Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato > Meza Horo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 33-40 (He)


Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, *
kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.

Komprenigu al mi, / kaj mi sekvos Vian instruon, *
kaj mi konservos ĝin per la tuta koro. ¶

Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, *
ĉar en ĝi mi havas plezuron.

Klinu mian koron al Viaj leĝoj, *
sed ne al profito. ¶

Deturnu miajn okulojn, / ke ili ne rigardu falsaĵon; *
vivigu min per Viaj vojoj.

Plenumu al Via sklavo Vian diron, *
kiu koncernas respekton por Vi. ¶

Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; *
ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.

Jen mi deziregas Viajn ordonojn; *
per Via justeco vivigu min. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj.

Dua Antifono


¶ Kiuj serĉas la Eternulon,
tiuj havas mankon en nenia bono.

Dua Psalmo – Psa 34 (33), 2-11


Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; *
ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

Per la Eternulo gloriĝas mia animo; *
la humiluloj aŭdu kaj ĝoju.

Gloru la Eternulon kun mi, *
kaj ni altigu kune Lian nomon. ¶

Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, *
kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, *
kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. ¶

Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, *
kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, *
kaj Li ilin savas. ¶

Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; *
feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.

Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; *
ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; *
sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiuj serĉas la Eternulon,
tiuj havas mankon en nenia bono.

Tria Antifono


¶ Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

Tria Psalmo – Psa 34 (33), 12-23


Venu, infanoj, aŭskultu min; *
pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.

Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon *
kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

Gardu vian langon kontraŭ malbono, *
kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, *
serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. ¶

La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, *
kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, *
por ekstermi de la tero la memoron pri ili. ¶

Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, *
kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, *
kaj la spirite suferantajn Li helpas. ¶

Multaj estas la suferoj de piulo; *
sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.

Li gardas ĉiujn liajn ostojn; *
eĉ unu el ili ne rompiĝos. ¶

La malbonulon mortigos la malbono; *
kaj la malamantoj de piulo pereos.

La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; *
kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Reĝ 8, 60-61


Ĉiuj popoloj de la tero sciu,
ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia.
Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio,
por iri laŭ Liaj leĝoj kaj por observi Liajn ordonojn.

Versiklo


Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi:

Instruu min sekvi Vian iradon. – Psa 25 (24), 4

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, ĉiopova Patro:
ni klinas nin antaŭ Vi.
Sendu al ni la lumon de la Sankta Spirito,
por ke ni estu sekuraj kontraŭ ĉiu malamiko,
kaj en la ĝojo de nia koro ni dediĉu nian laŭdon al Vi,
hodiaŭ kaj ĉiutage.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 17, 9-10


Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni?
Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon,
por redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj.

Versiklo


Purigu min de eraroj kaŝitaj, ho Eternulo.

Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon. – Psa 19 (18), 13b-14a

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, fajro de eterna amo,
ekbruligu nian koron per Via ardo,
por ke ni amu Vin pli ol ĉio,
kaj pro amo al Vi ankaŭ niajn gefratojn.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Mar 12, 30-31



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Saĝ 7, 27a; 8, 1


La Saĝeco, estante unu, ĉion povas,
kaj restante ŝi mem, ĉion ŝi ŝanĝas.
Ŝi etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plen-forta,
kaj administras ĉion bone.

Versiklo


Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!

Tre profundaj estas Viaj pensoj. – Psa 92 (91), 6

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
aŭdu la petojn de la sankta Virgulino Maria
kaj plenumu nian sopiron pri paco,
por ke ni, liberaj por servi al Vi ĉiujn tagojn de nia vivo,
sendanĝere venu al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo