Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo > Meza Horo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin. – Luk 11, 28

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 41-48 (Vav)


Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, *
Via helpo, konforme al Via vorto,

ke mi povu doni respondon al mia insultanto; *
ĉar mi fidas Vian vorton. ¶

Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, *
ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.

Kaj mi konservos Vian instruon *
ĉiam kaj eterne. ¶

Kaj mi iros en libereco, *
ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.

Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, *
kaj mi ne hontos. ¶

Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, *
kiujn mi amas.

Kaj mi etendos miajn manojn / al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, *
kaj mi meditos pri Viaj leĝoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin. – Luk 11, 28

Dua Antifono


¶ Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis. – Joh 4, 34

Dua Psalmo – Psa 40 (39), 2-9


Mi atende esperis al la Eternulo, *
kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.

Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, *
el la ŝlima marĉo,

kaj Li starigis sur roko mian piedon *
kaj fortikigis miajn paŝojn.

Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, *
laŭdon al nia Dio. ¶

Multaj tion vidos kaj ektimos, *
kaj ili esperos al la Eternulo.

Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon *
kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! / Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. *
Neniu egalas Vin.

Mi rakontos kaj parolos, *
sed ili estas super ĉiu kalkulo. ¶

Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; *
brul-oferojn kaj pek-oferojn Vi ne postulas.

La orelojn Vi malfermis al mi; / tiam mi diris: Jen mi venas; *
en la skrib-rulaĵo estas skribite pri mi.

Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, *
kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis. – Joh 4, 34

Tria Antifono


¶ Mi estas mizera kaj malriĉa;
mia Sinjoro pensu pri mi.

Tria Psalmo – Psa 40 (39), 10-14.17-18


Mi predikas justecon en granda kunveno; / jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, *
Vi tion scias.

Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, *
pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;

mi ne kaŝis Vian favor-korecon kaj Vian verecon *
antaŭ la granda kunveno. ¶

Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favor-korecon antaŭ mi, *
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, / atingis min miaj kulpoj, *
ke mi ne povas vidi;

ili estas pli multe-nombraj, ol la haroj sur mia kapo, *
kaj mia koro min forlasis. ¶

Volu, ho Eternulo, savi min; *
ho Eternulo, rapidu helpi min.

Gaju kaj ĝoju pro Vi *
ĉiuj Viaj serĉantoj;

la amantoj de Via helpo diru ĉiam: *
Granda estas la Eternulo.

Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; *
mia Sinjoro pensu pri mi.

Vi estas mia helpo kaj mia savanto; *
ho mia Dio, ne malrapidu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Mi estas mizera kaj malriĉa;
mia Sinjoro pensu pri mi.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 31, 33


Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:
Mi metos Mian leĝon en ilian internon,
kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos,
kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Ne forpuŝu min de Via vizaĝo. – Psa 51 (50), 12.13

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Dio, plej bona Patro,
Vi vokis la homojn al komuna laboro tiel ke, ju pli ili kunlaboras, des pli ili utilas unu la alian.
Helpu al ni labori kiel Viaj infanoj, en Via spirito, kun frata amo al ĉiuj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 32, 40


Mi faros kun ili interligon eternan,
ke Mi ne dekliniĝos de ili en Mia bon-farado al ili;
kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron,
ke ili ne forturniĝu de Mi.

Versiklo


En Dio estas mia savo kaj mia honoro;

mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio. – Psa 62 (61), 8

Preĝo


Ni preĝu.
Dio, mastro kaj gardanto de vitejo kaj tritikejo,
Vi disdonas la laboron kaj donas justan salajron.
Helpu al ni porti la ŝarĝon de la tago
kaj neniam murmuri kontraŭ Vi kaj kontraŭ tio, kio plaĉas al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Mat 20, 1-16



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 34, 31


Vi, homoj, estas Miaj ŝafoj, la ŝafoj de Mia paŝtejo,
kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Versiklo


La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.

Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min. – Psa 23 (22), 1-2

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
je tiu ĉi horo, la naŭa, en kiu Petro kaj Johano estis supren-irantaj en la templon por preĝi, ankaŭ ni petas Vin en la nomo de Jesuo Kristo:
Bonvolu donaci Vian savon al ĉiuj, kiuj vokas ĉi tiun nomon.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 3, 1; 4, 10.12



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo