Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Aurora iam spargit polum


Aŭror' el fend' de l' firmament'
la tagon sendas tra la ter',
fanfar' de klara lumo-pint'
obtuzan ĉion pelas for.

Nun malaperu nokta vant',
malklara stat' de nia mens',
terura kulpo, kiun nokt'
alportis per tenebra fort'.

Kaj jena granda lasta tag',
la dezirata tag' de l' glor',
alvenu, vestu nin per lum',
dum sonas ĉi matena laŭd'.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia Dia Fil',
al Di', la sankta Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jc. • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Antaŭ la maten-ruĝo mi vokas;
Vian vorton mi fidas.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 145-152 (Kof)


Mi vokas el la tuta koro; / aŭskultu min, ho Eternulo; *
mi plenumos Viajn leĝojn.

Mi vokas al Vi; savu min, *
kaj mi konservos Viajn decidojn. ¶

Antaŭ la maten-ruĝo mi vokas; *
Vian vorton mi fidas.

Antaŭ la noktaj gardo-partoj miaj okuloj vekiĝas, *
por ke mi meditu pri Via vorto. ¶

Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; *
laŭ Via justeco lasu min vivi.

Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; *
malproksimaj ili estas de Via leĝo. ¶

Proksima Vi estas, ho Eternulo; *
kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.

De longe mi scias pri Viaj decidoj, *
ke Vi fiksis ilin por ĉiam. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Antaŭ la maten-ruĝo mi vokas;
Vian vorton mi fidas.

Dua Antifono


¶ Mia forto kaj glor-kanto estas la Eternulo,
kaj Li estis por mi savo.

Kantiko – Eli 15, 1b-4a.8-13.17-18


Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; *
ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron. ¶

Mia forto kaj glor-kanto estas la Eternulo, *
kaj Li estis por mi savo.

Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, *
la Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.

La Eternulo estas viro de milito, / Eternulo estas Lia nomo; *
la ĉarojn de Faraono kaj lian militistaron Li ĵetis en la maron. ¶

De Via kolera blovo montiĝis akvo, / amasigite stariĝis fluaĵo, *
densiĝis abismoj en la mezo de la maro.

La malamiko diris: Mi persekutos, *
mi atingos, mi dividos milit-akiron;

satiĝos de ili mia animo; / mi eltiros mian glavon, *
ekstermos ilin mia mano.

Vi blovis per Via spirito, *
kaj ilin kovris la maro;

kiel plumbo ili iris al fundo *
en la akvo potenca. ¶

Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? / kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, *
timinda kaj laŭdinda, faranta miraklojn?

Vi etendis Vian dekstran manon, *
kaj ilin englutis la tero.

Vi kondukis kun Via favor-koreco *
tiun popolon, kiun Vi liberigis,

Vi kondukis ĝin per Via forto *
al Via sankta loĝejo. ¶

Vi venigos ilin, kaj plantos ilin *
sur la monto de Via heredo,

sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, *
en la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.

La Eternulo reĝos *
ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mia forto kaj glor-kanto estas la Eternulo,
kaj Li estis por mi savo.

Tria Antifono


¶ Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj.

Tria Psalmo – Psa 117 (116)


Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, *
laŭdu Lin ĉiuj gentoj;

ĉar granda estas Lia boneco al ni, *
kaj la vero de la Eternulo restas eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Pet 1, 10-11


Fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton;
ĉar farante tion, vi neniam fal-puŝiĝos;
ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

Responsorio


Mi krias al Vi, ho Eternulo. Vi estas mia rifuĝejo.

Mi krias al Vi, ho Eternulo. Vi estas mia rifuĝejo.

Mia parto en la lando de la vivantoj.

Vi estas mia rifuĝejo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi krias al Vi, ho Eternulo. Vi estas mia rifuĝejo. – Psa 143 (142), 6

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Lumu, ho Eternulo, sur tiujn, kiuj sidas en mallumo
kaj en la ombro de morto.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Lumu, ho Eternulo, sur tiujn, kiuj sidas en mallumo
kaj en la ombro de morto.

PREĜADO


Petoj


Ni benu Kriston,
kiu volis en ĉio similiĝi al siaj fratoj,
por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio. – el Heb 2, 17
Ni petu lin, dirante:
Donacu, Sinjoro, al ni la trezorojn de via amo.

¶ Donacu, Sinjoro, al ni la trezorojn de via amo.

Suno de justeco, kiu donis al ni la vivo-lumon en la bapto,
– al vi ni konsekras tiun ĉi novan tagon.

¶ Donacu, Sinjoro, al ni la trezorojn de via amo.

Ni benos vin dum ĉiuj momentoj de tiu ĉi tago,
– kaj gloros vian nomon en ĉio.

¶ Donacu, Sinjoro, al ni la trezorojn de via amo.

Vi, kiu havis Marian kiel patrinon ĉiam obeeman al la vorto de Dio,
– gvidu hodiaŭ niajn paŝojn laŭ via penso.

¶ Donacu, Sinjoro, al ni la trezorojn de via amo.

Donu al ni, pilgrimantaj meze de ĉi-mondaj efemeraĵoj, aspiri la ĉielan eternecon,
– kaj, per kredo, espero kaj karitato, antaŭ-gustumi jam nun la ĝojojn de via feliĉo.

¶ Donacu, Sinjoro, al ni la trezorojn de via amo.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Sankta Dio,
heligu nian koron per la brilo de la reviviĝo de Via Filo,
por ke ni eskapu la mallumon de la morto
kaj venu al la eterna lumo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22


supren al la komenco de la paĝo