Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo > Meza Horo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 23 (22)


La Eternulo estas mia paŝtisto; *
mi mankon ne havos.

Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, / apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. *
Li kvietigas mian animon.

Li kondukas min laŭ vojo de la vero, *
pro Sia nomo. ¶

Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, *
mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi.

Via bastono kaj apogiĝilo *
trankviligos min. ¶

Vi kovras por mi tablon *
antaŭ miaj malamikoj.

Vi ŝmiris per oleo mian kapon, *
mia pokalo estas plenigita.

Nur bono kaj favoro sekvos min *
en la daŭro de mia tuta vivo;

kaj mi restos en la domo de la Eternulo *
eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Granda estas Lia nomo en Izrael.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 76 (75), 2-7


Dio estas konata en Judujo; *
granda estas Lia nomo en Izrael.

En Salem estas Lia tendo, *
kaj Lia loĝejo sur Cion.

Tie Li rompis la sagojn de paf-arko, *
ŝildon, glavon, kaj militon. ¶

Vi estas majesta kaj potenca *
sur la sovaĝ-bestaj montoj.

Senarmiĝis la fort-koruloj, endormiĝis; *
kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.

De Via minaco, ho Dio de Jakob, *
paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Granda estas Lia nomo en Izrael.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ La tero ektimis kaj eksilentis,
kiam Dio leviĝis, por juĝi.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 76 (75), 8-13


Vi, Vi estas timinda; / kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, *
kiam ekflamas Via kolero?

El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; *
la tero ektimis kaj eksilentis,

kiam Dio leviĝis, por juĝi, *
por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. ¶

Ĉar la kolero de homo *
fariĝas Via gloro,

kiam Vi zonas Vin *
per la resto de Via kolero. ¶

Faru kaj plenumu promesojn *
al la Eternulo, via Dio;

vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, *
alportu donacojn al la Timindulo.

Li humiligis la spiriton de potenculoj; *
Li estas timinda por la reĝoj de la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La tero ektimis kaj eksilentis,
kiam Dio leviĝis, por juĝi.
Haleluja.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rom 5, 1-2.5


Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras;
kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio.
Kaj la espero ne hontigas,
ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

Versiklo


La favor-farojn de la Eternulo mi kantos eterne.

De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo. – Psa 89 (88), 2

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj



► TAGMEZE


Legaĵo – Rom 8, 26


La Spirito helpas nian malfortecon;
ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece,
sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj.

Versiklo


Mia krio venu al Vi, ho Eternulo.

Laŭ Via vorto klerigu min. – kp. Psa 119 (118), 169

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 2 Kor 1, 21-22


Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sankt-oleis nin, estas Dio,
kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭ-garantiaĵon de la Spirito en niaj koroj.

Versiklo


La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo.

La Eternulo estas la forto de mia vivo. – kp. Psa 27 (26), 1

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo