Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-20


Ĉi tiun Matenan Laŭdon oni povas kanti laŭ ADORU 090 aŭ preĝi jene:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Ecce iam noctis


Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas,
ruĝe ekglimas lumo de l' aŭroro.
Ni do per pia voĉ' al Dio preĝu,
nia Sinjoro.

Li nin kompatu el profunda amo,
savon koncedu, kaj forpelu lacon,
pro Sia bono por eterne donu
al ni la pacon.

Dio la Patro, Filo kaj Spirito
tion al ni donacu kun favoro,
al kies laŭdo sonas en la mondo
kantoj de gloro. Amen.

latina T: el la epoko de la Karolidoj • E: Guido Holz 1966* • ADORU 091

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 118 (117)


Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.

Izrael diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La domo de Aaron diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La timantoj de la Eternulo diru, *
ke eterna estas Lia boneco. ¶

El premateco mi vokis al la Eternulo, *
kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; *
kion faros al mi homo?

La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; *
kaj mi triumfos super miaj malamikoj. ¶

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi homon.

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi eminentulojn. ¶

Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; *
per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. ¶

Oni min puŝis, ke mi falu; *
sed la Eternulo min helpis.

La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo.

La voĉo de triumfo kaj de saviĝo *
sonas en la tendoj de la virtuloj: ¶

La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn, / la dekstra mano de la Eternulo estas alte, *
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

Mi ne mortos, sed mi vivos, *
kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

Per forta puno punadis min la Eternulo, *
sed al la morto Li min ne donis. ¶

Malfermu al mi la pordegojn de la vero; *
mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

Jen estas la pordego de la Eternulo; *
virtuloj iras tra ĝi. ¶

Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min *
kaj fariĝis mia savo.

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, *
fariĝis ŝtono baz-angula.

De la Eternulo ĉi tio fariĝis, *
ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; *
ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. ¶

Ho Eternulo, helpu! *
Ho Eternulo, sukcesigu! ¶

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! *
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

La Eternulo estas Dio, *
kaj Li lumas al ni.

Aranĝu la festan procesion kun branĉoj *
ĝis la kornoj de la altaro.

Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; *
mia Dio, Vin mi altigas. ¶

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Laŭdon ni kantu al nia Dio.
Haleluja. – kp. Psa 40 (39), 4

Kantiko – Dan 3, 29-34 (3, 52-57)


Benata Vi estas, Sinjoro, Dio de niaj patroj, *
laŭdata kaj altigita por eterne. ¶

Kaj benata estas la sankta nomo de Via gloro, *
laŭdata kaj altigita por eterne. ¶

Benata Vi estas en la templo de Via sankta gloro, *
altigita kaj honorata por eterne. ¶

Benata Vi estas sur la trono de Via reĝeco, *
laŭdata kaj altigita por eterne. ¶

Benata Vi estas, Vi, kiu rigardas la profundaĵojn, / Vi, kiu tronas super la keruboj, *
laŭdata kaj honorata por eterne. ¶

Benata Vi estas en Via firmamento, *
laŭdata kaj honorata por eterne. ¶

Benu la Sinjoron, ho ĉiuj laboroj de la Sinjoro: *
laŭdu kaj gloru Lin por eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Laŭdon ni kantu al nia Dio.
Haleluja. – kp. Psa 40 (39), 4

Tria Antifono


¶ Gloru la Eternulon laŭ Lia granda majesto.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 150


Gloru Dion en Lia sanktejo, *
gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.

Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, *
gloru Lin laŭ Lia granda majesto. ¶

Gloru Lin per sonado de trumpeto, *
gloru Lin per psaltero kaj harpo.

Gloru Lin per tamburino kaj danco, *
gloru Lin per kord-instrumentoj kaj fluto. ¶

Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, *
gloru Lin per tintantaj cimbaloj.

Ĉio spiranta *
gloru la Eternulon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Gloru la Eternulon laŭ Lia granda majesto.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Apo 7, 10.12


Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono,
kaj al la Ŝafido. Amen.
La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko
kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto
estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.

Responsorio


Ni benos Vin, ho Eternulo, nia Dio kaj gloros Vian nomon.

Ni benos Vin, ho Eternulo, nia Dio kaj gloros Vian nomon.

Pri Viaj mirindaĵoj ni rakontos

kaj gloros Vian nomon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni benos Vin, ho Eternulo, nia Dio kaj gloros Vian nomon. – kp. Psa 145 (144), 1-5

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la Propraj Partoj

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la Propraj Partoj

PREĜADO


Petoj


Salvatóri nostro grátias agámus, qui in hunc mundum descéndit ut esset Deus nobíscum. Eum invocémus clamántes:

Christe, Rex glóriæ, sis lux et gáudium nostrum.

Christe Dómine, lŭ óriens ex alto, primítiæ resurrectiónis futúræ,
—da nos te sequi, ne in umbra mortis sedeámus, sed ut in lúmine vitæ ambulémus.

Bonitátem tuam in ómnibus creatúris diffúsam nobis osténde,
—ut tuam ubíque glóriam contemplémur.

Ne patiáris, Dómine, hódie malo nos vinci,
—sed fac ut in bono nos vincámus malum.

Qui in Iordáne baptizátus, a Sancto Spíritu es inúnctus,
—da nos hódie grátia agi Sancti Spíritus tui.


¶ Kristo, Reĝo de gloro, estu nia lumo kaj nia ĝojo!

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22


supren al la komenco de la paĝo