Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Lucis largitor splendide


Ho splenda donacant' de l' lum',
per kies brilo kun seren'
nun post pasinta nokta temp'
la tag' revene sternas sin.

Ho Vi, la vera lum-portant',
ne nur herold' de eta stel',
de iom ekglimanta bril',
ne sparko sensignifa nur;

kontraŭe: Vi la lumo mem,
pli klara ol la tuta sun'.
Jes: Mem Vi estas lum' kaj tag',
nin prilumanta en la kor'.

Per ĉasta vivo venku ni
voluptan ĉion de la karn',
ke pura restu nia korp',
la sankta templo de l' Spirit'.

Al Kristo, la plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Via Spir', la Paraklet',
jarcentojn, -milojn, en etern'. Amen.

latina T: antaŭ 6a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiam mi venos
kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?

Unua Psalmo – Psa 42 (41)


Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, *
tiel mia animo sopiras al vi, ho Dio.

Mia animo soifas Dion, *
la vivantan Dion;

kiam mi venos *
kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? ¶

Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, *
ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?

Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, / kiel mi iradis kun la granda hom-amaso, *
kaj kondukis ĝin en la domon de Dio,

ĉe laŭta kantado kaj glorado *
de festanta amaso. ¶

Kial vi malĝojas, ho mia animo? *
kaj kial vi konsterniĝas en mi?

Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, *
la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. ¶

Malĝojas en mi mia animo; / tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon, *
sur la monto Micar.

Abismo resonas al abismo / per la bruo de Viaj fal-akvoj; *
ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi. ¶

En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, / kaj en la nokto mi havas kanton al Li, *
preĝon al la Dio de mia vivo.

Mi diras al Dio, mia Roko: / Kial Vi min forgesis? *
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?

Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, *
dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio? ¶

Kial vi malĝojas, ho mia animo? *
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?

Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, *
la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kiam mi venos
kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?

Dua Antifono


¶ Kompatu nin, Sinjoro,
kaj montru Vian potencon.

Kantiko – Sir 36, 1-5.10-13


Kompatu nin, Sinjoro, Dio de la universo, kaj rigardu nin, *
metu timon antaŭ Vi sur ĉiujn popolojn.

Levu Vian manon kontraŭ la fremdaj popoloj, *
kaj montru Vian potencon.

Antaŭ iliaj okuloj Vi montris en ni Vian sanktecon; *
same do Vi montru antaŭ niaj okuloj en ili Vian grandecon,

por ke ili eksciu, kiel ankaŭ ni eksciis, *
ke ne estas Dio krom Vi, ho Sinjoro.

Renovigu Viajn signojn kaj ripetu la miraklojn, *
gloru Vian manon kaj Vian dekstran brakon. ¶

Kunigu ĉiujn tribojn de Jakob / kaj donu al ili ilian heredaĵon, *
kiel en la komenco.

Kompatu pri Via popolo, Sinjoro, / kiu nomiĝas laŭ Via nomo, *
kaj pri Izrael, kiun Vi faris Via unue-naskito.

Kompatu la urbon dediĉitan al Vi, *
Jerusalemon, la lokon, kie Vi loĝas.

Plenigu Cionon per Via glora famo *
kaj Vian templon per Via honoro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kompatu nin, Sinjoro,
kaj montru Vian potencon.

Tria Antifono


¶ Benata Vi estas en Via firmamento. – Dan 3, 33 (56)

Tria Psalmo – Psa 19 (18), 2-7


La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon

sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.

Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Benata Vi estas en Via firmamento. – Dan 3, 33 (56)

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jer 15, 16


Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis;
kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro;
ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.

Responsorio


Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Al la justuloj konvenas glorado.

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Al la justuloj konvenas glorado.

Kantu al Li novan kanton.

Al la justuloj konvenas glorado.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Al la justuloj konvenas glorado. – kp. Psa 33 (32), 1.3

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Benata estu la Eternulo,
ĉar Li vizitis nin kaj faris por ni elaĉeton.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Benata estu la Eternulo,
ĉar Li vizitis nin kaj faris por ni elaĉeton.

PREĜADO


Petoj


Nia Savanto faris nin popolo de reĝoj kaj sacerdotoj,
por ke ni donu oferojn agrablajn al Dio.
Pro tio, ni kun danko alvoku lin:
Sinjoro, restigu nin en nia servado al vi.

¶ Sinjoro, restigu nin en nia servado al vi.

Kristo, eterna sacerdoto, kiu faris nin partoprenantoj en via sankta sacerdoteco,
– faru, ke ni ĉiam donu spiritajn oferojn agrablajn al Dio.

¶ Sinjoro, restigu nin en nia servado al vi.

Favorkore donu al ni la fruktojn de via Spirito:
– paciencon, bonecon kaj mildecon.

¶ Sinjoro, restigu nin en nia servado al vi.

Permesu, ke ni amu vin, por ke ni posedu vin, la karitaton,
– kaj ke ni bone agu, por ke tiel ni laŭdu vin per nia vivo.

¶ Sinjoro, restigu nin en nia servado al vi.

Donu, ke ni ĉiam klopodu esti utilaj al la bono de niaj gefratoj,
– por ke ili pli facile atingu la savon.

¶ Sinjoro, restigu nin en nia servado al vi.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ho Eternulo, ĉiopova Dio,
Vi donacis al ni la komencon de ĉi tiu nova tago.
Savu nin hodiaŭ kontraŭ ĉiu pekemo,
kaj gvidu niajn pensojn, vortojn kaj verkojn,
ke ni ĉiam plenumu Vian volon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22


supren al la komenco de la paĝo