Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo > Meza Horo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi esploris miajn vojojn
kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 57-64 (Ĥet)


Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, *
plenumi Viajn vortojn.

Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: *
Kor-favoru min, konforme al Via vorto. ¶

Mi esploris miajn vojojn *
kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.

Mi rapidas kaj ne prokrastas, *
por plenumi Viajn ordonojn. ¶

Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; *
sed Vian instruon mi ne forgesis.

En la mezo de la nokto mi leviĝas, *
por glori Vin por Viaj justaj juĝoj. ¶

Mi estas kamarado por ĉiuj, kiuj Vin timas *
kaj kiuj observas Viajn ordonojn.

De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi esploris miajn vojojn
kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.

Dua Antifono


¶ Timo kaj tremo venis sur min;
atentu min, kaj respondu al mi.

Dua Psalmo – Psa 55 (54), 2-12


Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, / kaj ne kaŝu Vin de mia petego; *
atentu min, kaj respondu al mi. ¶

Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas, / pro la kriado de la malamiko, *
pro la premado de la malbonulo,

ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon *
kaj kolere min malamas.

Mia koro tremas en mi; *
kaj teruroj de morto min atakis.

Timo kaj tremo venis sur min, *
kaj konsternego min kovris. ¶

Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn de kolombo! *
Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;

malproksimen mi foriĝus, *
mi ekloĝus en dezerto.

Mi rapidus al rifuĝejo *
for de ventego kaj fulmo-tondro. ¶

Pereigu, ho mia Sinjoro, / disigu ilian langon; *
ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.

Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; *
kaj malbon-faroj estas interne de ĝi;

pereigemo estas interne de ĝi, *
kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Timo kaj tremo venis sur min;
atentu min, kaj respondu al mi.

Tria Antifono


¶ Mi vokas al Dio,
kaj la Eternulo min savos.

Tria Psalmo – Psa 55 (54), 13-15.17-24


Ne malamiko min ja insultas – *
mi tion tolerus;

ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi – *
mi kaŝus min de li;

sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, *
mia amiko, mia kamarado,

vi, kun kiu ni kune intime paroladis, *
iradis en la domon de Dio en la hom-amaso. ¶

Mi vokas al Dio, *
kaj la Eternulo min savos.

Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; *
kaj Li aŭskultas mian voĉon.

Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, *
kiam ili granda-nombre estis kontraŭ mi.

Dio aŭskultos, / kaj Li humiligos ilin, *
la vivanto de eterne;

ĉar ili ne ŝanĝiĝas *
kaj ili ne timas Dion. ¶

La malbonulo metis sian manon sur siajn amikojn, *
li rompis sian interligon;

pli glata ol butero estas lia buŝo, *
sed milito estas en lia koro;

liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, *
sed ili estas nudigitaj glavoj. ¶

Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, / kaj Li vin subtenos; *
neniam Li lasos fali piulon. ¶

Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin *
en la foson de pereo;

la homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; *
sed mi fidas Vin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Mi vokas al Dio,
kaj la Eternulo min savos.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rea 1, 16-17a


Kaj mi ordonis al viaj juĝistoj en tiu tempo, dirante:
Aŭskultu viajn fratojn
kaj juĝu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo.
Ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo;
malgrandan kaj grandan egale aŭskultu;
timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio.

Versiklo


La Eternulo estas justa, Li amas justecon.

La piulo vidos Lian vizaĝon. – Psa 11 (10), 7

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, Sankta Patro, fidela Dio,
Vi sendis la promesitan Spiriton por kunigi la homojn, kiuj estas dividitaj per la peko.
Donu, ke ni ekkonu la unuecon kaj pacon kiel Vian rekomendon, kaj ke ni forte progresigu ilin.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 8-9


Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj,
kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.
Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero,
tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj,
kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

Versiklo


Ho Eternulo, Dio Cebaot, kiu estas potenca kiel Vi?

Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas. – Psa 89 (88), 9

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova kompata Dio,
meze de la tago Vi haltigas kaj ripozigas nin.
Favore rigardu nian laboron.
Bonigu kaj pardonu, kion ni mis-agis,
por ke ni fine plaĉu al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Sam 16, 7b


Ne estas tiel, kiel vidas homo:
ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj,
sed la Eternulo rigardas en la koron.

Versiklo


Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron.

Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco. – Psa 33 (32), 18

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
sur la kruco Vi etendis la manojn por savi ĉiujn homojn.
Igu plaĉaj al Vi niajn agojn,
kaj montru per ili al la mondo, ke Vi elaĉetis ĝin,
Vi, kiu vivas kaj regas eterne. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo