ŝirmo; / kontraŭ sufero Vi min gardos, *
per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. ¶

Mi prudentigos vin, / kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; *
kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

Ne estu kiel ĉevalo, *
kiel senprudenta mulo,

Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝ-peco, *
alie ili ne venos al vi. ¶

Multajn frapojn havas la malpiulo; *
sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.

Ĝoju pro la Eternulo, / kaj gaju, ho justuloj; *
kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.

Tria Antifono


¶ Dio donis al li regnon, potencon, forton, kaj gloron.
Ĉiuj popoloj lin servu. – Dan 2, 37; Psa 72 (71), 11

Kantiko – Apo 11, 17-18; 12, 10b-12a


Ni dankas Vin, ho Dio, *
la Sinjoro, la Plej-potenca,

kiu estas kaj estis; *
ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis. ¶

Kaj la nacioj furiozis, / kaj venis Via kolero, *
kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj,

kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, *
kaj al la sanktuloj,

kaj al la timantoj de Via nomo, / malgrandaj kaj grandaj, *
kaj pereigi la detruantojn de la tero. ¶

Nun fariĝis la savo kaj la potenco / kaj la reĝeco de nia Dio, *
kaj la aŭtoritato de Lia Kristo;

ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, *
kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. ¶

Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, *
kaj pro la vorto de sia atesto;

kaj ili ne amis sian vivon *
ĝis morto mem.

Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, *
kaj vi, kiuj en ili loĝas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Dio donis al li regnon, potencon, forton, kaj gloron.
Ĉiuj popoloj lin servu. – Dan 2, 37; Psa 72 (71), 11

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 1, 6-9


En tio vi ĝojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malĝojigite en diversaj tentoj, por ke la provado de via fido, pli multe-valora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, troviĝu efika por laŭdo kaj gloro kaj honoro en la malkaŝo de Jesuo Kristo; kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi ĝojegas per ĝojo nedirebla kaj gloro-plena; ricevante la celon de via fido, savon de animoj.

Responsorio


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon. Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon. Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li satigas vin per mielo el roko.

Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon. Li satigas vin per la plej bona el la tritiko. – Psa 147, 12 (147, 1); 81 (80), 17

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj,
kaj Li altigis humilulojn.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj,
kaj Li altigis humilulojn.

PREĜADO


Petoj


Ni laŭdu Dion, nian helpon, en kiu loĝas nia tuta espero,
kaj ni humile voku lin petante:
Rigardu, Dio, Viajn gefilojn.

¶ Rigardu, Dio, Viajn gefilojn.

Ho Eternulo, nia Dio, kiu starigis kun via popolo eternan interligon,
– faru, ke ni ĉiam rememoru viajn mirindaĵojn.

¶ Rigardu, Dio, Viajn gefilojn.

Perfektigu la sacerdotaron en Via karitato,
– kaj inter Viaj fideluloj ĉiam konservu la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. – kp. Efe 4, 3

¶ Rigardu, Dio, Viajn gefilojn.

Faru, ke ni konstruu la surteran civiton ĉiam kun Vi,
– por ke ne vane laboru super ĝi ĝiaj konstruantoj. – kp. Psa 127, 1

¶ Rigardu, Dio, Viajn gefilojn.

Sendu laborantojn en Vian rikolton,
– por ke Via nomo estu glorata en ĉiuj popoloj. – kp. Mat 9, 38

¶ Rigardu, Dio, Viajn gefilojn.

Aligu al Viaj sanktuloj niajn forpasintajn parencojn kaj bonfarantojn,
– kaj faru, ke ni iam renkontu ilin en Via regno.

¶ Rigardu, Dio, Viajn gefilojn.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio, Vi estas nia lumo en la nokto, kaj post la mallumo Vi donacos al ni novan tagon.
Protektu nin kontraŭ la potenco de Satano,
por ke ni pasu sanaj la mallumon de la nokto
kaj morgaŭ danke kantu antaŭ Via vizaĝo la horon de la matena laŭdo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo