Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Luminis fons


Ho Lumo-fonto, Lum' kaj Lum-leviĝo,
estu favora Vi al niaj preĝoj.
Peko-tenebro fuĝis. Nin ornamu
per Via lumo.

Nun fin-faritas nia tag-laboro.
Sub Via vid' ni sentas nin sekuraj.
Dankon al Vi! Volonte ni Vin dankos
tempon post tempo.

Jam sun' foriris, kaj mallum' revenis.
Al ni radios jena vera Suno,
per kies ardo fulmas kiel steloj
ĉiuj anĝeloj.

Nun ĉiu pek' de l' hodiaŭa tago
estu de Kristo milde forprenita,
ke nia koro glimu dum la nokto
pure brilante.

Laŭdon al Vi, ho glora Dio-Patro,
al Vi, ho Fil', al Vi, ho Sankta Spiro.
Vi per majesta sceptro ĉion regas
tra la eonoj. Amen.

latina T: Alcuinus († 804) • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vi estas la plej bela el la homidoj;
ĉarmo estas sur viaj lipoj.

Unua Psalmo – Psa 45 (44), 2-10


Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; *
mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; *
tial Dio benis vin por ĉiam. ¶

Zonu vian lumbon per glavo, *
vi, forta per via majesteco kaj beleco.

Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, *
por justeco al la humiluloj.

Kaj via dekstra mano *
montros miraklojn.

Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, *
ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. ¶

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; *
la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo *
pli ol viajn kamaradojn.

De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; *
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; *
ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Vi estas la plej bela el la homidoj;
ĉarmo estas sur viaj lipoj.

Dua Antifono


¶ Jen la fianĉo!
Eliru al li renkonte. – Mat 25, 6

Dua Psalmo – Psa 45 (44), 11-18


Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, *
kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, *
tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; *
petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; *
el ora teksaĵo estas ŝia vesto.

En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, *
ŝiaj koleginoj.

Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; *
ili eniras en la palacon de la reĝo. ¶

Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; *
vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; *
tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Jen la fianĉo!
Eliru al li renkonte. – Mat 25, 6

Tria Antifono


¶ Dio sciigis al ni la misteron de Lia volo:
ĉion sumigi en Kristo.

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Dio sciigis al ni la misteron de Lia volo:
ĉion sumigi en Kristo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Tes 2, 13


Ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas.

Responsorio


Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso.

Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso,

la levo de miaj manoj kiel vespera oferdono,

kiel incenso.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso. – Psa 141 (140), 2

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Mia animo altigas la Eternulon,
ĉiam kaj eterne.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Mia animo altigas la Eternulon,
ĉiam kaj eterne.

PREĜADO


Petoj


Ni laŭdu Kriston, kiu amas la eklezion,
kaj kiu ĝin nutras kaj fortigas.
Al li, ni plenafide preĝu, dirante:
Aŭskultu, Sinjoro, la petojn de via popolo.

¶ Aŭskultu, Sinjoro, la petojn de via popolo.

Sinjoro Jesuo, faru, ke ĉiuj homoj saviĝu,
– kaj ke ili agnosku la veron.

¶ Aŭskultu, Sinjoro, la petojn de via popolo.

Protektu nian papon N. kaj nian episkopon N.,
– helpu ilin per via potenco.

¶ Aŭskultu, Sinjoro, la petojn de via popolo.

Konsilu tiujn, kiuj serĉas konvenan laboron,
– por ke ili vivu feliĉe kaj trankvile.

¶ Aŭskultu, Sinjoro, la petojn de via popolo.

Estu, Sinjoro, la rifuĝejo de la malriĉuloj,
– estu al ili helpanto en iliaj problemoj.

¶ Aŭskultu, Sinjoro, la petojn de via popolo.

Ni rekomendas al vi tiujn, kiuj dum sia vivo praktikis la sanktajn oficojn,
– por ke ili celebru vin senfine en la ĉielo.

¶ Aŭskultu, Sinjoro, la petojn de via popolo.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ho ĉiopova Dio,
al ni, Viaj senutilaj servistoj, Vi donis hodiaŭ la forton por nia tag-laboro.
Akceptu nian vesperan laŭdon kiel dank-oferon,
kiun ni portas al Vi per nia Sinjoro, Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 17, 10

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo